Eric Dolphy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eric Allan Dolphy (* 20-an de junio 1928 en Losanĝeleso; † 29-an de junio 1964 en Berlino) estis usona ĵazmuzikisto, kiu estis grava pioniro de la avangarda ĵazo de la 1960-aj jaroj. Dolphy estis multinstrumentisto, kiu ludis transversan fluton, basklarneton, aldosaksofonon samkiel klarneton. Krome li komponis kaj aranĝis. Kiel aparta atingaĵo validas krom liaj alte muzikaj improvizaĵoj kaj komponaĵoj la instalado de basklarneto kiel ĵazinstrumento.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Dolphy komencis en la aĝo de naŭ jaroj ludi klarneton. En la aĝo de 13 li ricevis dujaran stipendion por la Sudkalifornia Lernejo por Muziko, kie li ekhavis unuan kontakton kun ĵazo. Post tio li private sekvis lecionojn pri transversa fluto de klasikmuzika flutistino. Li muzikis i.a. kun Charlie Parker kaj ekde 1948 en la bandego de Roy Porter, kun kiu li en 1949 ankaŭ surdiskigis (tamen ne kiel soloisto). De 1949 ĝis 1953 li militservis en la armeo en Fort Lewis (Vaŝingtono), kie li anis la bandegon, sed ankaŭ studis ĉe US Naval College of Music kaj muzikis kun la simfoniorkestro je Tacoma. Post la fino sia militserva tempo li ludis kune kun muzikistoj kiel Gerald Wilson, Buddy Collette kaj Eddie Beal, konatiĝis en kun 1954 Ornette Coleman kaj John Coltrane kaj ekinteresiĝis pri basklarneto. Li estris de 1954 ĝis 1956 ankaŭ propran bandon, antaŭ oli li en 1958 aniĝis en la populara kvinopo de Chico Hamilton, kun kiu li rikoltis fervorajn kritikojn en julio de 1958 dum la Newport Jazz Festival. En 1959 li transloĝis al Novjorko, kie li en 1960 membriĝis en la bando de basisto Charles Mingus, kun kiu li en 1960 prezentis je Antibes kaj sur kies diskoj li sin eternigis per brilaj solooj (ekz. Stormy Weather sur la disko Mingus). Tiutempe li ankaŭ kunlaboris je la registradoj por Free Jazz, la grava disko de Ornette Coleman.

Per sonregistraĵoj sub propra nomo ekz. Outward Bound, Out there kaj Far Cry (ĉiuj el 1960) li fariĝis unu el la plejdisputataj ĵazmuzikistoj: li ĉe-pintis la liston de novaj steluloj de Down Beat en 1961 pri aldosaksofono kaj en 1962/3 venkis de la elekton por basklarneto kaj fluto. En 1961 li muzikis en la sepopo de George Russell (disko Ezz-Thetics en 1961) samkiel kun John Coltrane je la spontankoncertoj Village Vanguard en 1961 kaj sur disko Africa Brass, por kiu li ankaŭ aranĝis. Li estris kvinopon kun trumpetisto Booker Little (koncertregistraĵoj en Five Spot je 1961). Aŭguston/septempron de 1961 li koncertvojaĝis tra Eŭropo, je kio li ne prezentis kun propra bando, sed kun eŭropaj resp. ekziliĝintaj usonaj muzikistoj kiel Benny Bailey (ankaŭ sur disko Berlin Concerts ce eldonejo Enja en 1961). Ekde 1960 li regule partoprenis la koncertojn de tria fluo de Gunther Schuller kaj John Lewis, kun kiuj li ankaŭ kunlaboris kadre de la ĵazbandego Orchestra U. S. A.. Dolphy muzikis ankaŭ kun Gil Evans kaj Oliver Nelson (Screaming the blues). En 1964 surdiskiĝis lia Out to Lunch!, lia ununura disko de Blue-Note, sur kiu li ludis kun Freddie Hubbard, Tony Williams, Richard Davis kaj Bobby Hutcherson.

