Michał Kleiber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michał Kleiber
Persona informo
Michał Kleiber
Naskiĝo 23-an de januaro 1946 (1946-01-23) (78-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de VarsovioPolitekniko de Varsovio vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo akademiulo • politikisto • tenisisto • komputosciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michał Kleiber (naskiĝis la 23-an de januaro 1946 en Varsovio) estas pola sciencisto, spertulo pri mekaniko kaj informadiko, estinta ministro pri scienco, de 2007 prezidanto de Pola Scienca Akademio, estinta socia konsilisto de prezidento Lech Kaczyński pri kontaktoj kun la scienco. Kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel junulo trejnis tenison kaj estis majstro de Pollando.

Li finis studojn en la Fakultato de Landa Inĝenierio de Varsovia Politekniko kaj en la Fakultato de Matematiko, Mekaniko kaj Informadiko de Varsovia Universitato. Doktoriĝis kaj habilitiĝis. En 1989 ricevis titolon de profesoro pri teknikaj sciencoj. De pluraj jaroj estas ligita kun Instituto de Bazaj Problemoj de Tekniko de Pola Scienca Akademio, en la jaroj 1995–2006 estis direktoro de tiu ĉi unuo. Aŭtoro de preskaŭ 250 publikaĵoj kaj de sep libroj dediĉitaj al apliko de modernaj komputilaj metodoj en sciencaj esploroj, tekniko kaj medicino.

En la jaroj 1976–1981 laboris en germanaj universitatoj en Stuttgart, Hanovro kaj Darmstadt. De 1983 ĝis 1984 estis vizita profesoro en Universitato de Kalifornio kaj en la jaroj 1992–1993 en Universitato de Tokio.

En 1994 iĝis ĉefredaktoro de scienca revuo "Archives of Computational Methods in Engineering" kaj estrarano de International Association of Computational Mechanics. Estis prezidanto de Direktora Konsilio de Sciencaj Filioj de Pola Scienca Akademio (PAN) kaj membro de Centra Komisiono pri Sciencaj Gradoj kaj Scienca Titolo. En la jaroj 1998–2001 reprezentis Pollandon en Konsilio de Guberniestroj de la Komuna Esplor-Centro en Eŭropa Unio. En 2005 estis nomumita al posteno de la prezidanto de European Materials Forum.

De la 19-a de januaro 2006 plenumis funkcion de socia konsilisto de prezidento Lech Kaczyński pri kontaktoj kun la scienca medio.

Reala membro de PAN. De januaro 2007 ĝis marto 2015 estis prezidanto de PAN. Elektita al membreco de Aŭstria Akademio de Sciencoj (2002), Eŭropa Akademio de Sciencoj kaj Belartoj (2006), Academia Europaea (2009), al la Senato de germana Leopoldina (2011), Eŭropa Esplor-Konsilio (2006–2011) kaj Stira Komitato de la Estraranta Konsilio de Eŭropa Fondaĵo de Scienco en Strasburgo (2007–2010). Plie, membro de Socia Komitato pri Restaŭro de Historiaj Monumentoj de Krakovo (2009) kaj Inĝeniera Akademio en Pollando. En 2015 estis nomumita al posteno de ambasadoro de Eŭropa Komisiono pri la nova eŭropa rakonto. En 2017 ĝenerala asembleo de scienca organizaĵo The European Community on Computational Methods in Applied Sciences (ECCOMAS) elektis Michał Kleiber sia prezidanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]