Albert Mangelsdorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albert Mangelsdorff

Albert MANGELSDORFF (naskiĝis la 5-an de septembro 1928 en Frankfurto ĉe Majno, Germanujo; mortis la 25-an de julio 2005 samloke) estis germana ĵaztrombonisto. Li enigis en la trombonludadon per sia plurvoĉeco – la „fendosono“ – novajn erojn kaj validas kiel unu el la plej novigemaj kaj plej elstaraj reprezentantoj de sia instrumento en ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mangelsdorff naskiĝis kiel filo de frankfurta librobindisto. Jam en la aĝo de dek du jaroj lia pli aĝa frato Emil Mangelsdorff alkondukis lin al ĵazo. Li vizitis la frankfurtan ĵazklubejon Hot Club, en kiu oni kaŝe ludis la ĵazon malpermesitan de la Nazioj kaj lernis de sia onklo violondudon same kiel harmonisciencon kaj ĝeneralan muzikteorion. Krome li lernis meminstrue la gitarludadon. Lia kariero kiel profesia muzikisto komencis en postmilita Germanujo 1947 kiel ritmogitaristo en la Otto-Laufner-Ĵazbandego, kun kiu li plejparte ludis en la klubejoj de la usonaj okupadaj trupoj. Ekde 1947 li sekvis tromboninstruon ĉe Fritz Stähr, solotrombonisto de la Operejo je Frankfurto.

Kvindekaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Mangelsdorff ludis gitaron kaj trombonon, ĝis kiam li meze de sia dua vivjardeko findecidiĝis por la trombono. En 1953 li aniĝis en la ĵazbando de Hans Koller kaj ŝanĝiĝis en 1955 pro financaj kialoj por du jaroj al dancorkestro de la Heslanda Radio (Hr). La 2-an de decembro 1955 okazis en la urbohalo de Heidelberg granda ĵazkoncerto kun Albert Mangelsdorff, organizita de Fritz Rau, pli malfrua respondeca koncertorganizanto de la Germana Ĵazo-Federacio. Aparta evento por Mangeldorff estis la unua prezentado post la milito en Pollando: Kun la Frankfurt All Stars li koncertis en 1957 kadre de la Internacia Festivalo en Sopot, al kiu sekvis koncertvojaĝo tra Pollando. Organizis ĉi tiujn koncertojn Werner Wunderlich, kiu ekde sia tempo kiel militkaptito en Pollando rilatis amike kun poloj. Saman jaron Mangelsdorff transprenis la muzikan estrecon de la Hr-Ĵazensemblo, devenita el la bando Frankfurt All Stars; kun ĉi tiu grupo, al kiu ĝis nun apartenas i.a. lia frato Emil kaj Joki Freund, li faris regule ĉiumonate ĝis 2005 sonregistraĵojn por la radio. Invito al Ĵazfestivalo je Newport en 1958 kun la Internacia Junular-Bando de Marshall Brown donis gravan impulson al lia evoluo. La konversacioj kun la plej gravaj ĵazmuzikistoj de la mondo antaŭenigis lian decidon ellabori al si individuan voĉon, personan sonon. En 1965, 1967 kaj 1969 li sekve estis denove invitata al Ĵazfestivalo je Newport.

Sesdekaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La kvinteto Albert Mangelsdorff Quintett, en 1961 novformita kun Günter Kronberg (as, brs), Heinz Sauer (ts, ss), Günter Lenz (b) kaj Ralf Hübner (dr) ekigis la liberiĝon de eŭropa ĵazmuziko disde la tiam supera usona ĵazo. Ekigiloj estas la sonregistraĵoj de Tension (1963) kaj Now Jazz Ramwong (1964). Ĉi-lasta disko estis la unua germana sonregistraĵo de etno-ĵazo sur modala bazo kaj ekestis post koncertvojaĝo komisie de Goethe-Instituto. La kvinteto normige influis la ĵazon en Germanujo; ĝi vojaĝis ankaŭ tra Usono kaj ekzistis kun ĉi tiu okupantaro ĝis 1969.

