Chick Corea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chick Corea, 2004

Armando Anthony „Chick“ COREA (* 12-an de junio 1941 en Chelsea, Masaĉuseco) apartenas al la plej gravaj nuntempaj ĵazaj pianistoj kaj komponistoj. Li krome validas kiel unu el la prauloj de ĵazroko.[1][2][3]

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj (1941-1971)[redakti | redakti fonton]

Chick Corea naskiĝis la 12-an de junio 1941 en la urbo Chelsea en la usona ŝtato Masaĉuseco. De la patro, bandestro, li lernis en la aĝo de kvar jaroj pianludadon precipe de klasika muziko. Jam frue li malkovris ankaŭ ĵazon, aparte soulĵazon. Kiel siajn plej grandajn influojn tiutempajn li nomas krom la ĵazmuzikistoj Horace Silver kaj Bud Powell ankaŭ klasikajn komponistojn kiel Mozart kaj Beethoven. Siajn unuajn koncertojn li prezentis kune kun Cab Calloway, Mongo Santamaría kaj Willie Bobo. Post kelkaj sonregistraĵoj por aliaj muzikistoj Chick faris en 1966 sian unuan soloalbumon Tones for Joan's Bones. Du jarojn poste li produktis sian duan albumon How He Sings, Now He Sobs kun kun Miroslav Vitouš kaj Roy Haynes. Ĉi tiu dua disko, ofte rigardata kiel klasikaĵo, famigis Corean en la ĵazmondeto.

Samjare, en 1968, Chick Corea anstataŭis Herbion Hancock en la bando de ĵaz-trumpetisto Miles Davis kaj faris kun li la albumon Filles de Kilimanjaro. Dum la sekvaj jaroj li ludis ankaŭ sur ties albumoj In a Silent Way kaj Bitches Brew same kiel je la koncertregistraĵoj por Live-Evil kaj Black Beauty: Miles Davis at Fillmore West.

En 1970 Corea forlasis kune kun basisto Dave Holland la bandon de Miles Davis, por fondi kune kun frapinstrumentisto Barry Altschul kaj saksofonisto Anthony Braxton kvaropon. Kun ĉi tiu ensemblo Chick faris tri albumojn.[4]

Kun Return to Forever (1971-1978)[redakti | redakti fonton]

Return to Forever dum prezentado en Novjorko, 1971

En 1971 Corea fondis kune kun basisto Stanley Clark, saksofonisto Joe Farrell, frapinstrumentisto Airto Moreira kaj ties edzino, kantistino Flora Purim, la ensemblon Return to Forever. En 1972 ĉi tiu rokĵaza bando registris sian samnoman unuan abumon. Samjare Corea, Clarke, Farrell kaj frapinstrumentisto Tony Williams sonregistris kun la influhava saksofonisto Stan Getz ties albumom Captain Marvel. Septembron de la sama jaro Return to Forever sonregistris sian duan studioalbumon nome Light as a Feather, kiu enhavas ankaŭ unu el la plej famaj komponaĵoj de Chick Corea: Spain.

Kun nova instrumentistaro sekvis pluaj sonregistradoj kun la rokĵaza ensemblo, inter alie kun gitaristo Bill Connors kaj frapinstrumentisto Lenny White. En 1975 ekestis la albumo No Mystery, kiu ricevis Gramion. Samtempe Chick Corea faris du soloalbumojn: The Leprechaun kaj My Spanish Heart. Mallonge poste li konatiĝis kun sia estonta edzino Gayle Moran, kiam Return to Forever dungis ŝin kiel kantistinon.[5]

Soloprojektoj (1978-1986)[redakti | redakti fonton]

Post malfondiĝo de Return to Forever Corea komence koncertvojaĝis kun Herbie Hancock, dum kiu la du ludis duetojn ĉe klasika piano. Sekvis komuna albumo Corea/Hancock samkiel koncertregistraĵo el la jaro 1980 (An Evening with Herbie Hancock and Chick Corea). Krome Corea 1978 registris por la soloalbumoj The Mad Hatter, Friends kaj Secret Agent kun diversaj gravulo de ĵazo.

En 1981 sekvis la albumo Three Quartets, registrita inter alie kune kun Michael Brecker. Pli malfrue en ĉi tiu jaro li koncertvojaĝis kun saksofonisto Joe Henderson, basisto Gary Peacock kaj frapinstrumentisto Roy Haynes. Samjare okazis revido kun basisto Miroslav Vitouš, kun kiu li dek tri jarojn antaŭe estis sonregistrinta Now He Sings, Now He Sobs. Kune kun Haynes ili faris la albumon Trio Music.

