Jack DeJohnette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jack DeJohnette en 2006

Jack DeJohnette (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1942 en Ĉikago) estas usona Jazz-frapinstrumentisto kaj pianisto de ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Jack DeJohnette ricevis ekde la kvara ĝis dekkvara vivojaro pianludo-instruon kaj transiris sur la gimnazio al frapinstrumentaro. Tiam Max Roach estis lia muzika modelulo. Li studis ĉe la Usona Muzika Konservatorio en Ĉikago. En liaj ĉikagaj komencojaroj li ludis en larĝa muzika spektro, ekde ritmenbluso ĝis libera ĵazo. En 1966 li transloĝiĝis al Novjorko kaj akompanis kiel frapinstrumentoisto orgeniston John Patton, verkis kun Jackie McLean kaj akompanis la kantistinojn Betty Carter kaj Abbey Lincoln. Ekde 1966 ĝis 1969 li estis ĉeflanke de juna Keith Jarrett membro de la kvaropo de Charles Lloyd, kio famigis lin tutmonde. La ensemblo de Lloyd estis la unua ĵazbando, kiu ankaŭ koncertis antaŭ rokmuzika publiko; kun ĝi DeJohnette plurfoje vojaĝis al Eŭropo same kiel al orienta Azio. Krome li prezentis tiutempe kun John Coltrane, Thelonious Monk, Freddie Hubbard same kiel kun Bill Evans (ku ĉi-lasta je Montreux en 1968), same kiel kun Jarrett, Chick Corea kaj Stan Getz. Ekde ĉi tiu tempo li estas unu el la plej influaj ĵazaj frapinstrumentistoj.

Post kiam li jam novembron de 1968 estis muzikinta dum kelkaj registradoj (ekz. de la titoloj „Directions 1“ kaj „2“ same kiel „Ascent“, poste aperonta sur la albumo Directions), li fariĝis someron de 1969 membro de la bando de Miles Davis, kie li anstataŭis Toŭnion Williams kaj kunverkis la sonregistraĵojn por la epoka verko Bitches Brew. Aprilon kaj junion de 1970 li koncertis kun Davis en Fillmore West je San Francisko same kiel en Fillmore East en Novjorko. DeJohnette restis – kun interrompoj - ĝis junio de 1972 (ĝis la sonregistradoj por On the Corner) en la bando de Davis, kiam lin anstataŭis Al Foster. Tiam li direktis ankaŭ proprajn ensemblojn kaj muzikis je tio krom per frapinstrumentaro ankaŭ per blovklavaro, piano, Clavinet kaj orgeno. Post forlaso de Miles Davis li fondis la kunfandomuzikan bandon Compost.

En la 1970-aj jaroj Jack DeJohnette estis multdemandata gastmuzikistoj je multaj sonregistradoj de ECM; ekde 1976 ekestis aro da albumoj je propra nomo ĉe la munkena diskeldonejo, ekde Untitled de lia kvinopo Directions, ensemblo kun gitaristo John Abercrombie, kiu akompanis lin por la samjare aperanta soloalbumo Pictures je duono de la pecoj, je kiuj DeJohnette ludis ankaŭ orgenon kaj pianon. DeJohnette kunmuzikis (krom Dave Holland) je ties triopo Gateway, kaj ankaŭ je "New Directions" (1978-79) Abercrombie kunmuzikis krom Lester Bowie kaj Eddie Gomez. Dum ĉi tiuj jaroj DeJohnette kunverkis i.a. ankaŭ sonregistraĵojn de Terje Rypdal, John Surman, Kenny Wheeler kaj Jan Garbarek. En 1979 ekestis "Jack DeJohnette's Special Edition", komence kun David Murray kaj Arthur Blythe, poste kun John Purcell kaj Chico Freeman ĉe saksofono, ĉe kontrabaso Peter Warren aŭ Rufus Reid, je kio ĉi tiu kvaropo foje estis plilarĝigita. Martin Kunzler mencias en sia leksikona artikolo la „nekutiman ensemblan virtuozecon kun la varia stilmaterialo“. Liaj albumoj Special Edition kaj Album Album estis elektita je la legantara enketo de revuo Down Beat kiel albumo de la jaro

Per Irresistible Forces (1987) li plijunigis sian Special Edition per muzikistoj, kiujn oni rilatigas kun M-Base: Greg Osby, Gary Thomas, Lonnie Plaxico, en 1990 krome pianisto Michael Cain, kiu postsekvis al la (ne tute malsimila al Abercrombie kaj samaĝa) gitaristo en la ensemblon Mick Goodrick. Cain kunverkis dum la sekvaj jaroj ankaŭ je aliaj projektoj de DeJohnettes, je kiuj li pli kaj pli sin turnis al mondmuziko kaj al novepoka muziko. Tiel li ne nur faris klasikan pianotriopan albumon (The Jack DeJohnette Piano Album, 1985), sed ankaŭ sonregistraĵojn sole per sintezilo kaj perkutinstrumentoj, kiu alportis al li kandidatigon por Grammy kaj premion kiel plej bona novepokomuzika albumon de la jaro (Peace Time, 2009). Kun la (nur) nomumita Music in the Key of Om kaj la duopo-registraĵo Music from the Hearts of the Masters kun la okcident-afrika korao-ludisto Foday Musa Suso li fondis en 2005 samtempe propran, sendependan diskeldonejon nome "Golden Beams Productions".