Kvankam li pli kaj pli akiris propran esprimmanieron, li ludis ĉiam denove svingan ĉefstilan ĵazon kun la grandaj germanaj radio-ĵazorkestroj. La modala ludmaniero influis tiutempe plue liajn komponaĵojn kaj improvizadojn. Se Mangelsdorff staris je la komenco de sia kariero sub la impreso de la kool-ĵazo, je la fino de la 60-aj jaroj li pli kaj pli sin turnis al la libera ĵazo. Al ĉi ti fazo apartenis la kunlaboro kun Globe Unity Orchestra kaj Peter Brötzmann same kiel en 1969 la foriro de Günter Kronberg el la bando de Mangelsdorff, kiu nun daŭrigis la muzikadon kiel kvarteto. Per la eksperimentado kun novaj lud- kaj soneblecoj Mangelsdorff evoluigis tiutempe la plurvoĉan ludadon.

Sepdekaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Mangelsdorff kun United Jazz + Rock Ensemble (2002)

Dum ĵazfestivalo okaze de la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno Mangelsdorff unuafoje publike prezentis tra tuta koncerto kiel neakompanata soloisto. Poste li sonregistris sian unuan solodiskon Trombirds; la unua soloregistraĵo de latuna blovinstrumento en ĵazo. Mangelsdorff donis per tio al multaj ĵazmuzikistoj la perspektivon, elprovi en soloprojektoj kaj -sondiskoj siajn kreivojn. Krom koncertoj kiel solotrombonisto Mangelsdorff koncertis kun kvinteto (ekde 1974 nur ankoraŭ kun kvarteto aŭ trio), kiu baziĝis sur Buschi Niebergall (baso) kaj Peter Giger (fraprinstrumentaro, perkutinstrumentoj) kiel ritmosekcio. Tamen ekzistas nur unu sondisko-registraĵo el la fruepoko de ĉi tiu grupo (kun saksofonistoj Heinz Sauer kaj Gerd Dudek). Mangelsdorff dokumentis anstataŭe multajn projektojn, i.a. kun Elvin Jones, Palle Danielsson, Jaco Pastorius, Alphonse Mouzon aŭ kun la trio de Barre Phillips, John Surman kaj Stu Martin. Tiun jarcekon li formis kune kun Max Schautzer regule revenantan ĵazelsendon ĉe la tiama radio Deutschlandfunk. En 1975 Mangelsdorff estis kunfondinto de la badno United Jazz + Rock Ensemble, a kiu li restis lojala ĝis ties malfondiĝo fine de 2002. Okaze de la koncertvespero pro la 75-a naskiĝdatreveno de Albert Mangelsdorff en la Malnova Operejo je Frankfurto (2003) ĉi tiu ensemblo denove kunvenis. En 1976 Mangelsdorff transprenis la instruon pri improvizado kaj stilscienco de la ĵazo ĉe la konservatorio Dr. Hoch's Konservatorium. Fine de la 1970-aj jaroj Albert Mangelsdorff formis kune kun la trombonistoj Bill Watrous, Kai Winding kaj Jiggs Whigham la grupon Trombone Summit, kun kiu li en 1980 sonregistris por disko de la germana etikedo MPS.

De 1980 ĝis 2005[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Mangelsdorff prezentis ĉefe unuope, duope kaj triope. Ekde 1981 li sonregistris por diskoj kun la pianisto Wolfgang Dauner. Ankaŭ per la duo el Eric Watson kaj John Lindberg li koncertis. Foje la trio pliampleksiĝis per Ed Thigpen al kvarteto. Krome li ludis kune kun muzikistoj el la bando de Klaus Lage, sed ankaŭ kun la bando Family of Percussion de Peter Giger.

Dum ses jaroj li estis ekde 1995 arta direktoro de la festivalo JazzFest Berlin. En la 1990-aj jaroj li formis kvarteton kun Reto Weber, Bruno Spoerri kaj Ernst Reijseger (resp. Christy Doran). Pli malfrue li prezentis kun Reto Weber Percussion Ensemble kaj Chico Freeman same kiel kun prora, laŭtradicie okupita kvinteto, al kiu apartenis krom Dauner ankaŭ Christof Lauer. Lastfoje Mangelsdorff kunlaboris ĉefe kun la ĵazbandego NDR Bigband. Kun pianisto kaj muzikklavaristo Wolfgang Dauner li koncertvojaĝis en 2003 duope.

La matenon de la 25-a de julio 2005 Albert Mangelsdorff mortis en la aĝo de 76 jaroj en sia hejmurbo Frankfurto ĉe Majno pro sangokancero. Li postlasis siajn edzinon Ilo kaj filon Ralph, kiu ankaŭ laboras kiel muzikisto (kantisto). Lia tombo troviĝas sur la Frankfurta Ĉeftombejo.

Albert Mangelsdorff (Monastero 1987)

Graveco[redakti | redakti fonton]

Mangelsdorff validas kiel grava noviganto de la trombonludado de la 20-a jarcento kaj kiel la unua ĵazmuzikisto, kiu povis prezenti sur blovinstrumento vesperplenigajn solokoncertojn. neniu antaŭ li regis je la soloimprovizado sur trombono la principon de improvizado flanken-reen same kiel li. Precipe li kulturis la plurvoĉan ludmanieron sur la trombono kaj denove konatigis ĉi tiun ludmanieron. Tamen la tekniko por li estis duaranga. Perfekta regado de la instrumento por li nur estis necesa kondiĉo por spontana improvizado. Li kutime probis pluraj horojn ĉiutage. Mangelsdorff ŝatokupiĝis pri birdokantado kaj kiel amator-birdofakulo scipovis distingi multajn birdospecojn. La birdokanto por li estis sonidealo kaj ĉiama modelo por sia muziko. Je tio li similas al muzikistoj kiel Olivier Messiaen, kiu komparis la birdokanton frumatenan kun la lasta voĉo de la paradizo.

La enketo inter ĵazrecenzistoj fare de la ĵazrevuo Down Beat en la jaro 1980 rezultis, ke Mangelsdorff tiam estus la ple bona trombonisto. Tamen malgraŭ siaj multaj distingadoj kaj honoradoj Mangelsdorff ĉiam restis singarde sinretenema, simpatia persono. En 1993 fariĝis kromprofesia profesoro por ĵazo ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Prezentaj Artoj je Frankfurto. Dum sia kariero li sonregistris por pli ol 100 diskoj. Mangelsdorff estis unu el la unuaj germanaj ĵazmuzikistoj, kiuj povis vivteni sin nur per ĵazmuzikado.

Plurvoĉa ludmaniero[redakti | redakti fonton]

Neintermiksebla estis lia tekniko de plurvoĉa ludado, per normala blovado de tono kaj samtempa kantado en la buŝaĵon. Per diferenctono-formado de malsamaj ludata kaj kantata sono ekestas suprotonoj (fendosonoj), kiuj estas tiel forte aŭdeblaj, ke povas eksoni akordoj. Dum la sepdekaj jaroj neniu alia ĵazmuzikistoj regis ĉi tiun teknikon tiel virtuoze kiel Mangelsdorff, kompareble kun Vinko Globokar en la Nova Muziko. Ĉi tiun teknikon komence evoluigis kornistoj el la 19-a jarcento. Mangelsdorff remalkovris ĝin (lia instruisto Fritz Stähr, kiu ankaŭ regis ĉi tiun teknikon, atentigis lin pri ĝi) kaj propagandis ĝin, reekprenante ĝin ĉiam denove en siaj solooj kaj ankaŭ dum la eksponado de la temoj. Nun bonaj ĵazaj latunblovistoj regas ĉi tiun ludmanieron laŭnorme.

Graveco por la eŭropa ĵazkulturo[redakti | redakti fonton]

Albert Mangelsdorff partoprenis post la Dua Mondmilito decide je la rekonstruado de la ĵazkulturo en Gernanujo kaj je la liberigo de la eŭropa ĵazkulturo disde la ĝis proks. 1965 superreganta usona modelo, destinanta la muzikado-sintenon kaj la improvizadon. Lia stilo kaj sonlingvo validas male al tiu memstaraj.

Kun francaj ĵazmuzikistoj, aparte kun Jean-François Jenny-Clark, Mangelsdorff direktis ekde 1981 ĝis sia morto la Germanan-Francan Ĵaz-Ensemblon, kiu donis al junaj muzikistoj el Germanujo kaj Francujo la eblecon por komuna ludado. Honore al li la Unuiĝo de Germanaj Ĵazmuzikistoj kaj la GEMA-fondaĵo ekde 1994 la Germanan Ĵazpremion, kiu portas la titolon Albert-Mangelsdorff-Premio.

Postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

La artan postlasaĵon de la mortinta muzikisto transprenis la urbo Frankfurto ĉe Majno. Temas pri ses kestoj da notoj, proks. 1500 sonregistraĵoj kaj instrumentoj same kiel dokumentujoj kun la korespondaĵoj. Oni planas laŭ raportoj de dpa, fari el tio la bazan stokon por ĵazarĥivo nomata laŭ la fama urbano.[1]

Diskografio (selekto)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Mallongigoj de instrumentnomoj en ĵazo

  • Albert Mangelsdorff & Attila Zoller: Jazz Salon Dortmund 1957; Metronome MEP 1136; Attila Zoller (g), Albert Mangelsdorff (tb). 1957
  • Albert Mangelsdorff und seine Frankfurt All Stars feat. Hans Koller: Rhein-Main-Jump; Jazztone J1246; Emil Mangelsdorff (as), Hans Koller (ts), Joki Freund (ts), Karl Blume (bs), Pepsi Auer (p), Peter Trunk (b), Rudi Sehring (dr), Albert Mangelsdorff (tb). 1958
  • Albert Mangelsdorff Jazztett: A Ball With Al; Philips 760001PV (EP); Dusko Goykovich (tp), Emil Mangelsdorff (as), Joki Freund (ts), Pepsi Auer (p), Peter Trunk (b), Rudi Sehring (dr), Albert Mangelsdorff (tb). 1958
  • Albert Mangelsdorff kaj la ĵazensemblo de radiostacio Hessischer Rundfunk: Die Opa Hirchleitner Story; Brunswick EPB10815 (EP); Dusko Goykovich (tp), Emil Mangelsdorff (as), Joki Freund (ts), Pepsi Auer (p), Peter Trunk (b), Rudi Sehring (dr), Albert Mangelsdorff (tb, gt). 1958
  • Albert Mangelsdorff Jazztett: Modern Jazz; Neckermann 944/13 (EP); Dusko Goykovich (tp), Emil Mangelsdorff (as), Joki Freund (ts), Pepsi Auer (p), Peter Trunk (b), Rudi Sehring (dr), Albert Mangelsdorff (tb, gt). 1958
  • Albert Mangelsdorff & John Lewis & The Zagreb Jazz Quartet: Animal Dance; Atlantic SD1402 (CD: Atlantic Records AMCY 1100); Albert Mangelsdorff (tb), John Lewis (p), Karl Theodor Geier (b), Silvje Glojnaric (dr). 1962
  • Albert Mangelsdorff Quintett: Tension; CBS 62336,L+R LR41001; CD:CDLR71002; Günther Kronberg (as, brs), Heinz Sauer (ts), Günter Lenz (b), Ralf Hübner (dr), Albert Mangelsdorff (tb). 1963
  • Albert Mangelsdorff Quintett: Now Jazz Ramwong; CBS 62398 L+R LR41007; CD: CDLR 71001; Günther Kronberg (as, brs), Heinz Sauer (ts, ss), Günter Lenz (b), Ralf Hübner (dr), Albert Mangelsdorff (tb). 1964
  • Jazzensemble des Hessischen Rundfunks: Atmospheric Conditions Permitting; ECM 517 354-2. 1967-1993
  • Albert Mangelsdorff Quintett: Folk Mond & Flower Dream; CBS 63162; Günther Kronberg (as), Heinz Sauer (ts, ss), Günter Lenz (b), Ralf Hübner (dr), Albert Mangelsdorff (tb). 1967
  • ZoKoMa (Zoller - Konitz - Mangelsdorff): ZoKoMa; MPS 15170; Attila Zoller (g), Barre Philips (b), Stu Martin (dr), Lee Konitz (as, multi-vider), Albert Mangelsdorff (tb). 1968
  • The German All Stars: The German All Stars - Live At The Domicile Munich; CBS S66217; Albert Mangelsdorff (estro, tb), Ack van Rooyen (tp), Manfred Schoof (tp), Rudi Fuesers (tb), Rolf Kühn (cl), Emil Mangelsdorff (as, fl), Gerd Dudek (ts), Heinz Sauer (ts), Willi Johanns (voc), Wolfgang Dauner (p), Günter Lenz (b), Ralf Hübner (dr). 1968
  • Albert Mangelsdorff und das Jazzensemble des Hessischen Rundfunks: Wild Goose; MPS 15229; Emil Mangelsdorff (as, fl), Heinz Sauer (ts, as), Joki Freund (ts, ss, arr) Günter Kronberg (as, brs), Günter Lenz (b), Ralf Hübner (dr, darbouka, tamb), Albert Mangelsdorff (tb), Colin Wilkie (vcl, g), Shirley Hart (vcl). 1969
  • Albert Mangelsdorff And His Friends: Albert Mangelsdorff And His Friends; MPS 15210, 68068; Duo-sonregistraĵoj kun Don Cherry, Lee Konitz, Elvin Jones, Karl Berger, Wolfgang Dauner, Attila Zoller. 1969
  • Albert Mangelsdorff - John Surman: Room 1220; Konnex KCD 5037; Niels-Henning Ørsted Pedersen (b), Daniel Humair (dr), Eddie Louis (org), John Surman (bs), Albert Mangelsdorff (tb). 1970
  • Albert Mangelsdorff Quartett: Never Let It End, MPS; Heinz Sauer (ts, as), Günter Lenz (b), Ralf Hübner (dr), Albert Mangelsdorff (tb). 1970
  • Albert Mangelsdorff Quartett: Diggin' - Live AT Dug, Tokyo; Three Blind Mice TBM5; Besetzung wie Let It Never End. 1971
  • Mangelsdorff - Whigham - Persson - Hampton: Trombone Workshop; MPS; Jiggs Whigham (tb), Ake Persson (tb), Slide Hampton (tb), Albert Mangelsdorff (tb), George Gruntz (p), Isla Eckinger (b), Tony Inzalaco (dr). 1971
  • Elements; FMP; kun Peter Brötzmann, Fred Van Hove, Han Bennink. 1971
  • Trombirds; MPS; (soloo). 1972
  • Birds Of Underground; (kvinteto kun Buschi Niebergall, Peter Giger, Heinz Sauer, Gerd Dudek) MPS; 1973
  • The Wide Point; MPS (kun Palle Danielsson (b) kaj Elvin Jones). 1974
  • Tromboneliness; MPS (solo). 1976
  • Trilogue, Live at the Berlin Jazz Days; MPS 0068.175, kun Jaco Pastorius (b) kaj Alphonse Mouzon(d).1976
  • MUMPS: A Matter of Taste; MPS (Albert Mangelsdorff (tb, g, vcl), John Surman (bs, bcl, ss, p, synth), Barre Phillips (b, vcl), Stu Martin (dr, synth). 1977
  • Triplicity; SKIP (mit Arild Andersen (b) und Pierre Favre (dr)). 1979
  • Albert Live in Montreŭ; MPS (mit Jean-François Jenny-Clark (b), Ronald Shannon Jackson (dr)) 1980
  • Albert Mangelsdorff Solo; MPS. 1982
  • Two Is A Company; Mood (kun Wolfgang Dauner). 1982
  • Art Of The Duo; Enja; (kun Lee Konitz). 1983
  • Andrea Centazzo Mitteleuropa Orchestra Doctor Faustus; Ictus mit Albert Mangelsdorff (tb), Enrico Rava (tp), Gianluigi Trovesi (as, bcl), Theo Jörgensmann (cl) Franz Koglmann (tp), u.a.
  • Hot Hut; EMI (kun Dauner (p), Anders Jormin (b), Elvin Jones (dr)). 1985
  • Moon at Noon; EMI (kun Dauner & Family of Percussion). 1987
  • Purity; Mood (soloo). 1990
  • Mangelsdorff/John Lindberg/Ed Thipgen/Eric Watson Quartet: Afterstorm; Black Saint. 1993
  • Albert Mangelsdorff & Reto Weber Percussion Orchestra: Live at Montreŭ; double moon; (kun perkutinstrumentisto R. Weber, Nana Twum Nketia, Keyvan Chemirani). 1994
  • Mangelsdorff/Wolfgang Dauner-Quintett: Hut Ab! 1997
  • Shake, Shuttle And Blow; Enja (kun Bruno Spoerri, Reto Weber, Christy Doran). 1999
  • United Jazz + Rock Ensemble… Plays Albert Mangelsdorff; Mood. 1999
  • Old Friends; Act (mit Klaus Doldinger, Schoof, Dauner, Eberhard Weber kaj Wolfgang Haffner). 2000
  • Music for Jazz Orchestra; SKIP (kun NDR-bandego). 2003
  • Denk ich an Bosnien (propra komponaĵo) por trombono kaj arĉinstrumentoj. Collegium Instrumentale Alois Kottmann, Albert Mangelsdorff (trb), Alois Kottmann (vl), Bruno Suys (kb). Melisma 7239-2, Oestrich-Winkel.
  • Jazzensemble des Hessischen Rundfunks: Perpetual Questions; hrmj. 2005