Ekde aprilo 1964 li denove vojaĝis kun Mingus en Eŭropo pli akceptema pri avangardaj tendencoj, Inter alie al Parizo (koncertegistraĵoj en Théâtre des Champs-Élysées), Berlino, Wuppertal, Zuriko kaj Bremeno, kie preskaŭ okazus rompo kun Mingus pro ties ekscentraj prezentadoj (i.a. en Bremeno li insultis la publikon kiel naziuloj). Dolphy antaŭpaŝis dum unu el la koncertoj, sin distancigis de sia bandestro kaj ĵuris al si, ne plu prezenti kun Mingus. Li intencis, ekloĝi kun sia fianĉino en Parizo kaj daŭrigis ankaŭ fine de la vojaĝo siajn prezentadojn en Eŭropo. Unu el siaj lastaj sonregistraĵoj li faris la 2-an de junio en Hilversum kun la kvaropo de Misha Mengelberg (plua pli malfrue malkovrita registraĵo de la 11-a de junio en Parizo ankaŭ estis publikigita), kiu ankaŭ aperas en la filmo "Eric Dolphy- the last date" de Hans Hylkema (1991). Prezentadon okaze de la malfermado de ĵazklubejo en Berlino (Tangente ĉe Bundesallee) la 27-an de junio li devis derompi. Li suferis kolapson kaj estis portata en malsanulejon. Surprize li mortis malmultan poste pro komplikaĵoj de ĝis tiam ne diagnozita diabeto. Du monatojn post lia morto li estis enprenita en la Down Beat Hall of Fame. La patrino de Dolphy donacis al John Coltrane, kvazaŭ kiel heredaĵo, ties fluton kaj basklarneton.

Dolphy kaj Zappa[redakti | redakti fonton]

Frank Zappa nombris Eric Dolphy kiel unu el siaj grandaj modeluloj. Aparte li ŝatis la diskon Blues and the Abstract Truth (1961).[1] Sur la disko de Zappa Weasels Ripped My Flesh el 1969 li dediĉis al Dolphy la pecon The Eric Dolphy Memorial Barbecue. Sur la dorsflanko de la sondisko Freak Out! de The Mothers of Invention Dolphy estas menciita kiel unu el tiuj, sen kies influo la disko ne ekestintus en sia ekzista formo.

Diskografio (selekto)[redakti | redakti fonton]

Kiel bandestro:

  • Outward Bound (1960)
  • Here and There (1960)
  • Looking Ahead kun Ken McIntyre (1960)
  • Other Aspects (1960)
  • Out There (1960)
  • The Caribe with the Latin Jazz Quintet (1960)
  • Far Cry (1960)
  • Eric Dolphy (1960)
  • The Great Concert of Eric Dolphy (1961) (koncertregistraĵo)
  • At the Five Spot|Live! at the Five Spot, Vol. 1 (1961)
  • At the Five Spot|Live! at the Five Spot, Vol. 2 (1961)
  • Eric Dolphy and Booker Little Memorial Album (1961) (Vol. 3 el la registraĵoj Five Spot)
  • Latin Jazz Quintet (1961)
  • Eric Dolphy in Europe, Vol. 1 (koncertregistraĵo) (1961)
  • Eric Dolphy in Europe, Vol. 2 (1961)
  • Eric Dolphy in Europe, Vol. 3 (1961)
  • Copenhagen Concert (1961) (koncertregistraĵo)
  • Vintage Dolphy (1962/1963)
  • Conversations (1963) (ankaŭ konata kiel Jitterbug Waltz)/Iron Man (1963) (kun i.a. Woody Shaw, Prince Lasha, J. C. Moses)
  • The Illinois Concert (1963) (Live)
  • Out to Lunch (1964)
  • Eric Dolphy Quintet featuring Herbie Hancock: Complete Recordings (1964)
  • Last Date (1964)
  • Unrealized Tapes (1964)

Chico Hamilton

  • Chico Hamilton Quintet with Strings Attached (1958)
  • The Original Ellington Suite (1958)
  • Chico Hamilton - Gongs East! (1958)
  • That Hamilton Man (1959)(ankaŭ publikiita kiel Truth)

Charles Mingus

Ornette Coleman

Mal Waldron

  • The Quest (1961) (ankaŭ publikiita kiel Fire Waltz sub la nomo de Dolphy)

Oliver Nelson

John Coltrane

  • Olé Coltrane (1961)
  • Africa/Brass (1961)
  • Live! at the Village Vanguard (1961)
  • Impressions (auf "India") (1963)

Booker Little

  • Out Front (1960)

Orchestra U.S.A.

  • The Sextet of Orchestra U.S.A. (1964)

Jim Hall, Bill Evans, Gunther Schuller

  • Jazz Abstractions (1960)

George Russell

  • Ezz-thetics (1961)

Max Roach

  • Percussion Bitter Sweet (1961)

Abbey Lincoln

  • Straight Ahead (1961)

Andrew Hill

  • Point of Departure (1964)

Gil Evans



Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vladimir Simosko & Berry Tepperman: Eric Dolphy: A Musical Biography and Discography, Da Capo Press, New York, 1979, ISBN 0-306-80107-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barry Miles: Zappa. Germana eldono. Rogner & Bernhard je Zweitausendeins, 2005. ISBN 3-8077-1010-8, paĝo 57
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Eric Dolphy » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.