Max Roach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Max Roach, 1979

Maxwell Lemuel „Max“ ROACH (* 10-an de januaro 1924 en Newland, Norda Karolino[1]; † 16-an de aŭgusto 2007 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵaz-frapinstrumentisto kaj komponisto.

Li famiĝis kiel bibopa kaj malmolbopa muzikisto, kiu koncertis kun la plej elstaraj ĵazmuzikistoj kiel Dizzy Gillespie, Charlie Parker, Duke Ellington, Charles Mingus, Miles Davis kaj Sonny Rollins. Roach validas kiel unu el la plej influaj frapinstrumentistoj en la historio de ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Max Roach estis la filo de Alphonse kaj Cressie Roach; lia familio transloĝiĝis al Brooklyn (Novjorko), kiam li aĝis kvar jarojn. Li alkreskis en muzikema familio. Lia patrino estis gospelkantistino. Li mem komencis jam en fruaj jaroj ludi signaltrumpeton en marŝbandoj. En la aĝo de dek jaroj li ludis frapinstrumentaron en kelkaj gospelbandoj.

Max Roach, Three Deuces, Novjorko, proks. oktobron d 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Li studis ĝis sia ekzameno en 1952 ĉe la Muzikaltlernejo de Manhatano kompozicion kaj muzikteorion. Dum tio Roach jam laŭokaze muzikis kun bandoj en Minton’s Playhouse, antaŭ ol li transprenis la lokon de Kenny Clarke en la bando de Coleman Hawkins (1943). En 1944 li ludis kun Dizzy Gillespie, sed pretertempe ankaŭ ĉe Duke Ellington kaj estis poste jaron en la bando de Benny Carter. Li estis unu el la unuaj bibop-frapinstrumentistoj: en 1945 li laboris en la bandego de Gillespie, koncertis tamen ankaŭ kun Charlie Parker en la ĵazklubejoj. En 1946 li muzikis kun Stan Getz, por poste labori ĝis 1949 en la bando de Parker, kun kiu li koncertis majon de 1949 okaze de la Festival International 1949 de Jazz. Post tio li direktis proprajn grupojn.

En 1952 Roach fondis kune kun Charles Mingus la diskeldonejon Debut Records, supozeble la unua sendependa eldonejo posedata de muzikistoj. Por tiu li registradludis kun Mingus por pluraj diskoj, inter ili ankaŭ la memorinda koncerto Jazz at Massey Hall en 1953 kun Parker, Gillespie kaj Bud Powell. Poste li laboris en Kalifornio, kie li kune kun trumetisto Clifford Brown direktis kvinopon, al kiu ankaŭ apartenis Sonny Rollins kaj pianisto Richie Powell, frato de Bud Powell. Kun ĉi tiu ensemblo li kreis la stilon malmolbopo. Pro la subita akcidentmorto de Brown kaj Richie Powell en 1956 Roach falegis en depresiojn kaj alkoholismo.[2]

En 1960 li surdiskigis la konceptalbumon We Insist! Freedom Now Suite, sur kiu li kune kun Coleman Hawkins, Babatunde Olatunji kaj kantistino Abbey Lincoln konvinkamaniere transigis la politikan mesaĝon de la movado por samrajtigo de nigruloj en Usono. We Insist! Freedom Now Suite fariĝis temo ankaŭ por koreografiistoj, filmfaristoj kaj ekster-brodvejaj teatraĵoj. Pro ĉi tiu onregistraĵo la diskeldonejoj bojkotis Roach-on dum la 1960-aj jaroj.[3] Kiel jam tie li kunlaboris en sia pli malfrua ensemblo M’Boom kun pluaj perkutinstrumentistoj kaj frapinstrumentistoj. En 1962 okazis kunlaboro kun Duke Ellington (Money Jungle).

La lia bando apartenis muzikistoj kiel Donald Byrd, Kenny Dorham, Booker Little, George Coleman, Stanley Turrentine, Billy Harper, Mal Waldron, Ray Bryant, Odean Pope aŭ Cecil Bridgewater. Por apartaj projektoj li enigis en ĉi tiun bandon kantsoloistojn, sed ankaŭ ĥorojn kaj arĉkvarteton. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li ofte ludis duopaĵojn kun Archie Shepp, Anthony Braxton, Cecil Taylor, Connie Crothers kaj Abdullah Ibrahim. En la 1980-aj jaroj li ankaŭ laboris kun duoblo-kvaropo, konsista el sia propra ensemblo kaj la arĉkvarteto Uptown String Quartet. Kiel unu el la unuaj ĵazmuzikistoj li kunlaboris kun repo- kaj rompdancado-muzikistoj.

