Hank Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hank Jones (2005)

Henry „Hank“ Jones (* 31-an de julio 1918 en Vicksburg, Misisipio; † 16-an de majo 2010 en Novjorko), estis usona ĵaz-pianisto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

La filo de baptisto-predikisto kaj plej aĝa frato de Thad kaj Elvin Jones alkreskis en Pontiac/Miĉigano, kie li ricevis pianolecionojn. Ekde sia tektria vivojaro li prezentis kun regionaj bandoj en Miĉigano kaj Ohio. Tie li okulfrapis al saksofonisto Lucky Thompson, kiu peris al li en 1944 laboron en la bando de Hot Lips Page en Novjorko, kiu prezentis en Onyx Club en la 52-a Strato. Krome li laboris ankaŭ kun Charlie Parker, John Kirby, Howard McGhee, Buster Bailey, Coleman Hawkins, Andy Kirk kaj Billy Eckstine. Liaj influoj estis pli la pli tradiciaj ludmanieroj de la 1930-aj jaroj: la paŝa pianludado de Fats Waller same kiel la ludado de Earl Hines kaj Teddy Wilson; tamen dum la stilŝanĝiĝaj jaroj inter svingo kaj bibopo li fariĝis dezirata gastmuzikisto.

Dizzy Gillespie, Tadd Dameron, Hank Jones, Mary Lou Williams, proks. junion de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Post koncertvojaĝo en 1947 kun Jazz at the Philharmonic de Norman Granz li fariĝis pianisto de Ella Fitzgerald, kun kiu li laboris ĝis 1953. En la 1950-aj jaroj li laboris kun muzikistoj kiel Benny Goodman, Artie Shaw, Milt Jackson kaj Cannonball Adderley. En 1956 li kunlaboris je la unua disko This Is How I Feel About Jazz de Quincy Jones. Ekde 1959 ĝis 1976 li estis studiomuzikisto ĉe Columbia Records. Jones estis aŭdebla sur multaj registraĵoj por Savoy kaj aliaj diskeldonejoj, vojaĝis kun Coleman Hawkins, Benny Goodman, ludis kun Cannonball Adderley same kiel kun Lester Young. Majon de 1962 li akompanis Marilyn Monroe je ŝia fama naskiĝdatrevena serenado por John F. Kennedy en Madison Square Garden. Li krome laboris kiel pianistoj ĉe produktaĵoj kiel la televidspektaklo de Ed Sullivan, kie li akompanis stelulojn kiel Frank Sinatra.

En 1966 Jones estis la unua pianisto de la orkestro de Thad Jones/Mel Lewis, krome li estis membro de la Great Jazz Trio, al kiu dumpase de la tempo apartenis Ron Carter, Buster Williams kaj Eddie Gomez kiel basistoj kaj Tony Williams, Al Foster kaj Jimmy Cobb kiel frapinstrumentistoj.

Meze de la 1970-aj jaroj li denove fariĝis liberprofesia muzikisto kaj ludis en triopo kun Ron Carter kaj Tony Williams. En 1978 li ludis en la bando de la brodveja muzikal-spektaklo Ain't Misbehavin'; li estis pianisto kaj arta direktisto de la bando, kiu ses vesperojn semajne kaj merkrede kaj dimanĉe ankaŭ prezentis posttagmeze. Nur en la aĝo de sesdek jaroj komence de la 1980-aj jaroj li komencis karieron kiel solisto.

Dumpase de la jaroj li surdiskigis fakte por ĉiuj grandaj diskeldonejoj de Usono pli ol unu mil sonregistraĵojn kiel gastmuzikisto kaj bandestro. En 2009 la muzikisto ricevis Grammy-on por sia vivoverkaro.

Jones prezentis ĝis mallonge antaŭ sia morto en mortontejo de la Calvary Hospitalo regule kiel solisto kaj staris sur la programo de la novjorka ĵazklubejo Birdland por venonta semajno.

