Soulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun soulĵazo.


Ella Fitzgerald en 1940

Soulo (el la uson-angla soul [elp. soŭl] "animo") estas muzikspeco distingita de forte sentesprima kantado, kiu ofte "vibras" inter maloj: animo kaj korpo, amo kaj amoro, peko kaj ĝuo, espero kaj despero, timo kaj kuraĝo ktp. Ege gravas melodio (kaj ritmo). Ĝi evoluis en Usono el ritmenbluso kaj gospelo.

La ĝenro dividiĝas inter bela, plaĉa al orela, melodia kaj karesa kantstilo (kiel tiu de Sam Cooke aŭ la Suprimes) kaj pli sovaĝa, pli sekseca kaj pli kruda stilo, kies reprezentantoj estas Wilson Pickett kaj James Brown. Alia stilo de soulo fontas el imito de prediko de predikisto en preĝejo prezentante deklamata, ritma kaj rimita. Elstara reprezentanto de ĉi tiu stilo estas Solomon Burke.

Neo-Soulo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ alia tipo asociita kun soul-muziko, kaj ĝia nomo estas Neo-Soulo. Tiu alinome Nov-animo estas ĝenro de populara muziko. Ĉi tiun esprimon kreis Kedar Messenburg, muzikentreprenisto fine de la 1990-aj jaroj. Ĉi tiu speco de muziko plejparte baziĝas sur la tekstoj de soul-muziko. Ĉi tiu stilo estas tiel nomata kaj karakteriziĝas per tio, ke ĝi estas pli nova stilo ol soul-muziko, en kiu la kantoteksto similas al soul-kanto, sed la melodio kaj prezento (kiel kantas la kantisto) estas kiel ritmenbluso, kun kombinaĵo de ĵazo, punko, Hiphopo kaj Pop.

Famaj soulmuzikistoj[redakti | redakti fonton]