Libera ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dewey Redman (1931−2006)

Libera ĵazo estas unuaflanke historia termino por harmonie libera improvizado en ĵazo ekde la 1960-aj jaroj. Aliaflanke ĝi estas modelo ĝis nun disradianta, kiu propponas la eblecon de libera disvolviĝo de ĉiam novaj formoj en ĵazo kaj trans ĵazo (ekzemple en intuitiva muziko). La termino mem povas konduki al miskomprenoj, ĉar libereco rilate la tradiciajn ludmanierojn nur limigite estas uzata kaj krom plena libereco je la formo (liberforma ĵazo) nepre ekzistas improvizaĵoj, kiuj baziĝas sur komponaĵoj kaj kompoziciecaj interkonsentoj pri strukturoj.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La termino „libera ĵazo“ - en la anlga lingvo „free jazz – deduktiĝas de la sondisko Free Jazz: A Collective Improvisation, kiun Ornette Coleman en 1960 verkis kun duobla kvaropo (kun i. a. Don Cherry, Eric Dolphy kaj Charlie Haden). La evoluo de libera ĵazo okazis en Usonon kaj malmulte poste ankaŭ en Eŭropo. Nekontestata estas la vojprepara influo de tiaj usonaj muzikistoj kiel John Coltrane, Eric Dolphy, Ornette Coleman, Sun Ra, Albert Ayler, Pharoah Sanders, Anthony Braxton, Roscoe Mitchell, Cecil Taylor, Alice Coltrane, Jeanne Lee, Sonny Sharrock aŭ Rashied Ali, kiuj ankaŭ laŭ nuntempa rigardo apartenas al la plej kreopovaj reprezentantoj de la frua libera ĵazo.

Ornette Coleman dum la ĵazfestivalo je Moers en 2011

Ekde la fino de la 1950-aj jaroj junaj nigrusonaj kaj eŭropaj ĵazmuzikistoj eksperimentis per eksterordinare novaj sonoj: per enrompo en la spacon de libera tonaleco, per rezigno de funkcia harmoniaro resp. disonantaj (do streĉoplenaj) akordoj, kiaj ĝis tiam ne estis imageblaj en ĵazo. Ĉi tiun plilarĝigon de la muzika materialo preparis jam ekde 1941 la Tristano-Lernejo, sed ankaŭ George Russell, Paul Bley, Charles Mingus, Jaki Byard, Jackie McLean kaj la ĉambromuzikaj eksperimentoj de Jimmy Giuffre. La ŝoka efiko de ĉi tiu muziko – en la fruaj 1960-aj jaroj ankaŭ nomata „pionira ĵazo“ - estis eĉ intensigita per novspecaj ludoteknikoj kaj eksterordinaraj sonaj kaj bruaj efektoj, ekzemple ekstreme altaj, akresonaj, „kriaj“, „siblaj“, „kvakaj“ aŭ „gruntaj“ tonoj. Alvenis akcentado de la intenseco nekonata en pli fruaj ĵazstiloj. Neniam antaŭe en la historio de ĵazo oni atribuis grandan signifon al forta ludo kaj intenseco laŭ tiel ekstaza senco.

„Forto kaj krudeco de Nova Ĵazo kaj revolucia, parte ekstermuzika patoso efikis des pli akra, ĉar multa estis reteniĝinta, kio nun falis sur la komfortemiĝintan ĵazpublikon, kutimiĝintan je Oscar Peterson kaj Modern Jazz Quartet“, analizis Joachim Ernst Berendt en sia „Jazzbuch“. La publiko reagis plejparte rifuza, ĉar ĝi sentis liberan ĵazon tropostula, kaj la muzikistoj intencis ĝin ankaŭ kiel defio, kiel protesto de la juna generacio kontraŭ rasdiskriminacio, socia maljusteco kaj malnoviĝintaj konvencioj.

Ekde la mezo de la 1960-aj jaroj formiĝis, sendepende de antaŭuloj (Joe Harriott evoluigis jam en 1960 memstaran aliron) eŭropa libera ĵazo, kies evoluon antaŭenigis muzikistoj kiel ekz. Derek Bailey, Willem Breuker, Gunter Hampel, Peter Kowald, Joachim Kühn, Maggie Nicols, Evan Parker, Friedhelm Schönfeld, Manfred Schulze, Irène Schweizer, John Stevens aŭ Keith Tippett.

