We Insist! Freedom Now Suite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

We Insist! Freedom Now Suite estas politika konceptalbumo enhavanto komilaĵon de ĵazpecoj, kiujn verkis frapinstrumentisto Max Roach (muziko) kaj Oscar Brown Jr. (teksto) kaj surdiskigis per sia bando kaj per elstaraj gastmuzikistoj. La albumo „ekestis el politika sperto“[1] kaj klare esprimis sian opinion en la batalo de la nigruloj de usono kontraŭ rasdiskriminacio.

Instrumentistaro

Ekesto-historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la 1-an de februaro 1960 komencis sidostrikaj manifestacioj de nigrulaj studentoj en restoracio en Greensboro (Norda Karolino), kiu estis rezervita nure por blankuloj, kaj poste disvastiĝis en aliaj urboj de la usonaj sudaj ŝtatoj, eĉ antaŭe nepolitikemaj ĵazmuzikistoj kiel Duke Ellington, Count Basie kaj Art Blakey publike deklaris sian subtenon.

Jam antaŭe la Nacia Asocio por la Antaŭenigo de Koloruloj mendis en 1959 de frapinstrumentisto Max Roach kaj tekstverkisto Oscar Brown oratorion prezentotan okaze de la 100-a reveno de la dato, kiam validiĝis la proklamado de la forigo de la sklaveco en 1863. Roach kaj Brown malpaciĝis tamen dum la verkado. „Pro politikaj kialoj“, asertis Oscar Brown poste, ĉar li tiam trovis Martinon Luther King pli kredinda ol Melkomon X. Monaton antaŭ la sonregistradoj por „Freedom Now Suite“ krome Elijah Muhammad, tiama estro de la Nation of Islam, konsidere la sendependiĝantaj ŝtatoj en Afriko estis postulinta la fondadon de aparta nigrula ŝtato en Nord-Ameriko (ĝis nun postulo de la nigrula naciisma movado).[2]

Laŭ la memoro de Brown la du komence elplumigis longan verkon titole „The Beat“, kiu priskribu „la historion de la afrika tamburo de Afriko ĝis la nuna tempo“. Ili ne nur konceptis, sed ankaŭ verkis komune plurajn el tiuj ĉi partoj. Roach je tio antaŭludis al Brown la planitajn melodiojn sur blovklavaro, kiam la du ekverkis.[3] Konsidere la akriĝantajn politikajn okazaĵojn post la malpaciĝo estis neklare, ĉu la du iamajn kunlaborus.[4] Pro tio Roach decidiĝis, surdiskigi la suiton ŝanĝitforma per bandeto antaŭ la pretigo de la kompleta verko kaj publikigi ĝin. La ĵus naskiĝinta sendependa ĵaz-eldonejo Candid proponis tion al li; ĝia produktisto Nat Hentoff eĉ esperis, poste ankaŭ surmerkatigi la verkon laŭ la origine planita formo.[5]

Brown eksciis de la planita sonregistrado nur per poŝtkarto, per kiu Hentoff petis lin pri vivhistoriaj indikoj, kiujn li volis konsideri en sia akompanteksto.[6] Roach arigis por la registrado de la verko krom sia sesopo, al kiu apartenis ankaŭ lia posta edzino, pluajn muzikistojn – unuaflanke la svingosaksofoniston Coleman Hawkins, aliaflanke perkutinstrumentistojn el afrikaj kaj karibaj muzikkulturoj, antaŭ ĉiuj Olatunji devena el Niĝerio. La nomo de la du elstaregis sur la diskokovraĵo – same kiel tiu de Abbey Lincoln.

Du registro-kunsidoj okazis la 31-an de aŭgusto (kun Coleman Hawkins) kaj la 6-an de septembro 1960 (kun la perkutinstrumentistoj) en la loĝejo de Hentoff, kiun li alifunkciigis al studio. Soninĝeniero estis Bob d’Orleans. La publikaĵo estis la dua disko de la nova eldonejo (post disko de Otis Spann).