Ekde 1972 Max Roach estis profesoro ĉe la fakultato pri muziko ĉe la Universitato de Masaĉuseco en Amherst, ĝis kiam li retiriĝis en 2002 pro Alzheimer-malsaniĝo. En 1988 li ricevis premio-subvencion nome MacArthur Fellowship. Max Roach mortis je la aĝo de 83 la 16-an de aŭgusto 2007 en novjorka malsanulejo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia unua edzino estis Mildred Roach, kun kiu li havis du gefilojn, filon Daryl kaj filinon Maxine, kiu nun estas violonistino kaj fondis la arĉkvarteton Uptown String Quartet. En 1954 li renkontis kantistinon Barbara Jai (Johnson); el ĉi tiu ligo devenas filo Raoul Jordu. Roach estis geedziĝinta ekde 1962 ĝis 1970 kun kantistino Abbey Lincoln, kiun li akompanis je multaj albumoj. El lia tria geedzeco Janus Adams Roach devenas la ĝemelaj filinoj Ayodele kaj Dara Rasheeda.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Max Roach Quartet (Fantasy, 1953)
  • Max Roach and his Sextet (Debut, 1953)
  • Brown And Roach Incorporated (EmArcy, 1954)
  • Jazz In 3/4 Time (EmArcy, 1957)
  • Max Roach With The Boston Percussion Ensemble (EmArcy, 1958)
  • We Insist! Freedom Now (Candid, 1960)
  • Percussion Bitter Sweet (Impulse! Records, 1961) kun Mal Waldron, Julian Priester, Eric Dolphy, Booker Little, Eugenio Arango
  • Drums Unlimited (Atlantic, 1965) kun James Spaulding, Freddie Hubbard, Ronnie Mathews, Jymie Merritt, Roland Alexander
  • Re:Percussion (Strata-East Records, 1973) kun M’Boom
  • Solos (Baystate, 1977)
  • Birth And Rebirth (Black Saint, 1978) duope kun Anthony Braxton
  • Swish (New Artists, 1982) duope kun Connie Crothers
  • Max Roach Double Quartet Live At Vielharmonic (Soul Note, 1983)
  • Live at S.O.B.'s New York (Blue Moon Records, 1992) kun M’Boom
  • Max Roach With The New Orchestra Of Boston And The So What Brass Quintet (Blue Note, 1993)
Kiel gastmuzikisto
  • Charlie Parker: The Complete Savoy Studio Recordings (1945-48)
  • J. J. Johnson: Mad Be Bop (1946)
  • Miles Davis: Birth of the Cool (1949)
  • Jazz at Massey Hall (auch The Greatest Jazz Concert Ever) (kun Charlie Parker,Charles Mingus, Bud Powell, Dizzy Gillespie, 1953)
  • Charles Mingus : The Charles Mingus Quartet plus Max Roach (1955)
  • Sonny Rollins: Saxophone Colossus (1956)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • We insist. Max Roach. Das Schlagzeug. En: du, TA-Media AG, Zuriko, kajero n-ro 11, novembron de 1996, 108 S., ISBN 978-3-908516-99-6
  • Marcus Rieck: Eine Analyse der Schlagzeuger Art Blakey, Max Roach, Roy Haynes, Ben Riley und Frankie Dunlop unter Berücksichtigung von Gemeinsamkeiten und Unterschieden in ihrer Funktion in den Bands von Thelonious Monk. Diplomarbeit im Studiengang Musikpädagogik, Studienrichtung Jazz für den Bereich Schlagzeug. Musikhochschule Köln 2004, Notenbeispiele,

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diferenca naskiĝdato laŭ intervjuo de Phil Schaap kun Max Roach havas Jazzinstitut Darmstadt per la 8-a de januaro 1924
  2. „Bebop-Erfinder. Jazz-Legende Max Roach gestorben“, Spiegel Online, 17-an de aŭgusto 2007
  3. Vivhistorio de Max Roach, allaboutjazz.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]