Introducing... The Beatles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Introducing... The Beatles
IntroducingtheBeatles.jpg
Albumo de The Beatles
Eldonigita 10-a de januaro, 1964
(Dua eldono 10-a de februaro, 1964)
Registrita dum 1962, 1963
Muzika stilo Rok-muziko
Longeco 27:39
Diskokompanio Vee-Jay
Produktisto George Martin
Kronologio de The Beatles en Usono
Introducing... The Beatles
(1964)
Meet The Beatles!
(1964)

Introducing... The Beatles (Esp: "Enkondukanta... The Beatles") estas la unua usona muzikalbumo de The Beatles, eldonigita de Vee-Jay Records je la 10-a de januaro, 1964, dek tagoj antaŭ la unua Beatles-albumo de Capitol Records, Meet The Beatles!. Kvankam la albumo estis la kaŭzo de multaj laŭleĝaj problemoj inter Vee-Jay kaj Capitol, la kompanio vendis 1.3 milionojn da kopioj ĝis la fino de 1964.

Estas du versioj de Introducing.... Ambaŭ versioj inkluzivas dekdu kantojn el la brita albumo Please Please Me, sed ĉar Capitol Records, tra Beechwood Music, posedis la muzikeldonaĵajn rajtojn por "Love Me Do" kaj "P.S. I Love You", Vee-Jay anstataŭigas la du aliajn kantojn el Please Please Me ("Ask Me Why" kaj "Please Please Me") en sia dua eldono, edonigita je la 10-a de februaro, 1964.

Traka listo[redakti | redakti fonton]

Flanko 1:

  1. "I Saw Her Standing There"
  2. "Misery"
  3. "Anna (Go to Him)"
  4. "Chains"
  5. "Boys"
  6. "Love Me Do" (2a versio: "Ask Me Why")

Flanko 2:

  1. "P.S. I Love You" (2a versio: "Please Please Me")
  2. "Baby It's You"
  3. "Do You Want to Know a Secret"
  4. "A Taste of Honey"
  5. "There's a Place"
  6. "Twist and Shout"

Ceteraj versioj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la kompanio perdis la rajtojn al la Please Please Me muziko, Vee-Jay eldonigis du ceterajn repakaĵojn de Introducing... . Ambaŭ repakaĵoj inkluzivas la 2-an version de Introducing... .:

  • Songs, Pictures, and Stories of the Fabulous Beatles ("Kantoj, Bildoj, kaj Rakontoj de la Fabelaj Beatle-oj"; ĉ. malfrua julio aŭ oktobro 1964)
  • The Beatles vs. The Four Seasons ("The Beatles Kontraŭ The Four Seasons"; oktobro 1964) (duobla albumo; la dua albumo estas la muziko de la usona muzikgrupo de Frankie Valli.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]