Vicigo de la titoloj[redakti | redakti fonton]

Max Roach (1979)
  1. „Driva Man“ (Brown/Roach) – 5:10
  2. „Freedom Day“ (Brown/Roach) – 6:02
  3. „Triptych: Prayer/Protest/Peace“ (Roach) – 7:58
  4. „All Africa“ (Brown/Roach) – 7:57
  5. „Tears for Johannesburg“ (Roach) – 9:36

Strukturo de la albumo[redakti | redakti fonton]

La albumo estas komprenebla kiel suito pro la tekstoj de Oscar Brown, kiuj ligas la suiterojn laŭ enhavo. La tekstoj transarkas la tempon de la sklaveco en Usono ĝis al la nuntempo. Roach submetis al siaj komponaĵoj plurritmajn tavoligojn, enigis parte malparajn 5/4-mezurojn, sed ankaŭ komplikajn afrikajn ritmajn ŝablonojn en siajn aranĝaĵojn.[7] En la unuaj tri pecoj Roach aldone referencas al muzikaj simboloj de nigrula identeco kiel bluso kaj gospelo. La 5/4-takton, kiun mallonge antaŭe en 1959 popularigis la ĵazfuroraĵo „Take Five“ kaj per kiu Roach jam antaŭe eksperimentis, li utiligas en pluraj pecoj (Driva Man, Tryptich – Peace kaj Tears for Johannesburg). Al la du lastaj pecoj la uzado de perkutensemblo, de ritmaj ostinatoj kaj de modala kadro donas klaran afrikan stampon.[8]

La malferma peco Driva Man muzike estas laborkanto baziĝanta sur bluso. Abbey Lincoln komencis nurvoĉe en c-minoro kaj sin akompanis per tamburino. Per sia interpretaĵo Abbey Lincoln plendegis seksatencon kaj seksspecan ekspluatadon de sklavinoj[9] (kiu per sia insista kantado trans eŭropa tonaleco „anticipas la liberĵazan kantadon de Patty WatersJeanne Lee“).[10] La interagado inter ŝiaj „kolerkrioj“ kaj la saksofonfrazoj de la vira kontraŭrolulo Coleman Hawkins (kiu ĉi tie faris sian ununuran registraĵon en la 5/4-takto interese prokrastita de la basisto) montras parte trans la tiama muzika lingvo de ĵazo kaj estas de emocia intensenco.

Freedom Day tamen estas pli kutima rapidega peco de moderna ĵazo. Ĝi finfine festas la liberigon de la sklaveco per melodie viglaj instrumentsolooj de Booker Little, Walter Benton, Julian Priester kaj Roach.

Tryptich origine estis konceptita kiel baleto-peco kaj staras en la centro de la suito: La triparta peco baziĝas sur la heredaĵo de gospelo. Ĝia unua parto, „Prayer“, estas nigrula preĝokanto senteksta, baziĝanta sur kvintona gamo en e-minoro. Roach agordis por tio la tamburojn tiel, ke ili bone konvenis al la sono de la voĉo de Lincoln.[11] Tryptich rezignas pri la sesopa instrumentistaro kaj estis surdiskigita kiel duopo por kanto kaj frapinstrumentaro: La esprimplena, engaĝiĝa kanto gamas plene de gajeco ĝis preskaŭa histerio. Tiel en dialogo kun la frapinstrumentaro de Roach povis ekestis animskua insisto. Je tio „estis preĝata (Prayer), kriata (Protest) kaj profunde traspiregata (Peace). La batojn de la sklavopelanto oni ne nur povis aŭdi, oni sentis ilin.“[12] Aparte en Protest Lincoln uzas novajn kaj nekutimajn voĉajn esprimeblecojn.[13]

All Africa priskribas la rekonsciiĝon pri la afrika heredaĵo – kaj en Afriko kaj ankaŭ en Nordameriko. Post aŭdigo de la poemo de Brown super tamburfrapoj okazas kanta interŝanĝo de Lincoln, kiu nomas la nomojn de popolgrupoj de Afriko, kun la niĝeria frapinstrumentisto Olatunji, kiu kantante je tio en la joruba komentas ties sinteno al la libereco (je kio la blovistoj ankaŭ partoprenas je la voko kaj respondo), kaj poste kun Roach kaj la pluaj perkutinstrumentistoj ludas longan komunan frapinstrumentan pasaĵon.

Tears for Johannesburg estas plendokanto, kiun Roach dediĉis al la viktimoj de la masakro je Sharpeville, je kiu la polico kunpafis paceman manifestacion kontraŭ la pasportleĝojn de la apartismo. La peco atakas la rasismon de la apartisma reĝimo kaj prezentas la aktualecon de perforta subpremado de la ne-blankuloj en Sudafriko. Komence Abbey Lincoln havas, akompanate nur de baso, perkutinstrumento kaj frapinstrumentaro „senvortan kantprezentadon, kiu sendube apartenas al la plej emociigaj politikaj komentoj de la epoko“ (jen verkisto kaj muzikisto Ben Sidran).[14] La postsekvaj solooj de Booker Little, Walter Benton, Julian Priester de la frapinstrumentisto devis klarigi, ke la liberecovolo ne estas subpremebla.[15] La esprimplena soloo de trumpetisto Booker Little estas laŭ „Jazz thing“supro de la albumo.[16]

La kovrofoto[redakti | redakti fonton]

La kovraĵo de la originala disko ĉe Candid aludas la sidostrikon en Greensboro. La grandformata foto montras tri usonajn nigrulojn en rapidmaĝejo, kiuj turnas sin al fotoaparato, dum kiam je la aliaflanko blankula kelnero purigas glasojn.[17]

Efiko[redakti | redakti fonton]

La konceptalbumo komence ne estis komerce sukcesa, kvankam ĝi finfine ja estis unu el la plej efikaj politikaj ĵazdiskoj.[18] Temis pri „unu el la unuaj ĵazdiskoj, kiuj tiel ofensive kiel radikale alprenis starpunktojn de black nationalism en la politika konfrontado kun la movado por civitanaj rajtoj.“[19] Don DeMichael, recenzisto de la usona Down Beat, ne hezitis en 1961, distingi la albumon per la plej alta taksado – kvin steloj, opiniis tamen: „Mi ne scias, ĉu tio ankoraŭ estas ĵazo. Tio tamen nur malmulte tuŝas la aferon. Ĉar mi scias, ke estas grandioza muziko, energia muziko, viveca muziko. Oscar Brown la pli maljuna kaj Max Roach kreis verkon (…), kiu en densigita formo prezentas historion de la fuĝo antaŭ subpremado en ĉi tiu lando. Ĉi tiu mesaĝo estas grava.“[7]

Ankaŭ la germana revuo Jazz Podium laŭde recenzis la diskon; ankaŭ tie superpezis en la recenzo la politikaj motivoj.[20] Joachim-Ernst Berendt opiniis la suiton „cefverko de Max“ kaj akcentis, ke ĝi „estas ekzempla ne nur laŭ sia mesaĝo, sed ĝuste ankaŭ kiel 'komponaĵo por etaj grupoj je granda formo'“.[21] Ĵus All Music Guide distingis la albumon per 5 steloj. Por la germana revuo Jazz thing la en 1998 reeldonita lumdisko estas ankoraŭ nun „eksplodema muzika atestaĵo“.[16] Kaj Penguin Guide to Jazz on CD kaj ankaŭ la germana Basis-Diskothek Jazz rigardas la albumon inda aparteni al la ĉefaj eroj de ĉia kolekto da ĵazalbumoj.

Abbey Lincoln (1992)

Por ĵazkritikisto Gudrun Endress la Freedom Now Suite estas animskua muzika „atestaĵo de la batalo por libereco de la nigruloj en Usono“, per kiu Roach volis agiti.[4] Ben Sidran aŭdas en la suito „ekkrion kontraŭ la rasismo kaj por la agnosko de la grandaj kontribuoj de la afrika kaj de la afrika-usona kulturo“.[14] Stanley Crouch glorkronas ĝin en 1996 kiel „himno de la nigrula movado“.[22] Laŭ Ekkehard Jost la suito estas „fundamentŝtono por ĵazo sinkomprenanta politika“.[23] Kontraŭe Werner Burkhardt kritikas, ke al la suito – kaj precipe al duopaĵo Tryptich mankas la „necesa distanco“, necesa por politikaj intervenoj; „se oni ĝuste rigardas la aferon, oni sentas sin traktita malhoneste, ĉar al oni pro la mondkoncepta engaĝiĝo de la artistoj la manoj estas ligitaj kaj oni ne povas voki, kion oni volus voki: »Pli da arto, malpli da enhavo!«“[24]

Kiam la albumo aperis, estis klare, ke temas pri muziko, „kiu afekcias la renojn, krioj, pro kiu oni koleris kontraŭ la interpretintoj“. Pro ĉi tiu sonregistraĵo la diskeldonejoj bojkotis Makson Roach dum la 1960-aj jaroj: Li havis kelkajn jarojn malpli da eblecoj por studiolaboro; ankaŭ Abbey Lincoln povis re-establiĝi en la tutmonda ĵaznegoco nur en la 1990-aj jaroj.[25] La peco Tears for Johannesburg ankaŭ rezultigis, ke la reĝimo en Sudafriko cenzuris la diskon kaj malpermesis ĝian vendadon.[26] Roach ofertis post tio al amikaj monakiraj organizaĵoj, prunti senpagan kopion de la disko.[27]

Publikaj prezentadoj[redakti | redakti fonton]

La 15-an de januaro 1961 la suito estis unuafoje prezentata kadre de benefickoncerto por la civitanrajta organizo CORE, kiu okazis en la novjorka ĵazklubejo Village Gate kaj kostis $2,50 da enirkotizo.[28] Dum ĉi tiu prezentado kunmuzikis parte aliaj muzikistoj ol je la surdiskigo: menciindas ĉefe Eric Dolphy, sed ankaŭ Marcus Belgrave kaj kiel basisto Larry Ridley[29]; entute kvar kongao-ludantoj partoprenis, ankaŭ rakontisto kaj pluraj dancistoj (inter ili Maya Angelou). „La interagado inter muziko kaj danco estis “, laŭ impreso de recenzisto Dan Morgenstern, „eble ne tiel organa, kiel ĝi estintus en Savoy Ballroom, sed sufiĉe forte, por klare surmontri la daŭrajn rilatojn inter la du ĝenroj.“[30] Almenaŭ unu kroma prezentado okazis aprilon de 1961 en la Jazz Gallery New York; partoj de la verko estis prezentataj en Filadelfio okaze de la 25-a ĉiujara renkontiĝo de National Association for the Advancement of Colored People (NAACP) trovante tie „entuziasman aŭskultantaron“. Koncertvojaĝo tra la sudaj ŝtatoj de usono planita de NAACP ne estis realigebla.[31]

Abbey Lincoln memoras, ke la duopaĵo Tryptich dumtempe estis prezentata ankaŭ sen la tuta suito, ekzemple iun nokton en Birdland – trans ties regula programo: „Erroll Garner sidis en la publiko. Oni poste rakontis, ke li ne aŭskultis, kaj kiam mi komencis krii, li dirus al iu alia: ‚Kio okazas al ŝi?‘“[22]

Komence de 1964 Roach kaj Lincoln vojaĝis kun la suito tra Eŭropo, kie radiostacioj kaj la televidstacio en Baden-Baden sonregistris ĝin; kunmuzikis nun Clifford Jordan (ts), Coleridge-Taylor Perkinson (p) kaj Eddie Khan (b).[32]En Danujo (aŭ alia lando) la publiko laŭ memoroj de Abbey Lincoln treege malakceptis la pecon. Tie post la prezentado bildo de Roach aperis „sur la titolpaĝo de unu el ĉi tiuj grandaj revuoj kun du vipoj enmane anstataŭ du tamburbastonoj aŭ broso“.[22] La suito krome estis prezentata en 1965 je benefickoncerto por la studenta civitanrajta organizo Student Nonviolent Coordinating Committee. We Insist! Freedom Now Suite dum la sekvaj jaroj ankaŭ fariĝis temo de koreografoj, filmfaristoj kaj ekster-brodvejaj teatraĵoj.[33]

Signifo por Max Roach[redakti | redakti fonton]

