Klavaro Dvorak

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La simpligita klavaro de Dvorak (Dvorak simplified keyboard) estas klavara aranĝo kreita en Usono dum la 1930-aj jaroj kiel alternativo kontraŭ la klavaro QWERTY. Ĝi celas pli efikan tajpadon de la angla lingvo metante la plej oftajn literojn je la centra linio de klavoj, kaj pli oftan interŝanĝon el unu mano al la alia (por ke unusola mano ne tro ofte tajpu plurajn literojn sekve).

Enhavo

[redakti] La dvoraka klavaro

Eble de multaj esperantistoj ne konata estas la fakto, ke ekzistas konsiderinde pli bona aranĝo por klavoj sur komputila klavaro, ol tiu, kiu estas kutima en Usono, same pri tiuj aranĝoj, kiuj en lingvaj adaptoj estas normaj en la diversaj landoj niaj. Kurioze, la en 1887 enkondukita aranĝo fakte celis bremsi la tajpadon de la unuaj tajpistoj por malhelpi la kojnumiĝon de ties tipstangoj. Jen la naskiĝhoro de la monde fama QWERTY.

La unuaj komerce produktitaj skribmaŝinoj aperis en la jaro 1873 kaj komence la klavoj vice aranĝiĝis laŭ la alfabeto. Tamen en tiu aranĝo la tipstangoj tro ofte interplektiĝis. La rimedo uzata por tuj solvi tiun problemon estis reloki la plej oftajn literojn tiom reciproke foraj, kiom eble. Tiel oni sukcesis unue forte malrapidigi la entajpadon kaj due interspacigi oftajn stangojn. La skribmaŝina tekniko tamen progresis kaj jam en 1896 oni patentis pli bonan klavaran aranĝon. Sed, ĉar tre multaj skribmaŝinoj jam estis venditaj, oni ne taksis la enkondukon de nova modelo kun ŝanĝíta klavaro vere valora la penon kaj lastinstance oni rezignis enkonduki ĝin. Tiel tiu bremsanta klavara aranĝo restis ĝis en nia hodiaŭa epoko. Do la tiama misdecido neniam estis korektata kaj sekve eĉ niaj plej modernaj komputiloj sklave kopias tiun skribmaŝinan misaranĝon el la jaro 1887.

En la 30aj jaroj iu Aŭgusto Dvorak kaj iu Vilhelmo Dealey [Dili] pristudis la literfrekvencojn de la angla kaj la koresponde necesajn manipuladojn per skribmaŝina klavaro rilate duliterajn kombinaĵojn. La esploristoj konkludis, same kiel kelkaj antaŭuloj, ke oni nepre rearanĝu la klavaron. Bona strategio estus meti la plej ofte bezonatajn literojn ĉiujn en la meza horizontala vico. Aldone oni aranĝu ĉion tiel, ke ĉe oftaj litersekvoj ne estíĝu iuj fingrorompemaj intersekvoj. La rezulto estis klavararanĝo, kiun oni hodiaü konas sub la nomo "Dvoraka klavaro". Jen ĝia moderna Víndoz-95-a kuzo en minuskla reĝimo.

1234567890[1
pyfgcrl/
aoeuidhtns
;qjkxbmwvz

La avantaĝoj de la dvoraka aranĝo estas evidentaj. Rilate la anglan nur 31 % de la tajpado ĉe QWERTY okazas sur ia meza vico. Ĉe Dvorako tamen jam 70 %. Simile avantaĝaj estas kelkaj alfaj mezuroj. Dvorako alportas 35 % pli da dekstramanaj uzoj, 63 % pli da samvicaj uzoj, 45 % da manalternaj uzoj kaj 37 % malpli da fingra vojaĝado - ĉio ĉi kompare al QWERTY.