Ĝis nun el la eŭropa libera ĵazo de la 1960-aj jaroj elformiĝis la plej variaj ludmanieroj. Kelkaj muzikistoj de la dua kaj tria generacioj ekz. Hannes Bauer, Joëlle Léandre, Thomas Lehn aŭ Tony Buck baziĝas per sia muziko pli sur la eŭropa muziktradicio. Aliaj kiel ekz. Theo Jörgensmann, Mats Gustafsson, Axel Dörner aŭ Christopher Dell pli kaj pli enigis ĵazelementojn en sian muzikon. Ĉi tiu proceso ankoraŭ ne estas finita kaj igas antaŭscieti interesajn evoluojn.

Peter Brötzmann, junion de 2006 en Germanujo


Stilaj distingiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe estas dirende, ke la libera ĵazo pluevoluis en kaj post la 1960-aj jaroj kaj per tio mem fariĝis multtendenca. La frua libera ĵazo ankoraŭ orientiĝis je melodiaj, harmoniaj kaj ritmaj bazaj modeloj de la ĵaztradicio. Ankaŭ la muzikinstrumentaro konformas komence plejparte kun la tipa bibopa bandeto. La ĉi-sekve surlistigitaj distingiloj do ne nepre taŭgas por ĉiuj ensembloj kaj sonportiloj de libera ĵazo.

  • Nuligo de harmonia tonaleco, foje ankaŭ dekdutonismo resp. uzado de seriismaj tonserioj, ĉefe tamen libera maltonaleco.
  • Libera ritmaro (fariĝas stildistingilo nur ekde la improvizadoj de Sunny Murray)
  • Influoj el diversaj stiloj, laŭ Joachim Ernst Berendt ĉefe mondmuziko
  • Nuligo de la separado inter sono kaj bruo
  • Ne plu separado inter soloa kaj akompana rolo, per kio la muzikistoj interkomunikas kaj evoluas siajn pecojn
  • La gvidpaĝo, rigardata kiel tipa ĵazdistingilo, en libera ĵazo pli kaj pli ne plu ekzistas.

Je la plua evoluo de ĵazo montriĝas, ke kategoriigo laŭ stiloj ofte nur tre malfacile eblas kaj pro tio nur maloftege estas sencoplena. Aparte la transiro inter libera ĵazo kaj libere improvizita muziko ĝis nun preskaŭ ne estas difinebla.

Elstaraj albumoj de libera ĵazo el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

  • Albert Ayler - Spiritual Unity (1965)
  • Art Ensemble of Chicago - A Jackson in Your House (1969)
  • Anthony Braxton - Town Hall 1972,
  • Peter Brötzmann - Machine Gun (1968)
  • Derek Bailey, Barry Guy, Paul Rutherford - Iskra 1903 (1972)
  • John Coltrane - Ascension (1965)
  • Ornette Coleman - Free Jazz: A Collective Improvisation (1961)
  • Don Cherry - Mu (1&2) (1969)
  • Gunter Hampel: Heartplants (1964)
  • Tony Oxley: 4 Compositions for Sextett (1970)
  • Michel Portal: Alors (1970)
  • Manfred Schoof: Voices, (1966)
  • Alexander von Schlippenbach: Globe Unity Orchestra|Globe Unity
  • Archie Shepp: Mama Too Tight
  • Alan Silva & The Celestrial Communications Orchestra - Seasons
  • Spontaneous Music Ensemble: Oliv (1969)
  • Tomasz Stańko - Music for K (1970)
  • John Surman - The Trio
  • Cecil Taylor- Conquistador (1966)
  • Synopsis - Auf der Elbe schwimmt ein rosa Krokodil
  • Attila Zoller - The Horizon Beyond

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Ernst Berendt: Das Neue Jazzbuch (1983), S. 39
  • Andre Asriel (1985): Jazz - Aspekte und Analysen. Berlino (4-a eldono)
  • Philippe Carles, Jean-Louis Comolli (1971, dt. Übers. 1974-a noveldono 1980): Free Jazz, Black Power. Hofheim
  • Ekkehard Jost (1987): Europas Jazz: 1960 - 1980. Frankfurto ĉe Majno
  • Bert Noglik (1990): Improvisierte Musik in der Folge des Free Jazz: Kontinuum - Beliebigkeit - Stilpluralismus. Darmstädter Jazzforum 1989, p. 14-22

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]