Valorigo[redakti | redakti fonton]

En sia nekrologo Andrian Kreye taksis la pianiston kiel „ideala akompananto. Per sia sentrompa sento por la streĉarkoj de soloisto li povis terkonekti ĵazbandojn de ĉiu grando per singardaj harmonioj aŭ eksciti per celkonsciaj akcentoj.“

La revuo "Der Spiegel" omaĝis Jones-on en sia rubriko "Register - gestorben" kaj skribis i.a.:

La ĵazmondeto perdis unu el siaj lastaj grandaj steluloj ... - Li estis dum jaroj unua elektito de Ella Fitzgerald kaj akompanis Marilyn Monroe dum ŝia fama naskiĝdat-serenado por la usona prezidanto John F. Kennedy ... Jones estis unu el la lasta ankoraŭ aktivaj artistoj de la ĵazbandega kaj svinga erao. Unu "el la tute grandaj muzikistoj en la historio de ĵazo", li estas laŭ sia longjara vojkunulo, saksofonisto Joe Lovano, kun kiu Jones plurfoje surdiskigis. Kun fakte ĉiu li sukcese muzikis, skribis la gazeto "Washington Post", kaj dume li ĉiam "daŭrigis plej altajn muzikajn normojn".

Jam dek-du-jara Jones, devenanta el familio de ĵazmuzikistoj, unuan fojon przentis kun bando. La trarompo venis, kiam li fine de la kvardekaj jaroj fariĝis pianisto de kantistino Ella Fitzgerald. Dumpase de sia preskaŭ ok jardekojn daŭra kariero li faris centojn da sonregistraĵoj kaj prezentis ku la plej konataj ĵazartistoj, inter ili John Coltrane, Charlie Parker kaj Coleman Hawkins. Nur pasintan jaron la muzikisto ricevis Grammy-on por sia vivoverkaro.

Ĝis la fino Jones prezentis sian miksaĵon inter svingo kaj bibopo, En 2009 .li vizitis plurajn ĵazfestivalojn en Eŭropo. Eĉ en la grandaĝo de 90 jaroj la nelacigebla daŭre sidis en sonregistrejo. La je tio ekestinta disko aperus jam ĉi tiun jaron."[1]

Sonregistraĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Urbanity, 1947
  • Bluebird, 1955 (Savoy Records)
  • Somethin’ Else, 1958
  • The Talented Touch, 1966
  • Hanky Panky, 1975
  • Arigato, 1976
  • Solo Piano, 1976
  • Bop Redŭ, 1977
  • Rockin’ in Rhythm, 1977
  • Just for Fun, 1977
  • Tiptoe Tapdance, 1977
  • Ain’t Misbehavin', 1978
  • In Japan, 1979
  • Incredible Hank Jones Meets Louis Bellson & Ira Sullivan, 1979
  • Hank Jones-Red Mitchell Duo, 1987
  • Lazy Afternoon, 1989
  • The Oracle, 1989
  • Hank Jones Trio with Mads Vinding and Al Foster, 1991
  • Live at Maybeck Recital Hall, Vol. 16, 1991
  • A Handful of Keys: The Music of Thomas "Fats" Waller, 1992
  • Upon Reflection: The Music Of Thad Jones kun Elvin Jones
  • Sarala, Gitanes 1995 (kun Cheick-Tidiane Seck kaj la Mandikas li ludas araban mandingo-muzikon)
  • Master Class, 1997
  • Favors, 1997
  • I Remember You, 2002
  • Bluesette, 1979/2002
  • The Trio, 1977/2003
  • For My Father, 2005
  • Hank and Frank, 2006
  • Hank and Frank II, 2009 (kun Frank Wess, Marion Cowings)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ian Carr, Digby Fairweather & Brian Priestley: Rough Guide Jazz, Stuttgart, Metzler 2004 (2. Auflage), ISBN 978-3-476-01892-2
  • Richard Cook & Brian Morton. The Penguin Guide to Jazz on CD (8. Aufl.), ISBN 0-14-051521-6
  • Leonard Feather und Ira Gitler, The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford/New York 1999, ISBN 978-0-19-532000-8
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Band 1. Rowohlt, Reinbek 2002 (2. Aufl.); ISBN 3-499-16512-0
  • Andrian Kreye: Der Begleiter. Nekrologo en Süddeutsche Zeitung de la 19-a de majo 2010

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Musiklegende Jazzpianist Hank Jones gestorben En: Der Spiegel. 21/2010, p. 138. (online)