Golfa Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
2-a Golfa Milito
Konflikto: Golfa milito
Kuwait burn oilfield.png
Brula naftokampo
Daŭro: 2-a de aŭgusto, 199028-a de februaro, 1991
Loko: Irako, Kuvajto, Sauda Arabio, Israelo
Rezulto: Koalicia venko
Flankoj
Koalicio Irako
Respubliko de Kuvajto
Komandantoj
Jaber Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah

George H. W. Bush
Norman Schwarzkopf
Colin Powell
Calvin Waller
Fahd bin Abdul-Aziz
Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud
Sultan bin Abdul-Aziz Al Saud
Turki bin Faisal Al Saud
Saleh Al-Muhaja
Ĥalid bin Sultan
John Major
Patrick Hine
Andrew Wilson
Peter de la Billière
John Chapple
Michel Roquejoffre
Mohamed Hussein Tantawi
Mustafa Tlass
Hamad Al Thani
Mirza Aslam Beg

Sadam Husein

Ali Hassan al-Majid
Salah Abud Mahmud

Forto
956 600 545 000 (100 000 en Kuvajto)
v  d  r
Information icon.svg

La 2-a Golfa Milito okazis en 1990 kaj 1991 inter koalicio gvidata de Usono kaj Irako. Oficiala kaŭzo por ĝi estis la aneksado de Kuvajto fare de Irako. Ĝia rezulto estis venko de la koalicio, kiu tamen rezignis pri plena okupado de Irako.

La t.n. Golfa Milito estis parto de aro de militoj okazintaj en la regiono de la Persa Golfo, post la Irana revolucio. Kelkfoje la tuta grupo de alfrontiĝoj estas kune nomataj Milito de la Persa Golfo, kaj oni faras distingon inter:

  • La 1-a Golfa Milito, okazinta de 1980 al 1988 inter Irako kaj Irano.
  • La 2-a Golfa Milito, aŭ antonomazie Golfa Milito.
  • La 3-a Golfa Milito aŭ Iraka Milito inter Usono kaj Irako post 2003.

La 2-a Golfa Milito estis senprecedenca koncerne la implikon de la publiko pere de la amaskomunikiloj.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Unua mondmilito Kuvajto apartenis al la Osmanida imperio kaj estis parto de la tiama provinco Basra. Post la milito okazis rearanĝo de la regiono; Irako kaj Kuvajto sendependiĝis. Kuvajto unue estis administrata de Britio kaj poste iĝis monarkio.

Irako ĉiam kontestis la sendependecon de Kuvajto kaj konsideris ĝin sia 19-a provinco; krome estis disputoj pri la situo de la limo; tamen Irako neniam faris paŝojn por efektivigi sian pretendon. Sed post la 1-a Golfa Milito Irako havis gigantan ŝuldaron en eksterlando, inkluzive ŝuldon de 80 miliardoj da usonaj dolaroj ĉe Kuvajto. Ĝi esperis altigon de la prezo de nafto por pagi siajn ŝuldojn. Kuvajto, inverse, altigis la liverkvanton kaj tiel kaŭzis malaltigon de la prezo. Irako postulis malaltigon de la ŝuldoj, dirante ke per sia milito kontraŭ Irano ĝi faris gravan servon al la aliaj arabaj ŝtatoj, precipe Kuvajto kaj Sauda Arabio.

Meze de 1990 la intertraktado pri la ŝuldoj stagnis, kaj fine de julio Irako postenigis trupojn ĉe la limo al Kuvajto kaj petis viziton de usona ambasadoro April Glaspie ĉe prezidento Saddam Hussein. Ŝi deklaris, ke Usono "ne havas opinion pri arabi-arabiaj disputoj" kaj ke ministro James Baker komisiis niajn oficialajn parolistojn emfazi tiun instrukcion". Saddam Hussein probable konkludis, ke Usono ne enmiksiĝos en la disputon.

La komenco de la milito[redakti | redakti fonton]

Je la 2-a de aŭgusto 1990 iraka infanterio eniris Kuvajton kaj okupis strategiajn poziciojn. Ĝi malpermesis la foriron de eksterlandaj turistoj, kiuj estis kvazaŭ ostaĝoj. Parto de la konkerita teritorio estis aldonita al la provinco de Basra, la resto estis deklarita nova, 19-a provinco.

La rezolucioj[redakti | redakti fonton]

Jam post kelkaj horoj al Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj decidis rezolucion 660, kiu kondamnis la invadon kaj postulis retiriĝon de Irako. Je la 6-a de aŭgusto sekvis rezolucio 661 kun ekonomiaj sankcioj kontraŭ Irako. Rezolucio 678 de la 11-a de novembro ultimate postulis retiriĝon ĝis la 15-a de januaro 1991 kaj deklaris "ĉiujn necesajn rimedojn por subteni kaj efektivigi rezolucion 600" jure pravigitaj.

"Dezerta Ŝtormo"[redakti | redakti fonton]

Preparo[redakti | redakti fonton]

Usona prezidento George Bush anoncis militkampanjon "Dezerta Ŝtormo", "resume defendan", kun la celo malhelpi irakan invadon en Saudan Arabion. Ne estis iuj indikoj, ke Irako tion intencis; ĝi emfazis, ke ĝi volas nur "sian" provincon.

Usono formis aliancon (koalicion) el 34 landoj kontraŭ Irako: Afganio, Argentino, Aŭstralio, Barejno, Bangladeŝo, Ĉeĥio, Danio, Egiptio, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Honduro, Hungario, Italio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Maroko, Nederlando, Niĝero, Norvegio, Omano, Pakistano, Pollando, Portugalio, Sauda Arabio, Senegalo, Suda Koreio, Sirio, Turkio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono mem. Usono disponigis 74 % el la 660 000-persona soldataro.

La kialoj, per kiuj Usono pravigis la militon, variis:

  • sekurigo de la nafto-provizado por la usona ekonomio;
  • puno de kontraŭ-homrajtaj krimoj de Saddam Hussein;
  • prevento de evoluigo de atom-bataliloj aŭ aliaj amas-detruaj bataliloj fare de Saddam Hussein.

Jam post la iraka invado en Kuvajto en Usono fondiĝis organizaĵo nomata "Civitanoj por Libera Kuvajto". Ĝi dungis la reklam-agentejon Hill & Knowlton por konvinki Usonon al milito kontraŭ Irako. La agentejo publikigis, ke irakaj soldatoj en la kuvajtia malsanulejo Al Adnan rabis bebo-kovilojn, mortigante la frunaskitajn bebojn. Tion antaŭ la Usona Kongreso atestis "flegistino Najira". La kampanjo, kiu baziĝis sur pure fikcia okazaĵo, efektive konvinkis la kongreson decidi militon.

Aera milito[redakti | redakti fonton]

Pafe faligita iraka Scud-raketo

Je la 16-a de januaro 1991, post forpaso de la ultimato de rezolucio 678, la koalicio deklaris aeran militon kaj je la 17-a de januaro komencis intensan bombadon de Irako. Estis uzita dekoblo de la bataliloj uzitaj en la tuta Dua mondmilito. Rapide la koalicio atingis plenan regadon de la aero kaj ne renkontis seriozan reziston.

Israelaj infanoj kun gasmasko

Ĉar Irako teknike ne povis rivali la armeojn de la koalicio, ĝi minacis ataki Israelon per venena gaso kaj tiel esperis impliki Israelon en la militon, post kio la aliaj arabaj landoj helpu Irakon. Tio ne funkciis, sed israelanoj devis pasigi plurajn vesperojn kun gasmaskoj pro alarmo pri atako.

Surtera milito[redakti | redakti fonton]

medal[redakti | redakti fonton]

Persian Gulf Veterans National Medal of US

Rezultoj[redakti | redakti fonton]