En 1982 Corea estis ano de la ritmenblusa bando Echoes of an Era, kune kun siaj kolegoj el Return to Forever Stanley Clarke kaj Lenny White.[6]

Elektric Band dum prezentado en Novjorko kun Chick Corea ĉe surŝultra klavarilo Keytar kaj Victor Wooten ĉe baso

Elektric Band kaj Stretch Records (1986-2006)[redakti | redakti fonton]

Kune kun Dave Weckl kaj John Patitucci samkiel kun la gitaristoj Scott Henderson kaj Carlos Rios Corea fondis fine de la 1980-aj jaroj la rokĵazan bandon Elektric Band por la samnoma unua albumo, aperonta en 1986. Post elŝanĝo de muzikistoj la grupo kun gitaristo Frank Gambale kaj saksofonisto Eric Marienthal publikigis je konstanta personaro inter 1987 kaj 1991 kvar albumojn. En 1993 sekvis albumo Paint the World kun parte novaj muzikistoj sub la nomo Elektric Band II. Krom Elektric Band Corea formis kun siaj kunbandanoj Patitucci kaj Weckl ankaŭ la ensemblon Akoustic Band, kiu nure konsistis el akustikaj instrumentoj. La triopo faris tri albumojn.

En 1992 Corea fondis la diskeldonejon Stretch Records, kiu je la selekto de siaj muzikistoj ne orientiĝis laŭ ĝenro, sed laŭ kreivo. Inter alie la eldonejo publikigis albumojn de John Patitucci, Bob Berg, Eddie Gomez kaj Robben Ford. Post kiam la kontrakto kun lia malnova eldonej GRP Records finiĝis, li publikigis siajn sevkontajn albumojn per sia propra eldonejo, kiu mallonge antaŭe kunligiĝis kun Concord Records.

Dum la tempo ĝis 1998 sekvis pluaj kunlaboradoj, ekz. kun Roy HaynesBobby McFerrin. En la jaro 2000 Corea sonregistris kune kun la Filharmonia Orkestro je Londono la albumon corea.concerto, kiu aŭdigas krom trimovimentan orkestroversion de Spain ankaŭ la unuan pianokonĉerton de Corea.

Post kiam li en la jaro 2004 estis reuniginta sian Elektric Band, li sonregistris kun ĉi tiu novan albumon (To the Stars), por kiu li alprenis inspiron de la verkisto L. Ron Hubbard. Por la interpretado de The Ultimate Adventure de la sama verkisto Corea ricevis du Gramiojn.[7]

Novaj direktoj (2006-2008)[redakti | redakti fonton]

En 2006 Chick Corea unuafoje prezentis sian duan pianokonĉerton The Continents dum prezentado kun la Bavara Ĉambrorkestro okaze de la Mozart-Jaro en la Viena Ŝtata Operejo. Samkoncerte li ankaŭ interpretis pianokonĉerton n-ro 24 de W. A. Mozart.

Mallonge poste li publikigis la diskon Super Trio: Corea/Gadd/McBride kune kun Steve Gadd kaj Christian McBride. La albumon, kiu nur aperis en Japanujo, tie nomis la revuo Japan's Swing Journal ĵazalbumo de la jaro. Decembron de la jaro Corea produktis kune kun banĝisto Béla Fleck la albumon The Enchantment. La du jam interkonis de pli fruaj sonregistradoj ekz. por Tales From The Acoustic Planet de Béla Fleck. Chick diris pri la albumo, ke ĝi igis lin entrudi en nekonatajn teritoriojn.[8]

Reen al rokĵazo (de 2008 ĝis hodiaŭ)[redakti | redakti fonton]

Five Peace Band (Vieno 2008)

Post kelkaj novaj spertoj kun muzikistoj kiel Gary Burton aŭ Antonio Sanchez Chick Corea denove revenis al rokĵazo. Ekzemple en 2008 li faris tutmondan koncertvojaĝon kun Return to Forever. Post ĉi tiu vojaĝo li fondis kune kun John McLaughlin la Five Peace Band. Kun ĉi tiu ensemblo li ludis plurajn koncertojn kaj produktis la koncertregistaĵon Five Peace Band Live, por kiu li gajnis sian entute 16-an Gramion.[9] Post vojaĝo kun Christian McBride kaj Brian Blade tra Usono kaj Japanujo[10] Corea laste sekvigis la projekton RTF IV (Return to Forever IV), kiu inkluzivis krom Frankon Gambale ĉe gitaro la violoniston Jean-Luc Ponty.

Rilatoj al Scientology[redakti | redakti fonton]

Membreco[redakti | redakti fonton]

Corea estas membro de la sekto Scientologio.[2] Je ĉiuj publikaĵoj ekde sia albumo To The Stars, inspirita fare de Scientology-fondinto L. Ron Hubbard, ties nomo ĉiam troviĝas inter la dankitoj. Chick Corea estas aŭdebla je tri kantoj el la albumo de Hubbard Space Jazz: The Soundtrack of the Book Battlefield Earth, kiu aperis en 1982.[11] En intervjuo kun retrevuo E-Zine All About Jazz li diris pri Hubbard:

Hubbard estis mem grandioza artisto. Metodo lerni ion pri Scientologio estas scii, kiu estis Ron Hubbard. Li estis grandiozulo. - Chick Corea[12]

