Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud
| Abdulah الملك عبد الله |
||
|---|---|---|
| Reĝo de Sauda Arabio | ||
| Regado | 1-a de aŭgusto 2005 – nuntempo | |
| Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1924 | |
| en Riado, Sauda Arabio | ||
| Antaŭulo | Fahd | |
| Edzino | 4 edzinoj | |
| Idaro | 7 filoj kaj 15 filinoj | |
| Patro | Abdul-Aziz bin Saud | |
| Patrino | Fahda bint Asi Al Ŝuraim | |
Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud (n. aŭgusto de 1924 en Riado, Sauda Arabio), arabe: عبد الله بن عبد العزيز السعود, estas ekde la 1-a de aŭgusto 2005 la reĝo de Sauda Arabio. Li fakte jam gvidis la ŝtatajn aferojn ekde 1995 kiel kronprinco, post kiam lia duonfrato kaj tiama reĝo Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud suferis apopleksion. Tiam li enkondukis reformojn pro la financa krizo de la lando kaj tiel ekz. malpliigis la ŝtatajn donaĵojn (senpaga domo, sanoprizorgo ktp.).
Laŭ la oficiala dinastia naskosinsekvo, li estas la 15-a el 37 filoj de la reĝo Abdul-Aziz bin Saud, fondinto de la reĝlando Sauda Arabio.
Abdulah naskiĝis kiel filo de Fahda, la oka edzino de Bin Saud. Lin instruis intelektuloj kaj ekleziuloj en la princa lernejo de la sauda korto. En 1963 li iĝis komandanto de la sauda Nacia Gvardio, kaj ekde junio de 1982 la unua vic-ĉefministro.