Hilary Koprowski
Hilary KOPROWSKI (naskiĝis la 5-an de decembro 1916 en Varsovio) estas pola-usona virologo kaj imunologo, inventinto de la unua efektiva polio-vakcino.
Hilary Koprowski studis medicinon en la Varsovia Universitato. Li kaj lia edzino fuĝis en 1939 al Brazilo, kie li laboris por la Rockefeller Foundation en Rio de Janeiro. Lia esplora tereno estis trovo de vakcino kontarŭ flava febro.
Post la dua mondmilito, Koprowski eklaboris pri trabuŝa vakcino kontraŭ polio. Tio estis sukcese ellaborita en la 1950-aj jaroj kaj testita en Afriko. Pro tiu testado oni akuzis lin post apero de la aidoso, ke liaj eksperimentoj, testadoj (je simioj) kaŭzis transiron de la malsano al la homo. Tio pruviĝis falŝa akuzo, pruvitaj eĉ per genetikaj esploroj de la viroevoluo.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Hilary Koprowski - oficiala paĝo (en)