Ordeno de Blanka Aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ordeno de la Blanka Aglo sur blua rubando

La Ordeno de la Blanka Aglo (pole: Order Orła Białego) estas la plej alta ŝtata honoraĵo en Pollando, atribuata pro eminentaj civilaj kaj militaj meritoj por Pollando, dum paco aŭ dum milito. Ĝin povas ricevi la plej eminentaj poloj kaj la plej altaj reprezentantoj de aliaj landoj.

La Ordenon oni portas sur blua rubando ĉirkaŭanta la maldekstran ŝultron. La stelon de la Ordeno oni portas sur la maldekstra flanko de la brusto.

Nun estas i.a. jenaj anoj de la Kapitulo de la Ordeno: prof. Władysław Bartoszewski, Krzysztof Penderecki kaj Aleksander Hall.

La unua Kavaliro de la Ordeno post ĝia restituo estis en la jaro 1993 la Papo Johano Paŭlo la 2-a.

La Ordenon ricevis i.a. la jenaj Kavaliroj kaj Damoj de la Ordeno: