Dita von Szadkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dita von Szadkowski (* 1928 en Munkeno) estas germana muzikĵurnalistino kaj verkistino pri ĵazo. Ŝi estas unu el malmultaj virinoj, kiuj verkas pri ĵazo.

Dita von Szadkowski studis en Munkeno muzikon (piano), literaturhistorion kaj ĵurnalismon. Post sia ŝi laboris en la eldonejo Süddeutschen Verlag kiel ĵurnalisto. En la 1970-aj jaroj ŝi fariĝis muzikrecenzisto ĉe la gazeto Westdeutsche Zeitung en Krefeld. Dum tiu tempo ŝi ekverkis pri ĵazo. Ŝi verkis por la fakrevuoj Jazz Podium samkiel Jazzthetik kaj produktis regulajn radio-dokumentdramojnpor la radiostacioj Westdeutscher Rundfunk, Norddeutscher Rundfunk kaj aliaj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Auf schwarz-weißen Flügeln; Focus Verlag, 1983 ISBN 3-883-49307-4
  • Grenzüberschreitungen – Jazz und sein musikalisches Umfeld der 80er Jahre; Fischer Taschenbuch Verlag Frankfurto ĉe Majno, 1986 ISBN 3-596-22977-4
  • Graffiti CD Texte: D. von Szadkowski, deklamanto: Rupert J. Seidl, muziko: Theo Jörgensmann, 1993