Mondmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mondmuziko estas termino ekestinta en la 1980-aj jaroj. Origine devenanta sur la festivalo WOMAD, kiun iniciatis Peter Gabriel, kaj sur la diskeldonejo Real World, la termino unue nomis la krucigon de eŭropa kaj nordamerikaj popularmuzikoj kun tradiciaj muzikformoj el la aliaj mondregionoj[1]. Per kreska popularigo de la ĝenro tamen ofte ankaŭ memstaraj tradiciaj muzikĝenroj estis kaptataj per ĉi tiu termino, kiu per tio ankaŭ validas kiel sinonimo por „tradicia ekstereŭropa muziko“. Dum la pasintaj jaroj la nocio pli kaj pli estis kritikata, ĉar ĝi kulturas tre eŭropcentrisman rigardon sur la muzikon[2].

Ĉi-sekva artikolo komprenas la terminon kiel aparta stilo laŭ la senco de limtranspaŝoj kaj sintezoj el eŭropusona popularmuziko kaj tradiciaj muzikformoj el la resto de la mondo.

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

La enigo de ekstereŭropaj elementoj en la popularan muzikon laŭis la tradicion de moderna klasika muziko fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentojn, kiu jams okupiĝis pri orienteŭropa popolmuziko, sed ankaŭ pri azia muziko, ekzemple pri la gamelanorkestroj.

Muzikistoj en Usono plej malfrue ekde la 1950-aj jaroj enprenis sudamerikajn, ĉefe brazilajn elementojn en la popularan muzikon.

1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1960-aj jaroj ĵazmuzikistoj, antaŭ ĉiuj John Coltrane, plilarĝigis siajn muzikajn lingvojn en direkton aparte de barataj kaj afrikaj sonoj, melodioj kaj ritmoj. En Germanujo dum la 1980-aj jaroj precipe muzikĵurnalisto Joachim Ernst Berendt, kiu propagandis mondmuzikon ekzemple per la unua praktika projekto kun germanaj ĵazmuzikistoj. La vojaĝo la kvinopo de Albert Mangelsdorff okazis jam en 1964; ĝin ankaŭ prezentis Behrendt en la televido. Ekde la 1960-aj jaroj do ĵazo parte jam enprenis kaj priverkis elementojn de tradiciaj plejparte muzikoj ekster Nordameriko aŭ Eŭropo.

Ankaŭ rokmuzikaj bandoj kiel The Beatles kaj The Rolling Stones komencis dum la dua duono de la 1960-aj jaroj eksperimenti per barataj kaj arabaj sonoj. La barata sitaroludanto Ravi Shankar tiutempe estis tre populara en Eŭropo kaj norda Ameriko. Jam en la fruaj 1960-aj jaroj en Usono estis evoluinta „ekzotĵazo“, kiu kunigis ĵazon kaj popularmuzikon kun latinamerikaj, afrikaj kaj havajaj elementoj. Tamen ĝi ne atribuis grandan signifon al aŭtenteco.

Ekzemploj por uzado de mondmuziko en eŭropa Nova Muziko estas la elektronika komponaĵo Telemusik de Karlheinz Stockhausen kaj la peco Exotica por ekstereŭropaj muzikinstrumentoj de Mauricio Kagel.

Ankaŭ pli kaj pli muzikistoj enmigris kiel politikaj rifuĝintoj serĉe al laboro en nordajn landojn. Pro la pliiĝa intereso pri ne-eŭropa muziko ankaŭ ili ekhavis influon. Treege forta estis dum la movado por civitanaj rajtoj en Usono la intereso pri afrika muziko. Ĉi-kadre inter aliaj la sudafrikanoj Miriam Makeba kaj pli malfrue Hugh Masekela fariĝis steluloj en regantaj ŝtatoj en la nordo.

Afrikaj sonoj ankaŭ influis la ekevoluantan diskomuzikon.

1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1976 Patrick Moraz publikigis la konceptalbumon The Story of I, kiu parte ekestis en Sudameriko, parte en Svisujo (inter alie kun basisto Jeff Berlin). Ĝi kombinis brazilajn ritmojn kun popularmuziko, progresiva roko, novklasikismo stampita de romantismo, muzikalaj elementoj kaj ĵazo. Pro ĉi tiu stila larĝeco oni ofte nomas ĝin la unua albumo de la mondmuziko.

