Luiz Bonfá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Luiz Floriano Bonfá (* 17-an de oktobro 1922 en Rio-de-Ĵanejro; † 12-an de januaro 2001 samloke) estis brazila komponisto, kantisto kaj gitaristo kaj grava reprezentanto de bosanovo, populara brazila muziĝenro. Pro preseraro en Real Book, tre disvastiĝinta kolekto de ĵazaj normkantoj, la nomo ofte aperas laŭ la skribmaniero Luis Bonfi.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Luiz Bonfá alkreskis en Rio-de-Ĵanejro kaj lernis komence meminstrue ludi gitaron. En la aĝo de dek du jaroj li ricevis de Isaías Sávio lecionojn pri klasika gitarludo. Ĉi tiuj ĉiusemajnaj lecionoj estis ligitaj kun longa kaj temporaba vojo tien kaj reen, ĉar la gepatra domo de Bonfá troviĝis ĉe la okcidenta urborando de Rio-de-Ĵanejro kaj Sávio loĝis en la montetoj de la urboparto Santa Teresa. Pro la grandaj penoj kaj la eksterordinara talento de sia lernanto Sávio ofte rezignis salajradon de siaj servoj.

Bonfá unuafoje famiĝis en Brazilo al vasta publigko, kiam oni prezentis lin en 1947 je Nacia Radio en elsendaĵo pri junaj talentuloj. En la malfruaj 1940-aj jaroj li ankaŭ estis membro de la kantensemblo Quitandinha Serenaders. Dum la 1950-aj jaroj la brazila kantisto Dick Farney interpretis kaj surdiskigis kelkajn el liaj komponaĵoj. Farney konatigis Bonfá-on ankaŭ kun Antônio Carlos Jobim kaj Vinícius de Moraes, la ĉefa kantverkisto-paro malantaŭ la tutmonda sukceso de brazila bosanovo en la malfruaj 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Bonfá verkis en 1956 kun ĉi tiuj kaj kun aliaj elstaraj brazilaj muzikistoj kaj artistoj pri la produktaĵo Orfeu da Conceição de Vinícius de Moraes, kiu kelkajn jarojn poste servis al Marcel Camus kiel bazo de sia mita filmo Orfeu Negro (Black Orpheus). Por la filmo aperinta en 1959 Bonfá kaj Jobim liveris la muzikon. La en ĝi ententata Manhã de Carnaval, kiun Bonfá estis komponinta, evoluis al ĵaza normkanto. Plua fama peco el la filmmuziko estas Samba de Orfeu.

En la 1960-aj jaroj bosanovo famiĝis ankaŭ tutmonde. Al tio kontribuis ĉefe la bosanovo-festivalo de 1962 en la koncertejo Carnegie Hall je Novjorko, al kiu Bonfá estis invitita kune kun aro da pluaj brazilaj muzikistoj, inter ili João Gilberto, Oscar Castro-Neves kaj Sergio Mendes. Bonfá faris en 1963 kun Stan Getz la muzikalbumon Jazz Samba Encore, kiu apartenas al la kulminoj de bosanovo. Meze de la 1960-aj jaroj Bonfá forlasis same kiel multaj aliaj muzikistoj Brazilon kaj iris en Usonon, ĉar la milita puĉo de 1964 estis plene renversita la politikan-socian etoson en Brazilo.

Bonfá restis en Usono ĝisis 1975 kaj kunlaboris kun usonaj muzikistoj kiel Paul Winter, Quincy Jones, George Benson, Steve Lawrence kaj Frank Sinatra. Por Elvis Presley li komponis la pecon Almost In Love. Li ankaŭ faris multajn soloalbumojn, inter ili la fama The Brazilian Scene el 1966. Bonfá restis ligita al Usono ankaŭ post lia reveno al Brazilo, eniris tamen dum siaj lastaj jardekoj iomete en forgeson. Lia lasta albumo Almost in Love el 1996 estis kunlaboraĵo kun la brazila kantistino Ithamara Koorax. Bonfá mortis en 2001 je la aĝo de 78 jaroj pro prostata kancero.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Soloalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1955: Luiz Bonfá
  • 1957: Alta Versatilidade
  • 1957: Violão Boêmio
  • 1958: Ritmos Continentais
  • 1958: Meu Querido Violão
  • 1959: Amor! The Fabulous Guitar Of Luiz Bonfá
  • 1959: O Violão De Luiz Bonfá
  • 1962: O Violão E O Samba
  • 1962: Brazil's King of the Bossa Nova and Guitar
  • 1963: Plays And Sings Bossa Nova
  • 1963: Recado Novo De Luiz Bonfá
  • 1963: Violão Boêmio Vol.2
  • 1966: The Brazilian Scene
  • 1967: Luiz Bonfá
  • 1967: Luiz Bonfá Plays Great Songs
  • 1968: Black Orpheus Impressions
  • 1968: Bonfá
  • 1970: The New Face Of Luiz Bonfá
  • 1971: Sanctuary
  • 1972: Introspection
  • 1973: Jacarandá
  • 1974: Manhattan Strut
  • 1991: The Bonfá Magic
  • 1996: Sambolero
  • 2005: Solo In Rio 1959

Kunlaboraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1956: De Cigarro Em Cigarro kun Jorge Henrique
  • 1956: Noite E Dia kun Eduardo Lincoln
  • 1956: Orfeu Da Conceição kun Antônio Carlos Jobim, Vinícius de Moraes kaj Roberto Paiva
  • 1958: Bonfafa kun Fafá Lemos
  • 1960: O Voz E O Violão kun Norma Suely
  • 1962: Bossa Nova at Carnegie Hall kun Oscar Castro-Neves kaj Agostinho Do Santos
  • 1963: Luiz Bonfá And Caterina Valente kun Caterina Valente
  • 1963: Jazz Samba Encore kun Stan Getz
  • 1964: Rio kun Paul Winter
  • 1965: Braziliana kun Maria Toledo
  • 1967: Maria Toledo Sings The Best Of Luiz Bonfá kun Maria Toledo
  • 1967: Steve & Edie, Bonfá & Brazil kun Steve Lawrence kaj Eydie Gorme
  • 1978: Bonfá Burrows Brazil kun Don Burrows
  • 1989: Nonstop To Brazil kun Gene Bertoncini
  • 1996: Almost In Love kun Ithamara Koorax

Filmmuzikoj[redakti | redakti fonton]

  • 1959: Orfeu Negro (Black Orpheus) kun Antônio Carlos Jobim
  • 1965: The Gentle Rain kun Eumir Deodato

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]