Mandinka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandinka
lingvo • moderna lingvo
Mandea lingvaro
Parolata en Senegalo, Gambio, Gvineo Bisaŭa
Parolantoj 1 350 000
Denaskaj parolantoj 1.3 milionoj (2006) [1]
Skribo Latina alfabeto (oficiale), araba alfabeto, N'Ko
Lingvistika klasifiko
Niĝerkonga
Mandea
Okcidenta mandea
Mandinga
Okcidenta mandinga
Mandinka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 mnk
  Glottolog mand1436
Angla nomo Mandinka
Franca nomo mandinka
vdr

La mandinka lingvo (Mandi'nka kango, لغة مندنكا) estas afrika lingvo, ofte klasita kiel apartenanta al la Niĝerkonga lingvaro. Ĝi estas branĉo de la mandea lingvaro, parolita de la mandinkoj, kaj estas parolata de ĉirkaŭ 606.000 homoj en la sudorienta parto kaj sudcentra parto (reĝiono Kazamanco) de Senegalo, kie ĝi estas oficiala lingvo. Krome ĝin parolas ĉirkaŭ 453.000 homoj en Gambio kaj ĉirkaŭ 154.000 homoj en Gvineo-Bisaŭo. En meza Gambio ĝi estas la ĉefa lingvo: ĉirkaŭ 45% de gambianoj parolas la mandinkan kiel gepatran lingvon kaj 25% de gambianoj parolas la mandinkan kiel duan lingvon.

La mandinka apartenas al la mandinga branĉo de la mandea lingvaro, do ĝi estas simila al la bambara kaj aliaj maninkaj lingvoj. En la plimulto de la lokoj kie ĝi estas parolita, ĝi estas tona lingvo kun du tonoj: Alta kaj basa.

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ la latina kaj la araba alfabetoj estas uzataj por skribi la mandinkan. La unua estas la oficiala, sed la dua estas pli vaste uzita kaj pli antikva. Ankaŭ la intermandea skribsistemo N'Ko, la nokoa, elpensita en 1949, estas ofte uzita en la nordoriento de Gvineo kaj en limaj komunumoj en Ebur-Bordo kaj Malio.

En la latina alfabeto, c estas /t͡ʃ/; ŋ, /ŋ/; kaj ñ, /ɲ/. La literoj v, x, z kaj q ne estas uzitaj. La vokaloj estas samaj kiel en Esperanto kaj duobliĝas por indiki longecon aŭ por distingigi vortojn kiuj estas samsonaj.

En la araba alfabeto oni ne uzas kromajn literojn (aparte ol, malofte, kroman vokalmarkon por e), sed kelkaj literoj estas elparolitaj malsame ol en la araba.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informretejo pri la madinka en 9 diversaj lingvoj (mankas Esperanto)

Kanto en la madinka lingvo, YouTube

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mandinka" ĉe Etnologiisto (18-a eldono, 2015)