Pola Scienca Akademio
| Polska Akademia Nauk | |
|---|---|
| fondodato | 1951 |
| speco | ŝtata |
| urbo | Varsovio, Pollando |
| prezidanto | Michał Kleiber |
| retejo | www.pan.pl |
La Polska Akademia Nauk (PAN) (eo. Pola Scienca Akademio) estas ŝtata scienca establaĵo, kiu kaj prezentas la plej famajn sciencularanojn de Pollando kaj reton de komune administrataj ŝtataj sciencinstitutoj, kies celo estas la efektivigo de studoj je laŭeble alta nivelo.
Enhavo |
Historio [redakti]
La PAN kreiĝis en la jaro 1951 ĉe la unua kongreso de la Pola Scienco transprenante la sovetan (stalinan) ekzemplon kiel kununuiĝo de la malnova Polska Akademia Umiejętności (Pola Akademio de Kono, PAU), de la Towarzystwo Naukowe Warszawskie (Varsovia Scienca komunumo) kaj de la Krakowskie Towarzystwo Naukowe (Krakova Scienca Komunumo) kiel pura scienca komunumo. Unue en la jaro 1960 ĝi estis transformita al centrala ŝtata institucio – funkcio, kiun ĝi ree perdis post la sistema ŝanĝo en 1990. La ŝtatan scienckontrolon transprenis anstataŭe la Komitet Badań Naukowych (Komitato por sciencaj studoj).
Strukturo [redakti]
Kiel scienca komunumo la PAN ne enhavas pli ol 350 laŭordajn membrojn. Krome korespondantajn membrojn ĝi ankaŭ enhavas. La membreco estas donata dumvive. La rajton, sugesti korespondantajn membrojn, havas la laŭordaj membroj kaj la sciencaj konsilioj de la universitatoj kaj membraj institutoj de la akademio. Novaj laŭordaj membroj estas elektataj per la ceteraj membroj se seĝoj malokupiĝas. Tute estas ĉirkaŭ 30 % de la membroj eksterlandaj scienculoj. Ĉiuj membroj kune kreas la ĝeneralasembleon, kiu elektas la prezidanton, la prezidion kaj la estrojn de la diversaj eroj kaj de la komitatoj.
Kiel reto de institutoj la PAN enhavas kelkajn dekduojn da tiaj establaĵoj el ĉiuj sciencaj regionoj. La financadon de la institutoj administras senpere la Komitet Badań Naukowych. En la institutoj laboras ĉirkaŭ 2000 scienculoj. La establaĵoj ne donas bazajn studojn por studentoj, sed nur doktoriĝajn kaj habilitiĝajn studadojn.
La centralaj establaĵoj de la PAN kaj la kancelario aŭ la arkivo estas lokataj en Varsovio. Krome ekzistas regionaj sekcioj en Krakovo, Dancigo, Lublin, Katowice, Vroclavo, Lodzo kaj Poznań
Ekzistas sep superaj fakultatoj:
- Wydział Nauk Społecznych (Socia scienco)
- Wydział Nauk Biologicznych (Biologiaj sciencoj)
- Wydział Nauk Matematycznych, Fizycznych i Chemicznych (Matematikaj, fizikaj kaj kemiaj sciencoj)
- Wydział Nauk Techniczych (Teknikaj sciencoj)
- Wydział Nauk Rolniczych, Leśnych i Weterynaryjnych (Agraraj, forstaj kaj veterinaraj sciencoj)
- Wydział Nauk Medycznych (Medicinaj sciencoj)
- Wydział Nauk o Ziemi i Nauk Górniczych (Geo- kaj minado-sciencoj)
La akademio ankaŭ enhavas la centron por historia studo (Berlino)[1] kaj la sciencan centron de la Pola Scienca Akademio en Vieno.[2]
Ligiloj [redakti]
- Retejo de la akademio (angle)
- Hans Golombek: Pola Scienca Akademio. mallonga prezentado de la akademio (el la jara raporto de la DAAD, 2002) (PDF; 98 kB)