[redakti] La mezuroj

Jam antaŭ la dua monda milito esploristoj mezuris, ke post tri jaroj da tajpada trejnado la averaĝa rapido de trejníto atingas 47 vortojn en minuto. Dum la posta milito tajpistoj estis tre serĉataj. En 1944 la usona maristaro elektis 14 tajpistojn por eltrovi, ĉu retrejnado laŭ la dvoraka sistemo estos farinda. La rezulto de la testo montris klaran jesegon. Eksperimente montriĝis, ke post nur 52 horoj da retrejno tajpisto kapablis atingi dvorake sian malnovan rapidon kun QWERTY. Ĉe la fino de la eksperimento la dvorakaj rapidecoj de la trejnitoj estis 74 % pli altaj kaj ties senerarecoj estis pli ol 68 % pli bonaj.

La situacio koncerne la dvorakan klavararanĝon estas iom simila al tiu de la lingvo Esperanto. Jen bonega solvo, tamen neniu volas enkonduki ĝin. Por verigi la aferon rilate Dvorakon la aŭtoro nun eksperimentas kun la kombino - Dvorako, Vindozo, Ĉapelilo kaj Esperanto. La avantaĝoj de la nova klavararanĝo estas ankaŭ por Esperanto konstateblaj kaj ĉapelile ĉio funkcias kun la dvoraka aranĝo senprobleme.

[redakti] Fremdaj supersignoj

Problemigaj tamen estas supersignaj literoj ekster Esperanto. Nome dvorake tiuj klavare malĉeestas. Pro tio pripensas la aŭtoro, ĉu li eble solvu tiun malkonvenaĵon de la ekster tio tiom preferinda dvoraka aranĝo helpe de aldono al Ĉapelilo.

Alia problemo estas la homa alkutimiĝo al la nova aranĝo. Kvankam ĝi estas tre logika, la aŭtoro ne prisekretu, ke minimume ĉe lia persona dvoraka debuto temis pri speco de volonta perklavara memmortigo. Tiumomente li sukcesis pli rapide tajpi 2-fingre laŭ QWERTY ol 10-fingre dvorake. Tamen malgraŭ tiuj problemoj la aŭtoro estas sukcesinta pure blinde entajpi tiun manuskripton - aferon, kiun li per QWERTY (pli precize: per la germana QWERTZ) tute ne kapablas.



[redakti] » Elorigina versio «

La versio por la angla lingvo.

 '  ,  .  p  y  f  g  c  r  l  /  =
  a  o  e  u  i  d  h  t  n  s  -  +
;  q  j  k  x  b  m  w  v  z
 "  <  >  P  Y  F  G  C  R  L  ?  +
  A  O  E  U  I  D  H  T  N  S  _
:  Q  J  K  X  B  M  W  V  Z

[redakti] Esperanta versio de la dvoraka klavaro

Ankoraŭ ne estas findecidita versio por Esperanto. La afero ne estas tre urĝa kaj restas aferoj plu studindaj rilate al rapideco kaj brak-saneco.

[redakti] Unua provo

Kreita simple el la originala angla versio.

 '  ,  .  p  ĝ  f  g  c  r  l  ĵ  !
 a  o  e  u  i  d  h  t  n  s
 ĥ  ĉ  j  k  ŝ  b  m  ŭ  v  z
 "  (  )  P  Ĝ  F  G  C  R  L  Ĵ  ?
 A  O  E  U  I  D  H  T  N  S
 Ĥ  Ĉ  J  K  Ŝ  B  M  Ŭ  V  Z

[redakti] Dua provo (ADI2007)

Kreita por minimumeco (.-/ por retadresoj), por internacieco (la supersignoj de Esperanto), por rapideco (laŭ principoj de Dvorak), por sano (konsidere de trouza braka malsano, specife uzo de etfingroj kaj pozicio de apudaj klavoj, kaj literofteco en Esperanto).

1  2  3  4  5   6  7  8  9  0
ĥ  ,  .  p  ĝ   f  g  j  r  c
u  o  e  a  i   d  l  t  n  s
h  ĉ  ĵ  k  ŝ   b  m  ŭ  v  z
!  @  #  ?  %   ^  &  *  (  )
Ĥ  -  /  P  Ĝ   F  G  J  R  C
U  O  E  A  I   D  L  T  N  S
H  Ĉ  Ĵ  K  Ŝ   B  M  Ŭ  V  Z

[redakti] » Deutsch Dvorak Type II «

La versio por la germana lingvo.

