Michael Brecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michael Brecker en Hamburgo (1981)

Michael Brecker (naskiĝis la 29-an de marto 1949 en Filadelfio, Pensilvanio; mortis la 13-an de januaro 2007 en Novjorko[1]) estis usona tenorsaksofonisto kaj apartenis al la plej influhavaj ĵazmuzikistoj.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Michael Brecker alkreskis en muzikema familio en Filadelfio. Lia patro estis advokato, kiu ludis ĵazan pianon. Brecker la pli juna komencis en la aĝo de ses jaro ludi klarneton, transiris okjara al aldosaksofono kaj ludis finfine en la aĝo de dek tenorsaksofonon. Lia pli maljuna frato Randy decidiĝis por la trumpeto. La du fratoj vidis kaj aŭdis ankaŭ tre frue la ĵazgravulojn Miles Davis, Thelonious Monk kaj Duke Ellington. La deziron fariĝi muzikisto laŭ Brecker tamen li dankis al la muziko de John Coltrane.

En 1966 Brecker postsekvis sian fraton Randy al la Universitato de Indianao. Post la studo li decidiĝis fariĝi profesia muzikisto. Pro tio li iris en 1968 al Novjorko kaj muzikis komence en la ĵazroka bando Dreams, ekde 1973 kun Randy kiel frontliniulo de la Kvinopo Horace Silver. Finfine la fratoj prezentiĝis kiel Brecker Brothers kaj fondis la ĵazklubejon Seventh Avenue South, en kiu noktaj improvizadkunsidoj rezultigis la fondon de la kunfandomuzika bando Steps Ahead, kun kiu Brecker verkis ses albumojn.

Studiomuziko[redakti | redakti fonton]

Ekde meze de la 1970-aj jaroj Brecker muzikis kiel avidata gastmuzikisto iner alie kun Chet Baker, George Benson, Dave Brubeck, Don Cherry, Chick Corea, Gary Burton, Herbie Hancock, Freddie Hubbard, Quincy Jones, Pat Metheny, Charles Mingus, Jaco Pastorius, Horace Silver, Tony Williams, John Lennon, Frank Sinatra, Bruce Springsteen, Frank Zappa, Steely Dan kaj Joni Mitchell.

Michael Brecker en Munkeno (2001)

Sian unuan solaĵon Brecker prezentis en 1987 per disko simple nomita Michael Brecker, sur kiu aŭdeblas ankaŭ Pat Metheny, Jack DeJohnette kaj Charlie Haden kaj kiujn la legantoj de la ĵazrevuo Down Beat elektis kiel „albumo de la jaro“. Per sia dua soloalbumo Don't Try This At Home li gajnis sian unuan el entute dek unu Gremioj. En 1990 sekvis Now You See It ... (Now You Don't), kies titolpeco prezentas ruzan muzikan „adaptaĵon“ de la pentrado de von M.C. Escher, en kiu unu ritmo transiras sen aŭdebla „kudrejo“ en alian. Ankaŭ en 1990 Michael Brecker kunverkis la albumon "The Rhythm Of the Saints" de Paul Simon, kiun Brecker nomis sia 'absoluta preferalbumo'. Sekvis unu-kaj-duon-jara koncertvojaĝo kun Paul Simon.

En 1992 renaskiĝis la bando Brecker Brothers, kiu eldonis en 1994 la diskon Out of the Loop. En 1995 kaj 1996 okazis kunlaboro kun Herbie Hancock, en 1997 Brecker muzikis sur la albumo Tales From the Hudson denove kun Pat Metheny, Dave Holland kaj Jack DeJohnette. En 1998 la vojaĝobando surdiskigis Two Blocks From the Edge. Sur Time Is of the Essence, dediĉita laŭprograme al tri frapinstrumentistoj, troviĝis krom Pat Metheny unuafoje Elvin Jones kaj la Hammond-B-3-orgeno de Larry Golding.

Brecker muzikis dumpase de sia muzikista vivo por 900 Alben kaj gajnis dek unu Gremiojn. En 2007 oni donis al li postmorte la dek duan Gremion laŭ la kategorio plej bona instrumenta solaĵo por lia solaĵo sur la albumo Some Skunk Funk.

Malsaniĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde printempe de 2005 Michael Brecker suferis pro malsaniĝo de la osta medolo, je kiu ne sanaj, sed genetike ŝanĝitaj generaj ĉeloj kaŭzas la sangoformadon. Ĉi tiu malsaniĝo evoluis finfine al leŭkemio. La 13-an de januaro 2007 li mortis pro sia malsano. Li postlasis sian edzinon kaj du plenkreskajn gefilojn.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • The Brecker Brothers: Heavy Metal Be-Bop (1978)
  • The Brecker Brothers: Detente (1980)
  • The Brecker Brothers: Straphangin' (1981)
  • Michael Brecker: Michael Brecker (1987)
  • Michael Brecker: Don’t Try This At Home (1988)
  • Michael Brecker: Now You See It ... (Now You Don’t) (1990)
  • The Brecker Brothers: Return Of The Brecker Brothers (1992)
  • The Brecker Brothers: Out Of The Loop (1994)
  • The Brecker Brothers: The Brecker Brothers, Live (1994)
  • Michael Brecker: Tales From The Hudson (1996)
  • Michael Brecker: Two Blocks From The Edge (1998)
  • Michael Brecker: Time Is Of The Essence (1999)
  • Michael Brecker: Nearness of You: The Ballad Book (2001)
  • Charlie Haden & Michael Brecker: American Dreams (2002)
  • Michael Brecker: Wide Angles (2003)
  • Randy & Michael Brecker (& die WDR-Big-Band): Some Skunk Funk (2005)
  • Michael Brecker: Pilgrimage (2007 postmorte publikigita, Jahrespreis der deutschen Schallplattenkritik 2007]])

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo en The Guardian