Jimmy Forrest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

James Robert „Jimmy“ Forrest, jr. (* 24-an de januaro 1920 en Sankta-Luiso, Misurio; † 26-an de aŭgusto 1980 en Grand Rapids, Miĉigano) estis usona ĵazmuzikisto (tenorsaksofonisto).

Forrest famiĝis pro sia komponaĵo Night Train kaj longtempe validis kiel tipa tenorsaksofonisto ritmenblusa. Li ligis stilerojn de Coleman Hawkins, Ben Webster kaj Chu Berry kun la melodia eleganteco de Lester Youngs.

Jimmy Forrest ludis en la 1930-aj jaroj kun Dewey Jackson, Fate Marable kaj la bando de Jeter Pillars. Li iris en 1940 kun Jay McShann al Novjorko kaj muzikis kun Andy Kirk (1941-47). Post fondado de propra ensemblo en Sankta-Luiso li laboris en 1949-50 kiel posteulo de Ben Webster ĉe Duke Ellington kaj havis denove proprajn bandojn. Ekde 1951 li surdiskigis en Ĉikago por diskeldonejo United/Delmark unuafoje je propra nomo kaj ludis ekde 1958 ĝis 1960 ĉe Harry Sweets Edison. Forrest komponis la pecon „Night Train“ kaj „Happy-Go-Lucky Local“ de Ellington. Dumpase de sia kariero li surdiskigis kun Miles Davis, kun ensembloj el la rondo de Edison kaj Buck Clayton, kun Bennie Green kaj la Prestige Blues Swingers. Li apartenis ekde 1973 ĝis 1977 kiel soloisto al la bando de Count Basie. Ekde 1977 ĝis mallonge antaŭ sia morto Forrest regule prezentis kun sia pli frua kolego ĉe la Count Basie Orchestra, trombonisto Al Grey.


Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Night Train (Delmark, 1951-53)
  • All the Gin is Gone (Delmark, 1959); Black Forrest (Delmark, 1959) kun Grant Green, Harold Mabern, Gene Ramey, Elvin Jones
  • Sit Down And Relax with Jimmy Forrest (Prestige/OJC, 1961) kun Hugh Lawson, Calvin Newborn, Tommy Potter
  • Soul Street (OJC, 1961) kun Art Farmer, Idrees Sulieman, Jimmy Cleveland, King Curtis, Oliver Nelson, Seldon Powell, Pepper Adams
  • Live At Rick´s 1980, kun Al Grey)
  • OD (1980, kun Al Grey)

Fontoj[redakti | redakti fonton]