En 1993 la organizanto de koncerto okazonta kadre de la Tutmondaj Atletismo-Konkursoj de 1993 en Stutgarto eksigis Corean. La kaŭzo estis, ke la subŝtata registaro de Baden-Virtembergo volis nuligi la subvenciojn por la evento, kialigante tion per la membreco de Corea ĉe Scientologio. Corea ekprocesis antaŭ la Administrado-Kortumo de Baden-Virtembergo kontraŭ manifestadoj de la subŝtata registaro, ke ĝi volas kontroli la prosperigon de eventoj, en kiuj prezentas scientologianoj. La kortumo forrifuzis la plendon.[2][3][13]

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Soloalbumoj
  • 1966: Tones For Joan’s Bones
  • 1968: How He Sings, Now He Sobs
  • 1969: Sundance
  • 1970: The Song of Singing
  • 1971: Piano Improvisations, Vol. 1 & 2
  • 1976: The Leprechaun
  • 1976: My Spanish Heart
  • 1978: The Mad Hatter
  • 1978: Secret Agent
  • 1979: Delphi
  • 1980: Tap Step
  • 1981: Three Quartets
  • 1982: Again And Again ( kun Steve Kujala, Carlos Benavent, Don Alias, Tom Brechtlein)
  • 1984: Children’s Songs
  • 1984: Voyage
  • 1989: Happy Anniversary Charlie Brown
  • 1996: The Mozart Sessions
  • 1999: Corea Concerto (kun London Philharmonic)
  • 2001: Past, Present & Futures
  • 2003: Rendezvous in New York
  • 2005: Rhumba Flamenco
  • 2006: The Ultimate Adventure
  • 2007: Super Trio ( kun Steve Gadd kaj Christian McBride)
  • 2007: 5trios - 1. Dr. Joe (kun Antonio Sanchez, John Patitucci)
  • 2007: 5trios - 2. From Miles (kun Eddie Gomez, Jack DeJohnette )
  • 2007: 5trios - 3. Chillin’ in Chelan ( kun Christian McBride, Jeff Ballard)
  • 2007: 5trios - 4. The Boston Three Party (kun Eddie Gomez, Airto Moreira)
  • 2007: 5trios - 5. Brooklyn, Paris to Clearwater ( kun Hadrien Feraud, Richie Barshay)
  • 2008: DUET: Chick and Hiromi
  • Kun Return to Forever
  • 1972: Return to Forever
  • 1972: Light As A Feather
  • 1973: Hymn of the Seventh Galaxy
  • 1974: Where Have I Known You Before
  • 1975: No Mystery
  • 1976: Romantic Warrior
  • 1977: Music Magic
  • 1977: Return to Forever: Live
  • Kun Sadao Watanabe
  • 1974: Round Trip
  • 1979: Corea/Hancock
  • Kun Gary Burton
  • 1980: In Concert, Zürich October 28, 1979
  • 1983: Lyric Suite for Sextet (por piano, vibrafono kaj arĉkvarteto)
  • 1997: Native Sense - The New Duets
  • 1998: Like Minds (kun Pat Metheny, Roy Haynes kaj Dave Holland)
  • 2008: The New Crystal Silence
  • Kun Elektric Band
  • 1986: Chick Corea Elektric Band
  • 1987: Light Years
  • 1988: Eye Of The Beholder
  • 1990: Inside Out
  • 1991: Beneath the Mask
  • 1993: Elektric Band II: Paint the World
  • 2004: To The Stars
  • Kun Akoustic Band
  • 1989: Chick Corea Akoustic Band'
  • Kun Origin
  • 1999: Change

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio ĉe NEA (anglalingva), eltirita la 6-an de oktobro 2010
  2. 2,0 2,1 2,2 Biografio ĉe laut.de (anglalingva) eltirita la 6-an de oktobro 2010
  3. 3,0 3,1 Werner Bloch: Chick Corea: Scientology-Zeuge gegen Deutschland (germanlingva), eltirita la 6-an de oktobro 2010
  4. Anglalingva vivhistorio de Chick Corea, parto 1, 3-an de oktobro 2010
  5. Anglalingva vivhistorio de Chick Corea, parto 2, 3-an de oktobro 2010
  6. Anglalingva vivhistorio de Chick Corea, parto 3, 3-an de oktobro 2010
  7. Anglalingva vivhistorio de Chick Corea, parto 4, 3-an de oktobro 2010
  8. Anglalingva vivhistorio de Chick Corea, parto 5, 3-an de oktobro 2010
  9. Anglalingva vivhistorio de Chick Corea, parto 6, 3-an de oktobro 2010
  10. What's Ahead in 2010? 3-an de oktobro 2010
  11. Vivhistorio de L. Ron Hubbard, aliro 6-an de oktobro 2010
  12. Ty Cumbie: Intervjuo kun Chick Corea (anglalingva), 30-an de oktobro 2004, aliro
  13. VGH Baden-Württemberg, verdikto de la 15-a de oktobro 1996 (germanlingva)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]