Abdul-Aziz bin Saud
El Vikipedio
| Abdul-Aziz bin Saud عبد العزيز ابن سعود |
||
|---|---|---|
| Reĝo de Sauda Arabio | ||
| Regado | 1932 - 1953 | |
| Naskiĝo | la 24-an de novembro 1880 | |
| en Riado, Sauda Arabio | ||
| Morto | la 9-an de novembro 1953 | |
| en Taif, Sauda Arabio | ||
| Patro | Abdul-Rahman bin Faisal | |
Abdul-Aziz bin Saud aŭ Abd al-Aziz ibn Saud (naskiĝis 24-an de novembro 1880 en Riado; mortis la 9-an de novembro 1953 en Taif; arabe فهد بن عبد العزيز آل سعود, latinliterigo laŭ DMG ʿAbd al-ʿAzīz ibn Saʿūd) en 1932 fondis la reĝlandon Sauda Arabio kaj de tiam ĝis sia morto estis reĝo de la lando. En okcidentaj landoj li ofte nomatis nur Bin Saud aŭ Ibn Saud. Ĉiuj ĝis-nunaj pliaj reĝoj de la lando estas idoj de li, anoj de la sauda dinastio. Laŭ li inter alie nomatas la Internacia Flughaveno Reĝo Abdul-Aziz en Ĝido.