Altkultura muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Altkultura muziko estas dislimiga termino de muzikaj stiloj de la eŭropaj altkulturo, kiu diference de aliaj muzikformoj kun difinitaj funkcioj – ekzemple programmuzikodancmuziko – estas rigardataj kiel aŭtonoma arto.[1] Pro la pluevoluo de la termino arto ĝi dislimiĝas disde la muziko de la popol- kaj subkulturoj. Male al termino serioza muziko foje uzata preskaŭ samsence, kiu unuarange dislimiĝas disde distra muziko, la akcento do lokas sur la arte kultura pretendo de verko.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Ĝis proksimume la 19-a jarcento altkultura muziko estas klare skizebla kiel la muziko de la supra socia klaso, kiu antaŭrange aŭskultas ĝin. En la 20-a jarcento la dislimigo fariĝis pli malfacila pro kreska plurismiĝo de la socio. La klare fermaj sociaj rondoj iam apogantaj la koncepton de altkultura muziko neniiĝis, dum kiam la malfermiĝanta kultura oferto ebligis al pli larĝaj sociaj tavoloj la aliron al ĉiuj flankoj de la muzika entrepreno. Dum kiam la evoluo de la muzikkulturo aperis relative egalkvalita, plej malfrue en la epoko de la postmodernismo la artkompreno komencis fariĝi pli malfacile kaptebla, kio malfaciligis klaran separadon laŭ muziko apartena al altkultura muziko kaj tiu sen tia arta pretendo.

Distingiloj[redakti | redakti fonton]

La artokultura valoro de komponaĵo post la fino de la seria muziko objektive estas malfacile mezurebla. Grava distingilo por altkultura muziko estas nomata foje la preciza notacio, ĉar ĉi tiu estas rigardata kiel kondiĉo por pli profunda spirita trapenetro. Tio tamen ekskluzivas aron da verkoj, kiuj utiligas hazardismon kaj improvizadon, sed tamen ĝenerale apartenas al altkultura muziko (komparu ekzemple la verkon de John Cage 4'33"). La aparteneco de tiaj verkoj al altkultura muziko estas argumentata per tio, ke la esenco de la verko baziĝas sur filozofia-muzika ideo, kiu ankaŭ havas altan gradon da spirita trapenetro. Pli kaj pli ne plu eblas „montri sur materialaj ecoj, kiuj difinas klare difineblan muzikan sferon. Sammaniere do, kiel la konceptarto starigas la demandon ›Kio estas arto?‹, la Nova Muziko elvokas la demandon › Kio estas muziko?‹.“[1]

Ankaŭ klasifikado de aliaj nuntempaj muzikĝenroj estas necerta. Libera ĵazo ekzemple plaĉas, kiel ankaŭ okazas je muziko ĝenerale nomata altkultura, certagrade eminentulan publikon kaj kun la Nova muziko preskaŭ komplete atribuata al altkultura muziko ĝi foje havas pli komunan ol kun origina ĵazo. Ankaŭ modern-kreema ĵazo kaj nova improvizadmuziko pretendas estis alte arta.

Problemigo[redakti | redakti fonton]

La uzado de la termino „altkultura muziko“ enhavas la danĝeron, subkomprenigi ĝeneralan artan kaj kulturan malplivalorecon de muzikoj ne apartenaj al la altkulturo (ekzemple popularmuziko, rokmuziko, popolmuzikoĵazo), kaj estas pro tio same kiel la termino de serioza muziko pridisputata. Estas malfacile argumenti, kial kreitaĵoj tiuĝenraj ne povu surmontri altan gradon de spirita trapenetriĝo (ĉu sur muzika aŭ koncepta nivelo).

Krome ankaŭ klasikismaj muzikistoj kiel MozartHaydn jam verkis funkciomuzikon. Ankaŭ pli malfrue komponistoj kiel Johannes Brahms (Hungaraj dancoj) aŭ Franz Liszt (Hungaraj rapsodioj) skribis verkojn, kiuj celis sukcesi je pli granda publiko. Pro tio strikta divido inter distra kaj altkultura muzikoj preskaŭ ne eblas.

Ĉar la nuna imago de altkultura muziko estas treege stampita de muziko el eŭropaj landoj, precipe ankaŭ de la difino de komponado fare deTheodor W. Adorno kiel „laboro kun spiritkapabla materialo“, ankaŭ ekstereŭropaj muzikkulturoj, kiuj povas fundamente malsami de la eŭropa, ofte simple estas kategoriata sub la arnomo mondmuziko kiel popularmuziko kaj la ekzisto de tiea muzika altkulturo pretervidata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Emil Bernhardt: Was heißt „Kunstmusik“? In: KunstMUSIK. Schriften zur Musik als Kunst. 10, 2008, ISSN 1612-6173, p. 4–8.