Tommy Potter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Charlie Parker, Tommy Potter, Miles Davis, Duke Jordan, Max Roach proks. Aŭguston de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Charles Thomas „Tommy“ POTTER (* 21-an de septembro 1918 en Filadelfio; † 3-an de marto 1988 samloke) estis usona ĵaz-kontrabasisto. Li validas pro sia relative longa aneco en la kvinopo de Charlie Parker ekde 1947 ĝis 1950 kiel unu el la ĉefaj basistoj de bibopo.

Potter venis nur je relative alta aĝo de 21 jaroj al konrabaso kiel ĉefinstrumento, post kiam li antaŭe estis ricevinta instruon pri la ludo de piano kaj gitaro. Ĉi tiu malfrua komenco eble klarigus, kial Potter neniam fariĝis virtuozo de la nivelo de la kelkajn jarojn pli juna Oscar Pettiford. Laŭ sia ludkompreno li similas pli al progresinta muzikisto de la svingo-stilo, kies aparta forto konsistis en tio, ke li senprobleme povis realigi la ofte treege rapidajn tempojn, kiujn Parker ŝatis antaŭmeti. Krome la ludmaniero de la basisto bonege konvenis kun tiuj de la aliaj du muzikistoj de la ritmosekcio de la Parker-kvinopo tiutempa, nome tiu de frapinstrumentisto Max Roach samkiel de pianisto Duke Jordan. Ĉar krome ankaŭ juna Miles Davis ĉe la trumpeto estis bandano, multaj entuziasmuloj opinias ĉi tiun instrumentistaron unu el la muzike plej konvinka en la kariero de Parker. Ĝi estas krom tio sur sondiskoj aparte bone dokumentita, ĉi tiuj multaj sonregistraĵoj donas bonan enrigardon en la solidan, nespektaklan akompanlaboron de Potter.

Tommy Potter, Charlie Parker kaj Max Roach (kaŝita), prezentado en la novjorka ĵazklubejo Three Deuces, proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Potter kaj Parker interkonatiĝis en 1944 dum sia komuna tempo en la bandego de kantisto Billy Eckstine, al kiu venis la basisto post unuaj spertoj en pli tradiciaj svingensembloj (ekzemple kun trombonisto Trummy Young). La bando de Eckstine de la tempo ekde 1943 ĝis 45 validas ĝis hodiaŭ kiel unu el la plej fruaj „kovejoj“ de moderna ĵazo. Parker, devenante de la ĵaztradicio de Kansasurbo, atendis ritman inspiron ĉefe de la frapinstrumentaro, de la baso tamen neŝanceleblajn paŝantajn basliniojn laŭstile de Walter Page. Al ĉi tiu muzika kompreno konvenis perfekte.

Escepte tempojn de intensa koncertvojaĝado (ekzemple kun Parker en Eŭropo 1949 aŭ kelkfoje kun Jazz at the Philharmonic), la basisto kutime laboris krom en muziko ankaŭ en nemuzikaj profesioj. Tamen lia renomo kiel „basisto de Charlie Parker“ alportis al li trans jardekoj al regulaj dungitecoj kun la grandaj nomoj de la ĵazmondeto, inter ili tiel diversaj muzikistoj kiel Earl Hines, Count BasieBenny Goodman, sed ankaŭ kun steluloj de l' pli modernaj ĵazstiloj kielGil EvansStan Getz.

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Literaturo[redakti | redakti fonton]