Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud
Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud arabe: عبد الله بن عبد العزيز السعود, (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1924 en Riado, Sauda Arabio, mortis la 23-an de januaro 2015), estis ekde la 1-a de aŭgusto 2005 la reĝo de Sauda Arabio. Li fakte jam gvidis la ŝtatajn aferojn ekde 1995 kiel kronprinco, post kiam lia duonfrato kaj tiama reĝo Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud suferis apopleksion. Tiam li enkondukis reformojn pro la financa krizo de la lando kaj tiel ekz. malpliigis la ŝtatajn donaĵojn (senpaga domo, sanoprizorgo ktp.).
Laŭ la oficiala dinastia naskosinsekvo, li estas la 15-a el 37 filoj de la reĝo Abdul-Aziz bin Saud, fondinto de la reĝlando Sauda Arabio.
Abdulah naskiĝis kiel filo de Fahda, la oka edzino de Bin Saud. Lin instruis intelektuloj kaj ekleziuloj en la princa lernejo de la sauda korto. En 1963 li iĝis komandanto de la sauda Nacia Gvardio, kaj ekde junio de 1982 la unua vic-ĉefministro.
Ligoj kun Pollando
[redakti | redakti fonton]En Pollando iĝis konata kiel fondaĵisto de dispartigo de Siamaj dunaskitoj - du fratinoj el Janikowo (la 3-an de januaro 2005). Kuzo de la knabinoj metis informon kun la peto pri financa helpo en TTT-paĝon. Tiutempa tronheredanto invitis la fratinojn kun la patrino al Sauda Arabio kaj financis la operacion. La operaco estis montrita de la sauda televido.
La 25-an de junio 2007 li ricevis de la manoj de pola prezidento Lech Kaczyński la Ordenon de Blanka Aglo.
- Kavaliroj de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1924
- Naskiĝintoj la 1-an de aŭgusto
- Mortintoj en 2015
- Mortintoj la 23-an de januaro
- Arabaj politikistoj
- Ĉefministroj de Sauda Arabio
- Kavaliroj de Ordeno de Blanka Aglo
- Kavaliroj grandaj krucoj de la Ordeno de Merito de la Itala Respubliko
- Saudarabiaj miliarduloj
- Naskiĝintoj en Riado
- Regantoj de Sauda Arabio
- Reĝoj de Sauda Arabio
- Ricevintoj de la Ordeno de Liberiginto San Martín
- Sauda dinastio