Ekde la komenco de la 1980-aj jaroj li estas frapinstrumentisto de la ĝis nun ekzista triopo de Keith Jarrett (kun Gary Peacock ĉe kontrabaso). Krom tio estas menciinda la kunverkado kun Pat Metheny (80/81 kaj Song X kun Ornette Coleman) kaj tiu kun Michael Brecker, kies unuan sonregistraĵon je propra nomo en 1986 same la lastan antaŭ lia morto DeJohnette kunverkis (Pilgrimage, 2007). Krom tio ekde fine de la 1980-aj jaroj ĝis 2000 sur entute kvin albumoj li akompanis la malfruan Sonion Rollins.

Jack DeJohnette estas elstara improvizanto kaj postsekvs stile la du frapinstrumentistojn de la 1960-aj jaroj, Tony Williams kaj Elvin Jones, je kio li ĉiam sukcesas ligi elementojn de libera ĵazo kun la ritmosento de ritmenbluso. Ian Carr rigardas lin kiel unu el la plej talentaj frapinstrumentaistoj de moderna ĵazo; Richard Cook kaj Brian Morton rimarkis en 2001, ke DeJohnette deprenis de Ray Brown, Milt Hinton kaj Billy Higgins la rangon de la plej ofte surdiskigitaj ĵazmuzikistoj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

de la bandestro[redakti | redakti fonton]

  • The DeJohnette Complex (Milestone, 1968)
  • Have You Heard (Milestone, 1970)
  • Sorcery (Prestige, 1974)
  • Cosmic Chicken (Prestige, 1975)
  • Untitled (ECM, 1976) Jack DeJohnette's Directions mit John Abercrombie kaj Alex Foster
  • Pictures (ECM, 1976) solooj kaj duetoj kun John Abercrombie
  • New Rags (ECM, 1977) Directions
  • New Directions (ECM, 1978) kun Lester Bowie, John Abercrombie kaj Eddie Gomez
  • Jack DeJohnette's Special Edition (ECM, 1980) kun David Murray kaj Arthur Blythe
  • New Directions in Europe (ECM, 1980)
  • Tin Can Alley (ECM 1982) Special Edition kun Chico Freeman, John Purcell
  • Inflation Blues (ECM, 1983) Special Edition kun Baikida Carroll kiel gastmuzikisto
  • Album Album (ECM, 1984) Special Edition kun David Murray, John Purcell kaj Howard Johnson
  • The Jack DeJohnette Piano Album (Landmark, 1985)
  • Irresistible Forces (Impulse/MCA, 1987) Special Edition kun Greg Osby, Gary Thomas, Lonnie Plaxico, Mick Goodrick kaj Naná Vasconcelos
  • Audio-Visualscapes (Impulse/MCA, 1988) Special Edition
  • Zebra (MCA, 1989) JDJ nur sintezilo duope kun Lester Bowie
  • Parallel Realities (MCA, 1990) triopo kun Pat Metheny kaj Herbie Hancock
  • Earth Walk (Blue Note, 1991) kun Osby, Thomas, Plaxico kaj Michael Cain
  • Music for the Fifth World (Manhattan, 1993) kun Vernon Reid kaj John Scofield
  • Extra Special Edition (Blue Note, 1995) kun Bobby McFerrin
  • Dancing with Nature Spirits (ECM, 1995) triopo kun Michael Cain kaj Steve Gorn
  • Oneness (ECM, 1997)
  • Music in the Key of OM (Golden Beams, 2005) solo, Grammy-kandidatigo kiel "Plej bona Nov-Epoka albumo"
  • Hybrids (2005) The Ripple Effect kun John Surman, Ben Surman kaj Foday Musa Suso
  • The Elephant Sleeps But Still Remembers (Golden Beams, 2006) triopo kun Bill Frisell kaj Ben Surman
  • Peace Time (Now Forward, 2008) solo, Grammy 2009 kiel "Plej bona Nov-Epoka albumo"
  • Music We Are (Golden Beams, 2009) kun Danilo Pérez kaj John Patitucci
  • Sound Travels (2012)

de la kunbandestro[redakti | redakti fonton]

  • Ruta and Daitya (Duo kun Keith Jarrett) (ECM, 1972)
  • Gateway (triopo kun John Abercrombie kaj Dave Holland: Gateway (ECM, 1975), Gateway II (ECM, 1977), Homecoming (1995), In the Moment (ECM, 1996)
  • In Our Style (triopo kun David Murray) (DIW, 1986)
  • Invisible Nature (duopo kun John Surman) (ECM, 2000)
  • Music from the Hearts of the Masters (duopo kun Foday Musa Suso) (Golden Beams, 2005)
  • Trio Beyond (kun Larry Goldings kaj John Scofield): Saudades (ECM, 2006)

de la gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

  • Charles Lloyd: Forest Flower (1966)
  • Miles Davis: Bitches Brew (August 1969); Live-Evil (decembron de 1970)
  • John Abercrombie: Timeless (1974), Night (1984)
  • Kenny Wheeler: Gnu High (1975)
  • Gary Peacock: Tales of Another (1977)
  • Pat Metheny: 80/81 (1980)
  • Joanne Brackeen: Special Identity (1981)
  • Keith Jarrett: Standards Vol. I and II (1983); Standards Live (1985); Still Live (1986); Changeless (1987); The Cure (1990); Bye Bye Blackbird (1991); Tokyo '96 (1996); Whisper Not (1999); Inside Out (2000); Always Let Me Go (2001); Up for It (2002)
  • Pat Metheny/Ornette Coleman: Song X (1985)
  • Gordon Beck: For Evans Sake (1991)
  • Michael Brecker: Michael Brecker (1987); Tales from the Hudson (1996); Pilgrimage (2007)
  • Lyle Mays: Fictionary (1993)
  • Herbie Hancock: The New Standard (1996)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Grammy Awards:
    • 2009: Plej bona Nov-Epoka albumo
    • en 2011 li ricevis stipendion deNEA.

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]