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Albert Mangelsdorff (1965): Anleitung zur Improvisation für Posaune. Mainz: Schott, 27 S., Notenbeispiele
  • Albert Mangelsdorff (1990): Frankfurt am Main: Jazzmusik und grüne Soss. Mit 35 Fotos von Erhard Pansegrau. Freiburg i.Br.: Eulen-Verlag, 48 S., 35 Ill., ISBN 3-89102-218-2
  • Albert Mangelsdorff / Bruno Paulot (1993): Gespräche. Waakirchen: Oreos-Verlag, 288 S., ISBN 3923657420

Distingadoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj / radio[redakti | redakti fonton]

  • Die Posaune des Jazz (2005) von Thorsten Jeß[2]
  • Die Albert-Mangelsdorff-Rolle, WDR, 4,5 Std. Regie: Michael Rüsenberg und Christian Wagner. Erstausstrahlung: 3. September 2000 in der Rockpalast-Nacht
  • Oh Horn! Albert Mangelsdorff - Posaune von Lucie Herrmann, 1980/81, 58 Min.(Produktion: Lucie Herrmann)
  • Vor 5 Jahren: Tod des Posaunisten Albert Mangelsdorff. "Zeitzeichen". Sendung des WDR Hörfunk (verschiedene Sendetermine), Dauer: 15 min.Zusammenfassung des Beitrags (mit weiterführenden Links)

Literaturo pri Mangelsdorff[redakti | redakti fonton]

  • Bruno Paulot: Albert Mangelsdorff. Gespräche. Waakirchen: Oreos, 1993, 288 S., ca. 100 Abb. ISBN 3-923657-42-0
  • Jürgen Schwab: Der Frankfurt-Sound. Eine Stadt und ihre Jazzgeschichte(n). Frankfurt a.M.: Societäts-Verlag, 2005, 320 S., zahlr. farbige Abb., mit 2 CDs ISBN 3-7973-0888-4
  • Dita von Szadkowski: Grenzüberschreitungen Jazz und sein musikalisches Umfeld der 80er Jahre (Porträt Albert Mangelsdorff) Fischer Taschenbuch Verlag Frankfurt, 1986 ISBN 3-596-22977-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Filmografio je www.filmportal.de

Artikel:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kulturnovaĵoj en Deutschlandradio Kultur de la 11-a de februaro 2009
  2. Das Kino im Theater!
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Albert Mangelsdorff » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3447244 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)