Niels-Henning Ørsted Pedersen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Niels-Henning Ørsted Pedersen, 2001

Niels-Henning Ørsted Pedersen (NHØP) (* 27-an de majo 1946 en Osted, Danujo; † 19-an de aprilo 2005 en Ishøj, Danujo) estis dana ĵaz-kontrabasisto kaj unu el la plej demandataj instrumentistoj. Li estis fama ĉefe pro sia perfekta virtuozeco, ŝajne neniel malhelpata per teknikaj malfacilaĵoj, sur la kontrabaso. Ĉi tiu originis inter alie de sia aparta ludotekniko, la kvarfingra tekniko, per kiu li ege antaŭis sian tempon. Poro sia longa nomo li mem ankaŭ ŝatis uzi la „NHØP“. Kolegoj foje nomis lin „la grandioza dano kun la senfina nomo“.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Niels-Henning Ørsted Pedersen estis filo de instruisto ĉe popola altlernejo. Post kiam Ørsted Pedersen komence ses jarojn lernis pianon, li transiris al kontrabaso. Ekde sia 14-a vivojaro li kunmuzikis kun ĉefaj danaj ĵazmuzikistoj.

Count Basie ofertis al la nur 16-jara, kunludi en lia orkestro. Li tamen decidiĝis por dungiteco en la kopenhaga ĵazklubejo „Jazzhus Montmartre“ kaj estis membro de la dana radio-bandego. Ankaŭ estonte li forrifuzis ĉiajn ofertojn de daŭra laborrestado en Usono.

En la 1960-aj jaroj li estis demandata muzikisto je koncertvojaĝoj ĉefe de usonaj ĵazmuzikistoj kiel Sonny Rollins, Bill Evans, Dexter Gordon, Joe Pass, Ben WebsterBud Powell. en la 1970-aj jaroj Niels-Henning Ørsted Pedersen komencis daŭran kunlaboron kun pianisto Oscar Peterson. Basisto Ray Brown rekomendis lin al Oscar Peterson: „Tio estas la ununura, kiun mi konas, kiu eble estas egalpova al vi.“[1] Ankaŭ tiutempe li komencis karieron kiel soloisto kaj bandestro.

Ekde la 1980-aj jaroj Ørsted Pedersen lige kunlaboris kun pianisto Kenny Drew, kun kiu li ĝis ties morto en la jaro 1994 lanĉis multajn sukcesojn aparte en Japanujo. En 1991 li eldonis kune kun sia amiko el la junaĝo kaj longjara direktisto de la Danmarks Radios Bigband, Ole Kock Hansen, serion de ĵazvariacioj pri danaj popolkantoj, fervore akceptataj en Danujo. Poste li fondis kune kun la sveda gitaristo Ulf Wakenius kaj ŝanĝaj gastmuzikistoj la NHØP-Triopon, per kiu li faris multajn koncertvojaĝojn kaj sonregistraĵojn. Ørsted Pedersen instruis ĉe a Rytmisk Musikkonservatorium en Kopenhago.

Du monatojn antaŭ sia morto li prezentis en Vieno sian lastan registratan koncerton. Kunmuzikis Árni Egilsson kaj Wayne Darling ce kontrabaso samkiel pianisto Fritz Pauer kaj frapinstrumentisto John Hollenbeck. Li mortis la 19-an de aprilo 2005 en sia domo en Ishøj ĉe Kopenhago pro kormalfunkcio kaj postlasis sian edzinon Solveig kaj tri gefilojn.[2]

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Niels Henning Ørsted Pedersen ricevis tri fojojn la premion kiel „plej bona basisto de la jaro“ de la usona ĵazrevuo Down Beat kaj en 1991 la muzikpremion de la Nordlanda Konsilistaro

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Niels-Henning Ørsted Pedersen kiel basisto de la Oscar-Peterson-Triopo en 1971 je Akeno

Niels-Henning Ørsted Pedersen kunverkis inter alie pri jenaj sondiskoj kaj lumdiskoj:

  • Duo (1973, kun Kenny Drew)
  • The Good Life (1973, kun Joe Pass kaj Oscar Peterson)
  • The Trio (1974, koncerto en Ĉikago kun Joe Pass kaj Oscar Peterson)
  • Jaywalkin' (1975)
  • Double Bass 1976 (kun Sam Jones)
  • Pictures 1976 (kun Kenneth Knudsen)
  • Live at Montmartre, Vol. 1 kaj 2 (1977 kun Stan Getz)
  • Chops (1978 kun Joe Pass)
  • Tania Maria (1978)
  • Tivoli Gardens (1979), (kun Joe Pass kaj Stéphane Grappelli)
  • Tania Maria & Niels-Henning Ørsted Pedersen (1979)
  • Dancing on the tables (1979, kun Dave Liebman, John Scofield kaj Billy Hart)
  • Looking at Bird (1980, kun Archie Shepp)
  • Eximious (1982, kun Joe Pass kaj Martin Drew)
  • The Eternal Traveller (1984)
  • Heart to Heart (1986, kun Palle Mikkelborg kaj Kenneth Knudsen)
  • Play with Us (1987, kun Louis Hjulmand)
  • Melo Perquana, (1988, Olufsen), kun Atilla Engin
  • Hommage/Once Upon a Time (1990, kun Palle Mikkelborg)
  • Uncharted Land (1992)
  • Scandinavian Wood (1992, kun Ole Kock Hansen kaj Danmarks Radios Underholdnings Orkestret)
  • Ambiance (1993, kun Danmarks Radios Big Band)
  • Åh Abe (1993)
  • Trio 2 (1993, kun Philip Catherine kaj Billy Hart)
  • To a Brother (1993)
  • Misty Dawn (1994, kun Niels Lan Doky kaj Alex Riel)
  • Elegies Mostly (1995, kun Dick Hyman)
  • Those Who Were (1996)
  • Friends Forever (1997)
  • A Summer Night in Munich (1998), kun Oscar Peterson, Ulf Wakenius, Martin Drew
  • This Is All I Ask (1998)
  • In the Name of Music(1998, kun Trio Rococo)
  • The Duets (1999, kun Mulgrew Miller)
  • Tribute to Stephane Grappelli (2001, kun Didier Lockwood kaj Biréli Lagrène)
  • Paradise (2003, kun Malene Mortensen, Niels Lan Doky, Alex Riel k. a.)
  • Friends Forever (2005, memorproduktaĵo, 2 lumdiskoj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kahlschlag im Fundament. Zum Tode der Bassisten Niels Henning Ørsted Pedersen, Jimmy Woode, Percy Heath. En: JazzZeitung. junion de 2005
  2. N-H. Orsted Pedersen, 58, Bassist in Danish Jazz Scene, Dies. En: New York Times. 21-an de aprilo 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]