Naná Vasconcelos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Naná Vasconcelos (2003)

Juvenal de Hollanda „Naná“ Vasconcelos (* 2-an de aŭgusto 1944 en Recife) estas brazila ĵaza perkutinstrumentisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Vasconcelos muzikis jam en la aĝo de dek du jaroj en la bando de sia gitarista patro per bongoj kaj marakoj. La sekvajn jarojn li familiariĝis kun la multspecaj ritmoj de la nordbrazila muziko, ellernis la ludon de ĉiuj gravaj brazilaj pertkutinstrumentoj kaj fakuliĝis ekde la 1960-aj jaroj pri berimbao, kiun li regas virtuoze kaj „kies ludoteknikon li evoluigis vaste trans la tradician linion“ (Martin Kunzler). Pli malfrue li transiris al frapinstrumentaro ka transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro. Tie li ekde 1967 muzikis komence bosanovon kun kantisto Agostinho dos Santos kaj ekde 1969 kun Milton Nascimento, sed ankaŭ kun Luiz Bonfá kaj Gal Costa. En Rio lin malkovris Gato Barbieri, kiu enprenis lin en sian bandon kiel perkutinstrumentiston. Vasconcelos koncertis kun li en 1971 je Novjorko, kie li ankaŭ surdiskigis kun Oliver Nelson kaj Leon Thomas. En 1972 li prezentis kun Barbieri je la Ĵaz-Festivalo de Montreux kaj dum postsekva koncertvojaĝo en Eŭropo. Sekve de ĉi tiu Vasconcelos restis en Parizo, kie li muzikis kun Jean-Luc Ponty, laboris kiel muzikterapiisto kaj kie ekestis lia unua albumo Africa Deus. Ankaŭ li kunverkis sonregistraĵojn de Rolf Kühn kaj laboris en Svedujo kun Don Cherry.

Naná Vasconcelos (2005)

Post sia reveno al Brazilo li faris la muzikalbumon Amazonas kaj komencis kunlabori kun Egberto Gismonti, kun kiu li faris tri duopo-albumojn kaj kiu tamen ankaŭ dungis lin por sia ensemblo. En 1978 li fondis kun Don Cherry kaj Collin Walcott la muziktriopon Codona, kun kiu li koncertvojaĝis ĝis 1982 trifoje surdiskigis. Krom tio li ankaŭ koncertis en 1980 kaj 1983 kun la bando de Pat Metheny; krome li estis aŭdebla kun la rokĵazo-ensemblo Yellowjackets, kun la bando Talking Heads kaj kun U2.

En 1983 li koncertvojaĝis tra Eŭropo kun rompdanca ensemblo el Bronkso kaj publikigis la albumon Zumbi, kiu metis en la malfonon la ritman uzadon de lia voĉo kaj lian korpoperkutadon. Samjare li tamen ankaŭ komencis okupiĝi pli intense pri maŝinaj frapinstrumentaj sonoj (ekz. aŭdeble sur sia albumo Bush Dance). En 1986 li vojaĝis solokoncerte tra sia hejmlando Brazilo. Krom tio li laboris kun granda varieco da brazilaj muzikistoj ekde Sérgio Mendes trans la kantistinoj Joyce kaj Mônica Salmaso ĝis Itamar Assumpção.

Vasconcelos ankaŭ akompanis la muzikistojn Harry Belafonte, B. B. King, Carly Simon kaj Paul Simon kaj verkis en 1984 ankaŭ kun la frapinstrumentista ensemblo „Singing Drums“ ĉirkaŭ Pierre Favre. Sur la kampo de ĵazo lin enigis sian brazilperkutadon en multajn projektojn de muzikistoj kiel Joachim Kühn, Perry Robinson, Jim Pepper, Trilok Gurtu, L. Shankar, Arild Andersen, Andy Sheppard, Jean-Marie Machado kaj Céline Rudolph. Plurfoje li koncertvojaĝis kun Jan Garbarek kaj ĉiam denove kun la ensemblo de Don Cherry tra Eŭropo. En 1995 li muzikis per duopo kun perkutinstrumentistino Evelyn Glennie.

Vasconcelos venkis en la 1980-aj jaroj je la enketoj pri la plej bona perkutinstrumentisto. En 1995 li estis arta direktisto de la des Internacia Festivalo de Perkutinstrumentistoj en Salvador de Bahio. Krome li surdiskigis en la 1990-aj jaroj filmmuzikojn i. a. por filmoj de Mika Kaurismäki kaj José Araújo, post kiam li jam en la antaŭa jardeko respondecis la muzikon por filmoj de Susan Seidelman kaj Jim Jarmusch. En 2005 li prezentis en la dokumentfilmo Vasconcelos, Salis, Consolmagno kun Antonello Salis kaj Peppe Consolmagno. Baletmuzikojn li verkis i.a. por Pina Bausch, Jonathan Lunn kaj John Neumeier.

Diskolisto[redakti | redakti fonton]

  • Africa Deus, 1970
  • Amazonas, 1973
  • Saudades, 1979
  • Perry Robinson: Kundalini, 1978, ankaŭ kun Badal Roy
  • Codona 1, 1978 mit Collin Walcott, Don Cherry
  • Codona 2, 1980
  • Codona 3, 1982
  • Jan Garbarek: Eventyr, 1981, kun John Abercrombie
  • Pat Metheny: Offramp, 1982, kun Lyle Mays kaj Steve Rodby
  • Zumbi, 1983
  • Duas Vozes - Egberto Gismonti kaj Naná Vasconcelos, 1984
  • Nanatronics, 1985
  • Bush Dance, 1986, kun Erasto Vasconcelos, Clive Stevens, Peter Scherer, Arto Lindsay kaj Mário Toledo
  • Asian Journal, 1988, kun Steve Gorn, Mike Richmond kaj Badal Roy
  • Rain Dance - Naná Vasconcelos & The Bushdancers, 1989, kun Don Cherry, Cyro Baptista, Peter Scherer kaj Matthias Gohl
  • Lester - Naná Vasconcelos & Antonello Salis, 1990
  • If You Look Far Enough, 1993, kun Arild Andersen kaj Ralph Towner
  • Contando Estórias, 1994
  • Storytelling, 1995
  • Contando Estorias, 1995
  • Inclassificable, 1995, kun Andy Sheppard kaj Steve Lodder
  • Fragments: Modern Tradition, 1997
  • Contaminação, 1999
  • Saravah compilation, 1999
  • Fragmentos, 2001, kun Domínio Público
  • Minha Lôa, 2002, kun João de Souza Leão, Pedro Amorim, Don Cherry, Kiko Klaus, Erasto Vasconcelos kaj Guga e Murilo
  • Vasconcelos e Assumpção - isso vai dar repercussão, 2004, kun Itamar Assumpção
  • Vasconcelos, Salis, Consolmagno - Vasconcelos, Salis, Consolmagno, 2005

Filmmuzikoj[redakti | redakti fonton]

  • Amazon de Mika Kaurismäki, 1991
  • Because Why de Arto Paragamian, 1993
  • Tigrero de Mika Kaurismäki, 1994
  • O Sertao das Memorias de José Araújo, 1996
  • Quase Dois Imaos/ Almost Brothers de Lucia Murat, 2004

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]