Fendosono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fendosonoplursono estas en muziko la samtempa sonado de pli ol unu sonoj sur unu instrumento. Tiuj kromaj sonoj estas genereblaj per certaj pren- aŭ blovteknikoj (resp. la enigo de aĵoj en klavarinstrimentojn).

Akustike ili reiras sur kombinaj efektoj (diferenco- kaj sumotonoj) de la pokaze partoprenantaj parto-osciloj de sono. Ekzemple je multaj blovinstrumentoj estas eble, generi plurajn tonojn samtempe, ekblovante tutnormale iun tonon kaj samtempe kantante en la buŝaĵon alian tonon. Ĉe malsamaj ludataj kaj enkantataj tonoj ekestas supratonoj, kiuj estas tiel forte eksonas, ke ekestas eĉ akordoj; en populara muziko tiajn teknikojn komence evoluigis flutistoj kiel Roland Kirk kaj Ian Anderson (konataj de Jethro Tull). En Nova Muziko tiaj teknikoj estis enkondukataj preskaŭ samtempe kaj enigitaj en komponaĵojn. Ekzemple la hobojisto Heinz Holliger uzis fendosonon en la komponaĵo „Siebensang“ (1966/1967) por kantvoĉoj, hobojo, laŭtparolilo kaj orkestro kaj ĉefe en „Studie über Mehrklänge“ (1971) por sola hobojo.

Por la generado de sumaj kaj diferencaj tonoj en blovinstrumentojn ĉefe estas decida la osciladmaniero de la aerkolono en la interno de sontubo kaj buŝaĵo. Latunblovistoj kiel Albert Mangelsdorff, Vinko GlobokarMichel Godard (sed ankaŭ flutistoj) produktas plursonojn plejofte per samtempa kantado kaj ludado de malsamaj tonaltoj kaj per la kombinotonoj rezultantaj el tio, lignoblovistoj kiel Theo Jörgensmann uzas por tio kutime apartajn almetoteknikojn kaj ŝanĝojn de la ekblovopremo (preterblovado) samkiel apartajn prenteknikojn. Sonoj generitaj per ĉi tiuj teknikoj dependas altgrade de la akustikaj ecoj de ĉiu instrumento, sed ankaŭ tiuj de ĝia ludanto (ekz. formo kaj mezuro de la gorĝo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]