 ü  ,  .  p  y  f  g  c  t  z  ?  /
  a  o  e  i  u  h  d  r  n  s  l  -
ä  ö  q  j  k  x  b  m  w  v  #
 -  Ü  ;  :  P  Y  F  G  C  T  Z  ß  \
  A  O  E  I  U  H  D  R  N  S  L  _
Ä  Ö  Q  J  K  X  B  M  W  V  '


[redakti] Bépo

┌───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───┬───────┐
│# ¶│1 „│2 “│3 ”│4 ≤│5 ≥│6  │7 ¬│8 ¼│9 ½│0 ¾│° ′│` ″│       │
│$ –│" —│« <│» >│( [│) ]│@ ^│+ ±│- −│/ ÷│* ×│= ≠│% ‰│       │
├───┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─────┤
│     │B ¦│É ˝│P §│O Œ│È `│!  │V  │D Ð│L  │J IJ│Z Ə│W  │     │
│     │b |│é ´│p &│o œ│è `ˆ ¡│v ˇ│d ð│l /│j ij│z ə│w ˘│     │
├─────┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┬──┴┐    │
│      │A Æ│U Ù│I ˙│E ¤│; ̛│C ſ│T Þ│S ẞ│R ™│N  │M º│Ç ,│    │
│      │a æ│u ù│i ¨│e €│, ’│c ©│t þ│s ß│r ®│n ˜│m ¯│ç ¸│    │
├────┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴─┬─┴───┴────┤
│    │Ê  │À  │Y ‘│X ’│: ·│K  │? ̉ │Q ̣ │G  │H ‡│F ª│          │
│    │ê /│à \│y {│x }│. …│k ~│' ¿│q °│g µ│h †│f ˛│          │
├────┴┬──┴─┬─┴──┬┴───┴───┴───┴───┴───┴─┬─┴──┬┴───┼────┬─────┤
│     │    │    │    NBSP     NNBSP    │    │    │    │     │
│     │    │    │     SP        _      │    │    │    │     │
└─────┴────┴────┴──────────────────────┴────┴────┴────┴─────┘

Bépo estas klavararanĝo inspirita de la metodo Dvorak, interkonsentita de nehomogena komunumo komponita de komputilistoj kaj nekomputilistoj, post racia analizo de la franca kaj de la aliaj uzoj de la klavaro, specife programado kaj sistemadministrado. Se la ĉefa celo estas la alirebleco de la franca lingvo kaj de ĝiaj propraĵoj (supersignitaj literoj, citiloj, nedivideblaj spacoj, ktp.), la klavararanĝo mastrumas kvazaŭ la tuto de la signoj uzataj en la eŭropaj lingvoj, neforgesante la signoj uzataj en komputilado.

Tiu klavararanĝo estas uzebla senŝanĝe sur ordinara klavaro kun la plimulto de la mastrumaj sistemoj, dank’ al la stiriloj por *BSD, Linux, Mac OS X, Microsoft Windows (9x, 2000, XP, Vista kaj Seven) kaj Solaris. Krome ĝi estas inkludita en X.Org depost la versio 7.1.

Unu el la ĉefaj malsimilecoj rilate al la klavararanĝo proponita de Francis Leboutte estas la uzo de la modifiva klavo Alt Gr anstataŭ la senpaŝa klavo maldekstra korno « ` ». Klarigo pri la diferencoj inter dvorak-fr kaj bépo estas (franclingve) sur la retejo de la projekto, kiu disponas pri agema komunumo kun, interalie, vikio, forumo, dissendolisto kaj IRC-kanalo.

La klavararanĝo bépo estas sub la liberaj licencoj CC-BY-SA kaj GFDL.

Oficiala retejo de la projekto Bépo : http://bepo.fr

La klavararanĝo bépo ankaŭ permesas tajpi la esperantajn ĉapelitaĵojn : estas senpaŝa cirkumflekso meze de la klavaro, kaj la senpaŝa luneto « ˘ » estas alirebla per Alt Gr + w.

[redakti] Eksteraj ligoj

  • iDvorak: itala versio de Dvoraka klavaro (itale)


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj