Gato Barbieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gato Barbieri
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1932 (1932-11-28)
en Rosario
Morto 2-an de aprilo 2016 (2016-04-02) (83-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo jazz saxophonist • komponisto • filmkomponisto
TTT
Retejo http://www.gatobarbierimusic.com/
vdr

Leandro J. „Gato“ Barbieri (* 28-an de novembro 1934 en Rosario, Argentino) estas ĵazmuzikisto (tenorsaksofono) kaj filmmuzika komponisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Post Muzikstudo en Bonaero li muzikis ekde 1953 en la orkestro de Lalo Schifrin. En 1962 li transloĝiĝis al Eŭropo (komence al Romo), kie li laboris kun Ted Curson, Jim Hall kaj ekde 1965 kun Don Cherry. Pro la interesa laboro en la kvinopo de Don Cherry Barbieri iris kun ĉi tiu en 1967 al Novjorko. Tie li establiĝis en la liberĵaza avangardo per kunlaboro kun ensembloj kiel Jazz Composer’s OrchestraLiberation Music Orchestra de Charlie Haden. Je la transiro al la 1970-aj jaroj li memoriĝis pri siaj radikoj, ŝanĝis sian stilon kaj pli intense enigis latinamerikan muzikon (i.a. afrikbrazilan muzikon) kun iliaj variaj ritmoj en liberan ĵazkuntekston. Por tio li intense laboris kun perkutinstrumentistoj kiel Naná Vasconcelos, Airto Moreira aŭ James Mtume same kiel ankaŭ kun bandonio-muzikisto Dino Saluzzi. Ekde fine de la 1970-aj jaroj li muzikis miksaĵon orientitan je la gusto de larĝa publiko el moderna ĵazo kaj populara muziko, ekz. kun Carlos Santana (Europa), sen ke tamen esence ŝanĝiĝus la intenseco de lia melodia saksofonludo. Li estas grandioza, fortoplena lirikisto – same kiel lia ŝerĉnomo Gato supozigas.

Kulmino de ĉi tiu kreofazo estis liaj surdiskigoj komence de la 1970-aj jaroj por la diskeldonejoj Flying Dutchman kaj Impulse: The Third World (1970), Fenix (1971), El Pampero (1972) kaj Bolivia (1973) estis tiutempe unikaj pro la miksaĵo el ĵaza, latinida kaj populara muzikoj. La furiozaj saksofonsolooj pri latinamerikaj klasikaĵoj kiel "El día que me quieras" neniam plu estis atingataj – nek de Gato nek de aliaj.

Gato Barbieri kunlaboris ankaŭ en la oratorio Escalator over the Hill de Carla Bley, samkiel je la sonregistradoj de ŝia suito A Genuine Tong Funeral kun la kvaropo de Gary Burton kaj Jazz Composers' Orchestra. En 1972 Barbieri verkis la filmmuzikon por la filmo Ultimo tango a Parigi de Bernardo Bertolucci kaj gajnis per tiu Gremion. Ekde la morto de sia edzino Michelle kaj post korinfarkto li nur dise koncertvojaĝas aŭ eniras sonregistrejon.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Gato Barbieri, 1999
  • In Search Of The Mystery (ESP-Disk, 1967) kun Sirone
  • Hamba Khale (Fuel, 1968) kun Dollar Brand
  • Under Fire (RCA Victor, 1969) kun John Abercrombie, Stanley Clarke, Roy Haynes, Airto Moreira
  • The Third World (1969)
  • El Pampero (Impulse, 1971)
  • Fenix (RCA/Flying Dutchman, 1971) kun Lonnie Liston Smith, Lenny White, Ron Carter, Naná Vasconcelos
  • Last Tango in Paris (Rykodisc, 1972) kun Oliver Nelson
  • Bolivia (RCA, 1973) kun Jean-Francois Jenny-Clark
  • Chapter One: Latin America (Impulse!, 1973) kun Lee Ritenour
  • Chapter Two: Hasta siempre (1973)
  • Chapter Three: Viva Emiliano Zapata (1974)
  • Chapter Four: Alive in New York (1975)
  • The Shadow of the Cat (Peak, 2002)

Filmmuziko[redakti | redakti fonton]

  • 1969: Appunti per un'orestiade africana (Notoj por afrika orestaĵo)
  • 1970: Na boca da noite (En la faŭko de la nokto)
  • 1972: Ultimo tango a Parigi
  • 1975: La guerra del cerdo
  • 1979: Firepower
  • 1982: Stranger’s Kiss (Kiso de fremdulo)
  • 1996: Seven Servants

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

  • Ian Carr u.a. Jazz Rough Guide Metzler, Stutgarto 1999; ISBN 3-476-01584-X
  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oksfordo ktp. 1999; ISBN 978-0-19-532000-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]