Hammond-orgeno

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Hammond-orgeno estas elektromekanika orgeno nomita laŭ sia inventinto Laurens Hammond.

Unue pensita kiel anstataŭaĵo por la fajfilorgeno, ĝi baldaŭ iĝis per la ekuzo en la distra muziko intrumento de la ĵazo; kiel malmultkosta orgenanstataŭaĵo en usonaj preĝejoj ĝi eniĝis la gospelmuzikon. Ekde tie la Hammond-orgeno disvastiĝis en rokmuziko, ritmenbluso, soulo, funko, skao, regeo, fuzio ktp.. Kiel anstataŭaĵo por fajfilorgeno tamen la Hammond-orgeno ne povis venki.

Plej grandan popularecon ĝi atingis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj; tiam preskaŭ neniu laŭmoda bando rezignis pri la Hammond-orgeno. Sed ankaŭ nuntempe ĝia karakteriza sono resp. ties imitado estas ege disvastigita em la popmuziko. Dum la paso de la jardekoj la Hammond-orgeno (precipe la modelo B3 kombine kun Leslie-laŭtparolilosistemo) etabliĝinta instrumento.

Je ĉiuj instrumentoj estas komuna la strukturo kun du manualoj kaj pedalaro. Tonamplekso de la manualoj kaj de la pedalaro tamen diferencas je la diversaj modeloj. La supra manualo estas ŝvelpozitivo, kaj la malsupra estas la ĉefpozitivo.

[redakti] Ligoj eksteren

Wiktionary-logo-en.png
Serĉu la vorton Hammond-orgeno en Vikivortaro, la libera vortaro.