1980-aj kaj 1990-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj mondmuziko travivis treegan altiĝon. Dum ĉi tiuj du jardekoj ekestis diversaj mondmuzikaj festivaloj kaj mondmuzikaj foirejoj en Eŭropo kaj Nordameriko. Ĉi tio originis ĉefe el la engaĝiĝo de Peter Gabriel per sia diskeldonejo, kiu eliris el la festivalo WOMAD fondita en 1982 de li. Festivaloj kaj diskeldonejo prezentis en Nordameriko kaj Eŭropo nekonatajn muzikistojn kaj bandojn el la tuta mondo, ekzemple Nusrat Fateh Ali Khan el Pakistano kaj Youssou N'Dour el Senegalo famiĝis tiel. La plejofte ne-eŭropaj muzikistoj produktis tamen ofte je industrilandaj kondiĉoj por la eŭropa kaj nordamerika merkato, parte ankaŭ kun blankulaj muzikistoj kaj riĉlanda ekipo. Tio ofte kondukis al adaptado de ilia muziko al riĉlanda muzikgusto.

En la 1980-aj jaroj tiel nomataj mondmuzikistoj ankaŭ havis vendosukceson en la indusrilandoj, interalie Ofra Haza kaj Mory Kante.

Ankaŭ grave rolis la albumo Crêuza de mä de la itala kantverkisto Fabrizio De André (kunverkita kun la iama membro de la rokbando Premiata Forneria Marconi Mauro Pagani) el la jaro 1984, kiu estas stampita de ne-eŭropaj sonoj, tamen kantata en la malnova ĝenova dialekto. Tio plilarĝigis la spektron de mondmuziko ankaŭ sur la tradician popolmuzikon, de ekzotisma etnoĵazo al la repertuaro de eŭropa etna muziko. El tio ekestis kiel ido de mondmuziko la Nova Popolmuziko, kiu deiras de la alporegiono, same senantaŭjuĝe aliras hejmlandan muziktradicion kiel la klasika mondmuziko ekstereŭropan.

Alia grava projekto ekestis en 1990. Sub la nomo One World One Voice la muzikistoj Kevin Godley kaj Rupert Hine initiatis plejparte interligitan muzikpecon, kiun kunverkis pli ol 50 diversaj muzikistoj kaj basndoj el la tuta mondo, inter ili Afrika Bambaataa, Laurie Anderson, Mari Boine, Clannad, Johnny Clegg, Peter Gabriel, Bob Geldof, David Gilmour, Lou Reed, Ryuichi Sakamoto, Sting, Suzanne Vega kaj la Rusa Filharmonia Orkestro je Sankt-Petersburgo. Ekestis muzikalbumo kaj samtempe filmo pri la ekestohistorio kaj vidbendo de la muziko. La projekto, kiu samtempe staris sub la temo naturprotekto, celis montri, ke muziko estas komunikilo, lingvo tutmonde „parolata“ kaj komprenata.

2000-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Muzikisto Damon Albarn el la bando Blur starigis intensan ligon inter precipe afrikaj muzikmondetoj (aparte de Malio) kaj la brita muzikmondeto. Albarn irigis diversajn muzikistojn al Anglujo kaj uzis afrikajn sonojn por siaj albumoj. Li produktis en 2008 la sukcesan albumon Welcome to Mali de la malia duopo Amadou & Mariam.

Ekde la 17-a ĝis 20-a de majo 2007 unuafoje en Germanujo okazis la fina selekto de la mondmuzika konkurso Creole. La ensembloj Ulman, Äl Jawala kaj Ahoar gajnis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Simon Broughton, Kim Burton, Mark Ellingham: Weltmusik. Von der Salso zum Soukous. Das ultimative Handbuch („World Music. The Rough Guide“). Metzler, Stutgarto 2000, ISBN 3-476-01532-7.
  • Peter Fletcher: World musics in context. A comprehensive survey of the world's major musical cultures. Oxford University Press, 2001, ISBN 0-19-816636-2.
  • Carsten Wergin: World Music. A Medium for Unity and Difference? EASA Media Anthropology Network, 2007 [1] Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
  • Philip V. Bohlman: World Music. A Very Short Introduction. Oxford University Press, Oksfordo 2002, ISBN 0-19-285429-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Weltmusik-Webradio Mondmuzika interreta radio multicult.fm

weltmusikradio – Mondmuzika radio

funkhauseuropa.de

Retrevuo pri mondmuziko Arkivigite je 2016-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

Retpaĝo de la ĉiujara mondmuziko-foirejo WOMEX

NORIENT, revuo por novaj tendencoj de mondmuziko

Music Planet, BBC

Global Beats, BBC

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (germana) Weltmusik, laut.de
  2. (en) Ceyda Nurtsch, Flouting Arab pop convention, intervjuo kun Hamed Sinno, ĉefkantisto de la libana, sendependa rokgrupo Mashrou’ Leila, Qantara.de, 2016