Por Roach mem la albumo estis grava mejloŝtono en lia evoluo kiel komponisto. Ein intervjuo kun „Down Beat“ en 1961 post publikigo de la albumo li diris: „Neniam plu mi ludos ion, kio ne havas socian gravecon. Ni usonaj ĵazmuzikistoj afrikdevenaj sendube pruvis, ke ni kiel muzikistoj pri niaj instrumentoj estas majstroj. Nun ni devas investi niajn kapablojn por tio, rakonti la dramecan historion de nia popolo, kaj kion ni spertis.“[34] Tiun eldiron li ankaŭ poste konfirme ripetis.[35]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Max Roach 1996 je intervjuo kun Peter Rüedi kaj Franz Biffiger. M. Roach Just Play These Goddamn Drums. du. Die Zeitschrift der Kultur 12/1996, p. 32–48, jen p. 42
  2. Komp. Christian Broecking Respekt. Verbrecher: Berlino 2004. Eltiraĵo ankaŭ en Akompanteksto al la samtempe aperanta lumdisko
  3. Ingrid Monson Freedom Sounds: Civil Rights Call Out to Jazz and Africa. Oxford University Press: Oxford, New York 2007, p. 173s.
  4. 4,0 4,1 Max Roach. In: Gudrun Endress Jazz Podium. Musiker über sich selbst. DVA: Stutgarto 1980, p. 106–113
  5. Hentoff, Akompanteksto all We Insist! Freedom Now Suite
  6. Monson Freedom Sounds, p. 174
  7. 7,0 7,1 Ralf Dombrowski Basis-Diskothek Jazz. Reclam: Stutgarto 2005, p. 180s.
  8. Jen muziksciencistino Ingrid Monson laŭ sia analizo, komp. Monson Freedom Sounds, p. 178s.
  9. laŭ Monson Freedom Sounds, p. 176
  10. Philippe Carles/Jean-Louis Comolli Free Jazz – Black Power. S. Fischer: Frankfurto ĉe Majno 1974, p. 206
  11. laŭ Monson Freedom Sounds, p. 177s.
  12. Marcus Wölfle Jazzfrauen. en: Jazzzeitung 11/2005, S.3
  13. Retrorigarde Lincoln diris interparolo kun Gudrun Endres: „Havas multegan sencon, krii, voki, imiti bruojn, tion mi unuafoje en la muziko dum la tempo de la »Freedom Now Suite«.“ Ankaŭ pli malfrue „mi enigis ĉi tiujn eblecojn, kiujn mi aplikis en ›Triptych - Prayer, protest, peace‹ de la »Freedom Now Suite«, en mian kantadon.“ G. Endress Soziales Anliegen in der Musik: Abbey Lincoln Jazz Podium 12/1982, S. 4–7, jen p. 5
  14. 14,0 14,1 Ben Sidran Freedom Now. Alternative Take. Du. Zeitschrift der Kultur 12/1996, p. 71–73
  15. laŭ Monson Freedom Songs, p. 179s. Kaj la akompanteksto
  16. 16,0 16,1 G. Filtgen, Jazz thing 9/98
  17. Coverabbildung; Interpretation durch N. Reynolds, BBC
  18. Vgl. S. Yanow Jazz on Record. Backbeat Books: San Francisco 2003, ISBN 0-87930-755-2, S. 444f.
  19. Tobias Rapp Max Roach ist tot. Der Befreier des Schlagzeugs. En: taz de 17-an de aŭgusto 2007
  20. Rainer Blome: Max Roach – „Freedom Now Suite“ (Candid / Philips Twen), en: Jazz Podium, 11(2) (1962), p. 54
  21. J. E. Berendt Das Jazzbuch Frankfurto ĉe Majno 1983, p. 423
  22. 22,0 22,1 22,2 Die bittersüssen Jahre. Die Sängerin Abbey Lincoln im Gespräch mit Stanley Croach Du. Die Zeitschrift der Kultur 12/1996, p. 57–60
  23. Ekkehard Jost Sozialgeschichte des Jazz in den USA Zweitausendeins: Frankfurto ĉe Mjano, p. 279
  24. Werner Burkhardt Jazz an der Schwelle zur Ideologie. Die Welt 14-an de januaro 1964, represita en W. Burkhardt Klänge, Zeiten, Musikanten. Ein halbes Jahrhundert Jazz, Blues und Rock, Waakirchen, Oreos Verlag, 2002, p. 146–149; ISBN 3-923657-70-6
  25. Nekrologo pri Roach en Jazzzeitung 1/2008 kaj Biografio pri Max Roach de allaboutjazz.com
  26. Vgl. No „Freedom Now“ in South Africa. Down Beat 21-an de junio 1962, p. 11
  27. n. Monson Freedom Sounds, p. 175. Ĉi tiuj organizaĵoj aranĝis benefickoncertojn.
  28. Informaĵoj el la varbafiŝo de la aranĝo, presita en Freedom Sounds, p. 153
  29. Coleman Hawkins same kiel Schenck ne partoprenis ĉi tiun prezentadon. Komp. Monson Freedom Sounds, p. 172
  30. D. Morgenstern, Freedom Now. Metronome 78 (marton de 1961), citita laŭ Monson Freedom Songs, p. 172
  31. Monson Freedom Sounds, p. 173
  32. Roach diris okaze de prezentado en Bremeno:„Neniam ni ludis la verkon en Usono dum vojaĝo.“ cit. l. W. Burkhardt, Jazz an der Schwelle zur Ideologie, p. 149
  33. laŭ Monson Freedom Sounds, p. 363
  34. „I will never again play anything that does not have social significance. We American jazz musicians of African descent have proved beyond all doubt that we’re master musicians of our instruments. Now what we have to do is employ our skill to tell the dramatic story of our people and what we’ve been through.“ – laŭ New York Times de 16-a de aŭgusto 2007
  35. Intervjuo kun Max Roach el 1979

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ingrid Monson: Freedom Sounds. Civil Rights Call Out to Jazz and Africa. Oxford University Press, Oksfordo/Novjorko 2007, ISBN 978-0-19-512825-3.
  • Ralf Dombrowski: Basis-Diskothek Jazz. Philip Reclam jun., Stutgarto 2005, ISBN 978-3-15-018372-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]