John Lennon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Lennon
Bazaj informoj
Naskonomo John Winston Lennon
Naskiĝo 9-an de oktobro 1940 (1940-10-09)
en Liverpool Maternity Hospital
Morto 8-an de decembro 1980 (1980-12-08) (40-jaraĝa)
en Novjorko
Edz(in)o Cynthia Powell • Yoko Ono
Deveno Anglio Liverpool, Anglio
Ĝenroj Rok-muziko, Popmuziko, Eksperimenta muziko
Profesio kantisto, komponisto, muzikisto, verkisto, pentristo, pac-aktivisto
Instrumentoj Gitaro, Harmoniko, Piano, Orgeno, Melotrono, Harmoniumo
Aktivaj jaroj 1957-1975, 1980
Eldoninto Parlophone, Capitol, Apple, Vee-Jay, EMI, Geffen
Parencaj
temoj
The Beatles
Plastic Ono Band
The Dirty Mac
Yoko Ono, Sean Lennon
Julian Lennon
Retejo JohnLennon.com
Signifa instrumento
akustikaj gitaroj Rickenbacker 325, Epiphone Casino, Gibson J-160E kaj Les Paul Junior
Persona informo
Naskonomo John Winston Lennon
Aliaj nomoj Dr. Winston O’Boogie
Mortokialo pafvundo
Tombo Centra Parko
Lingvoj angla
Loĝloko LiverpoolNovjorko • Mendips, Menlove Avenue
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Liverpool College of Art • Calderstones School • Dovedale Primary School
Subskribo John Lennon
Familio
Patro Alfred Lennon
Patrino Julia Lennon
Frat(in)oj Ingrid Pederson • Julia Baird • Jacqueline Dykins
Edz(in)o Cynthia Powell • Yoko Ono
Amkunulo May Pang
Infanoj Julian Lennon • John Ono Lennon • John Lennon II • Sean Lennon
Parencoj Mimi Smith
Okupo
Okupo muzikproduktistoverkistoaktorokantaŭtorogitaristofilmproduktoro • poeto • komponisto • filmaktoro • pianistokantisto • pentristo • filmreĝisoro • publika konato • prozisto • pacaktivisto • politika aktivisto • diskografa artisto
Verkoj Imagine
TTT
Retejo http://www.johnlennon.com/
vdr
La lita striko en Montrealo. Registrante la kanton "Give Peace a Chance" (Donu Ŝancon al la Paco)

John Winston LENNON [Ĝon Lenon]-(Prononco Esperanto) (naskiĝis en Liverpool, la 9-an de oktobro, 1940 - mortis en Novjorko la 8-an de decembro, 1980) estis brita muzikisto, komponisto kaj pacaktivulo, kiu akiris tutmondan famon kiel fondinto de rokbando The Beatles. Kune kun George Harrison, Ringo Starr kaj Paul McCartney, Lennon kreis la plej sukcesan kaj influan rokmuzikan grupon de la dudeka jarcento. En 2004, la revuo Rolling Stone vicigis lin 38-a en la listo "100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj".

Lennon estis unu el la plej fekundaj kaj influaj rokenrolaj muzikistoj, kantistoj kaj kantverkistoj kaj estas konata pro du ĉefaj aferoj: La unua estas lia muzika laboro, precipe kiel membro de Beatles, kiu alportis al li tutmondan famon. La dua estas la fakto, ke de certa periodo en sia vivo, li decidis uzi sian diskonigon por disvastigi mesaĝojn, kiujn li kredis - kiel paco kaj gefrateco-solidareco, kaj tiel aĉetis la admiron de la amasoj, kiuj identiĝis kun li kaj liaj principoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

John Lennon devenis de humilda origino. En la aĝo de 15 jaroj li decidis fariĝi rok-muzikisto, same kiel Elvis Presley, kiun li admiris.

En la jaro 1957 li kune kun Paul McCartney fondis sian unuan muzikgrupon: The Quarrymen. Poste aliĝis George Harrison kaj en 1962 Ringo Starr. El ili formiĝis la grupo Beatles. Per siaj kantoj John Lennon esence kontribuis al la tutmonda sukceso de la Beatles.

En la jaro 1970 la Beatles disiĝis. Samjare John Lennon kune kun sia japandevena edzino Yoko Ono fondis la grupon Plastic Ono Band.

Ankaŭ kiel solisto li furoris. Li komponis aron da kantoj, ofte kun politika mesaĝo kontraŭmilita.

La 8-an de decembro 1980 John Lennon fariĝis viktimo de atenco: Li estis mortpafita de mense malsana viro (Mark David Chapman) antaŭ sia domo en Novjorko.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la aliro de Lennon, kanto estas simpla kaj mallonga muzikaĵo. Lennon evitis aldonojn kaj ornamojn kaj certigis, ke liaj kantoj estu simplaj. Iuj diras, ke malfacilas trovi en Lennon nenecesan muziknoton aŭ nenecesan vorton. Kritikistoj demontris al la minimuma evoluo, kiu videblas en la komponado de la unuaj kantoj de Beatles ĝis lia plej nova albumo. Laŭ ili, simplaj amkantoj kaj baza rokenrolo estis la recepto ĉe la komenco kaj fino. Pli akraj kritikistoj eĉ argumentas, ke la ĉefa rolo de Lennon estis kiel la perfekta kritikisto por Paul McCartney, por malhelpi lin de la troigoj, kiuj ofte karakterizis liajn kantojn post la disiĝo de Beatles. Ili plue asertas, ke Lennon falis en plurajn vicojn de McCartney kiel muzikisto kaj liaj ĉefaj atingoj en Beatles tre intensiĝis post la kontribuo de George Martin, la produktanto de Beatles, kaj McCartney mem en la procezo de materialo.

Alia aspekto de la muzika aliro de Lennon estis la fakto, ke en kanto vi devas esprimi emociojn en la plej rekta kaj sincera maniero, kun maksimuma malkaŝo al la publiko. Tiel, kiel fama homo kaj sciante, ke ĉiu lia vorto altiros atenton, Lennon kantis personajn kantojn kiel "Mother", kiu rakontis pri lia patrino, en kiuj la krioj eĥis "Panjo, ne iru! Paĉjo, revenu hejmen!" ".

Listo de kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Lucy in the Sky with Diamonds (1967)
  • Give Peace a Chance (1969)
  • Cold Turkey (1969)
  • Instant Karma (1970)
  • Mother (1970)
  • Power to the People (1971)
  • Happy Xmas (1971)
  • Imagine (trifoje tradukita esperanten: de Manuel Pancorbo, de William Auld kaj de Stephan Schneider)(1971). Tiu kanto estis cenzurita de la BBC en 1991 dum la Golfa milito[1].
  • Mind Games (1973)
  • Whatever Gets You thru the Night (1974)
  • #9 Dream (1974)
  • Stand by Me (1975)
  • Starting Over (1980)
  • Woman (1981)
  • Free as a Bird (aperis postmorte, 1995)

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Life is what happens to you while you're busy making other plans.   Vivo estas tio, kio okazas al vi, dum vi insistas fari aliajn planojn. 
— John Lennon, Beatiful Boy

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) "Turn that down! 40 banned and censored songs" (Silentigu! 40 malpermesataj kaj cenuritaj kantoj), NCAC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]