Oliver Nelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oliver Nelson (naskiĝis la 4-an de junio 1932 en Sankta Luiso, Misurio; mortis la 27-an de oktobro[1][2] 1975 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaz-saksofonisto, ĵaz- kaj film-komponisto, muzikaranĝisto kaj bandestro.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Nelson devenis el muzikema familio – lia frato ankaŭ estis saksofonisto kaj muzikis kun Cootie Williams en la 1940-aj jaroj, ankaŭ lia fratino ludis pianon kaj kantis. En la aĝo de ses jaroj li eklernis pianludon kaj dekunujara li eklernis ludi saksofonon. Ekde 1947 li prezentis kun lokaj bandoj ĉirkaŭ Sankta Luiso, antaŭ ol li ekde 1950 ĝis 1951 aliĝis al la bandego de Louis Jordan, por ludi tie 2-an saksofonon (aldosaksofonon) kaj por aranĝi. Same kiel Jordan li restis dumvive pregita de soŭlo. Post la militservo ĉe la marista infanterio li studis ĝis la ekzameno ĉe la Universtitato Vaŝingtono en Sankta Luiso muzikteorion kaj kompozicion.

En la 1950-aj jaroj li estis en la orkestro de Erskine Hawkins kaj en 1959 mallonge ĉe Louie Bellson, eldonis tamen jam proprajn muzikalbumojn kiel bandestro kun muzikistoj kiel Kenny Dorham, Johnny Hammond Smith, Eric Dolphy, Roy Haynes, King Curtis kaj Jimmy Forrest. Lia sukceso komencis per la albumo The Blues and the Abstract Truth kun lia normkanto „Stolen Moments“. Kunverkantoj pri la albumo estis i. a. Eric Dolphy, Freddie Hubbard kaj Bill Evans. Ekde 1967 li vivis en Los-Anĝeleso, kie li sin dediĉis plejparte al televid- kaj filmmuziko. Li koncertis tamen ekde 1966 foje kun proprajn ĉiustelularoj, ekz. en 1970 ĉe la ĵazfestivaloj je Berlino, en 1971 je Montreux kaj en 1975 je Novjorko kaj Los-Anĝeleso.

Kiel aranĝisto li ne nur verkis en 1960-1961 por Quincy Jones (en kies orkestro lia ankaŭ muzikis), sed ankaŭ i.a. por Thelonious Monk, Jimmy Smith (je lia unua koncerto kun bandego), Wes Montgomery, Gato Barbieri (Montreux 1971), Count Basie (sur Afrique), Cannonball Adderley, Sonny Rollins, Eddie Lockjaw Davis, Johnny Hodges, Buddy Rich, Stanley Turrentine, Billy Taylor. Krome li aranĝis por popmuzikaj kaj soŭlaj steluloj kiel Nancy Wilson, Diana Ross, la bando Temptations kaj James Brown.

Al liaj televid- kaj filmkomponaĵoj apartenas la muziko por Death of a Gunfighter (vakera filmo kun Richard Widmark), Ironside, Night Gallery, Columbo, The Six Million Dollar Man, The Bionic Woman kaj Longstreet.

Li mortis pro koratako en la aĝo de 43 jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1959: Meet Oliver Nelson: Featuring Kenny Dorham (New Jazz Records, OJC) kun Ray Bryant, Wendell Marshall, Art Taylor
  • 1960: Taking Care of Business (OJC) kun Lem Winchester, Johnny Hammond Smith, George Tucker, Roy Haynes
  • 1960: Screamin' the Blues (OJC) kun Richard Williams, Eric Dolphy, Richard Wyands, George Duvivier, Roy Haynes
  • 1960: Soul Battle (Prestige, OJC) kun King Curtis, Jimmy Forrest, Gene Casey, Duvivier, Haynes
  • 1960: Nocturne (OJC) mit Richard Wyands, Duvivier, Haynes
  • 1961: Straight Ahead (New Jazz Records, OJC) kun Eric Dolphy, Richard Wyands, Duvivier, Haynes
  • 1961: The Blues and the Abstract Truth
  • 1961: Main Stem (OJC) kun Hank Jones, Duvivier, Charli Persip, Ray Barretto
  • 1962: Afro/American Sketches bandegomuziko kun Urbie Green, Ernie Royal, Melba Liston, Joe Newman, Julius Watkins
  • 1964: More Blues and the Abstract Truth (OJC) kun Thad Jones, Phil Woods, Phil Bodner, Ben Webster, Pepper Adams, Roger Kellaway, Richard Davis, Grady Tate
  • 1964: Fantabulous
  • 1967: Live in Los Angeles (Impulse!) kun Bobby Bryant, Conte Candoli, Buddy Childers, Frank Strozier, Bill Perkins, Jack Nimitz, Frank Strazzeri, Mel Brown, Monty Budwig, Ed Thigpen
  • 1971: Swiss Suite (RCA Victor) kun Charles Tolliver, Harry Beckett, Jesper Thilo, Stanley Cowell, Victor Gaskin, Bernard Purdie
  • 1971: Impressions of Berlin
  • 1974: In London with Oily Rags
  • 1975: Skull Session
  • 1976: A Dream Deferred
  • 1977:Everything Happens to Me (Gemini)


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mortodato laŭ Jazz Rough Guide (1999). Foje ankaŭ la 28-a de oktobro estas indikita, ekz. en Kunzler Jazzlexikon 2002
  2. Artikolo en New York Times de la 30-a de oktobro 1975 pri la morto de Oliver Nelson la 27-an de oktobro 1975