Abbey Lincoln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abbey Lincoln dum koncerto en 1992

Abbey Lincoln, fakte Anna Marie Gaby Wooldridge (* 6-an de aŭgusto 1930 en Chicago, Illinois; † 14-an de aŭgusto 2010 en Manhatano, Novjorko) estis usona ĵaz-kantistino kaj aktorino. Ekde distrokantistino ŝi evoluis kun sia varma aldovoĉo al „politike vigla, socie konscia kaj nepretendema“ kantistino, kiu daŭrigis la „sinceran tradicion de Billie Holiday laŭ originala maniero“ (Down Beat)[1].

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Anna Marie Wooldridge, kiu ekde 1956 sin nomis Abbey Lincoln,[2] alkreskis kiel unu el dek unu infanoj sur bieno ĉe Kalamazoo (Miĉigano). Antaŭe kiel distrokantistino ŝi jam nomiĝis Anna Marie, Gaby Lee kaj Gaby Wooldridge. Jam en la mezgrada lernejo ŝi prezentis kiel kantanto kaj iris poste al Kalifornio, kie ŝi ekde 1951 kantis en dancbandoj. Du jarojn ŝi prezentis en klubejoj sur Havajo kiel Gaby Lee, poste ŝi kantis tri jarojn en klubejoj en Holivudo; tiutempe ekestis kun la orkestroj de Benny Carter kaj Marty Paich kelkaj pomuzikecaj sonregistraĵoj por diskeldonejo Liberty (Abbey Lincoln’s Affair). En 1956 ŝi havis mallongan prezentadon en la muzika komedio The Girl Can’t Help It.

En la jaro 1957 ŝi kantis en klubejoj en Londono kaj koncertvojaĝis kiel stelulo de la muzikalo Jamaica; Poste ŝi plenumis artan returniĝon, post kiam ŝi konatiĝis kun Max Roach (kaj Bill Grauer de Riverside Records). Ekde 1957 ŝ publikigis aron da diskoj sub sia nomo ĉe Riverside kun Max Roach ĉe frapinstrumentaro, kiu peris al ŝi la sondiskokontrakton kaj kun kiu ŝi geedzigis en 1962. Ŝia geedzeco kun Roach eksiĝis en 1970.

Por ŝia unua albumo ĉe Riverside, That’s Him, ŝi elektis materialon, en kiu ŝi elvokis „la spiriton de la (…) fluo de nigrulaj kantistinoj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj – Ethel Waters, Elizabeth Welch kaj la mem neniam surdiskigita Florence Mills – la unuaj nigrulinoj, de kiuj oni forprenis ilian dignon“.[3] Kulmino de la diskoj ĉe Riverside estis Abbey Is Blue (1959) kun akompanmuzikistoj kiel Kenny Dorham, Julian Priester, Stanley Turrentine, Les Spann aŭ Wynton Kelly. Ŝia plej grava titolo estis „Afro Blue“; „ŝi strukturas sian version en alternajn instrumentajn kaj kantajn partojn, ligitaj per ekscita improvizado.“[4] Ŝia povumo kiel kantistino klare sin montris je la fama We Insist! Freedom Now Suite de Max Roach (Candid, 1960), kiu simbolas la pliiĝanta politika engaĝiĝo de ĵazmuzikistoj kaj aparte de Abbey Lincoln en la 1960-aj jaroj. En 1961 aperis ŝia albumo Straight Ahead ĉe Candid. Lincoln krome laboris inter alie kun ĵazmuzikistoj kiel Sonny Rollins, Eric Dolphy, Mal Waldron, Coleman Hawkins, Jackie McLean, Clark Terry, Miles Davis kaj Stan Getz.

Ekde 1960-aj jaroj ŝi ankaŭ provis aktori (For the Love of Ivy, Nothing But a Man), ludis en televidserioj kiel Mission: Impossible kaj instruis aktoradon ĉe la Ŝtata Universitato je Kalifornio. Je tio ŝi neglektis sian karieron kiel ĵazkantistino (ekde 1962 ĝis 1972 ŝi ne surdiskigis je propra nomo) kaj rekomencis surdiskigi nur en 1973: La albumo People in Me kun propraj komponaĵoj kaj tekstoj aperis nur en 1979. Krom dungitecoj en klubejoj kun propraj bandoj la malmultaj prezentadoj de la sekvaj jaroj servis al la subtenado de bonfaraj organizaĵoj aŭ politikistoj. En 1979 ŝi verkis je libro kaj produktado de membiografia teatraĵo (A Pig In A Poke). En 1980 post longa foresto ŝi revenis per koncertoj en la novjorka Village Vanguard kaj per koncertvojaĝo tra Eŭropo sur la ĵazscenejon, sindediĉis tamen plue al siaj filmaj aktivecoj, ekz. en Mo’ Better Blues de Spike Lee. Kiel kantistino ŝi fervore sekvis sian grandan modelulinon Billie Holiday kaj publikigis entute tri diskojn omaĝe al Billie Holiday (Abbey sings Billie Volume 1,2, Enja 1987). Ŝi sonregistris entute pli ol dudek albumojn; laste aperis en 2007 ŝia lumdisko Abbey Sings Abbey ĉe Verve Records, kun kiu ŝi tenis kontrakton ekde 1990. Nur ekde ĉi-tiu momento ŝi sukcesis sian daŭran revenon per tutmondaj koncertvojaĝoj, regula prezentado dum internaciaj festivaloj kaj ankaŭ surdiskigoj multatentitaj de la kritiko.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Abbey Lincoln’s Affair - A Story of a Girl in Love (Liberty, 1956) kun Benny Carter Orchestra, Marty Paich Orchestra, Jack Montrose
  • It’s Magic (Riverside, 1958) kun Curtis Fuller, Benny Golson, Sahib Shihab
  • Talking to the Sun (Enja, 1983) kun Steve Coleman, James Weidman, Billy Johnson, Marc Johnson, Jerry Gonzalez
  • The World Is Falling Down (Verve, 1990)
  • You Gotta Pay the Band (Verve, 1991) kun Stan Getz, Hank Jones, Charlie Haden, Marc Johnson
  • A Turtle’s Dream (Verve, 1994) kun Roy Hargrove, Kenny Barron, Pat Metheny
  • Who Used to Dance (Verve, 1996) kun Graham Haynes, Steve Coleman, Oliver Lake
  • Wholly Earth (Verve, 1998) kun Nicholas Payton, Bobby Hutcherson

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit. laŭ Kunzler Jazz-Lexikon
  2. Je ŝia unua surdiskigo kun Benny Carter (Love Affair, 1956) ŝi ŝanĝis sian nomon laŭ rekomendo de lirikisto Bob Russell
  3. cit. laŭ W. Friedwald, p. 268.
  4. Cit. laŭ W. Friedwald, p. 269.