Klavaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klavaro
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta klavo vd
vdr

Klavaro estas grupo da ordigitaj klavoj, premeblaj per la fingroj, kiuj troviĝas ĉe variaj specoj de maŝino, muzikilo k.s. La plej konataj klavaroj estas klavaro ĉe komputilo, muzikilo, skribmaŝino, kalkulilo, (poŝ)telefono, bankokonzolo k.t.p.

La klavoj estas destinitaj por entajpi informon (ĉe klavaroj ciferaj aŭ alfabetociferaj) aŭ por manipulado de ilo.

Laŭ principo de ago ekzistas klavaroj meĥanikaj (ekzemple ĉe muzikiloj meĥanikaj), elektromagnetaj, piezoelektraj, sensoraj, kun kontaktoj elektraj ktp.

Aparte, oni devas mencii virtualajn klavarojn. La klavoj estas pentritaj sur ekrano de komputilo, poŝtelefono ktp, kaj la agado okazas per klako de muso, premo kun fingro aŭ iu objekto (bastoneto, plumo, krajono ktp) aŭ klavaro kutima (ĉe komputiloj). Ekzemple per klavaro virtuala oni povas entajpi en komputilon simbolojn, kiu mankas en simbolaro de la komputilo.

Klavaroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]