Universitato de Varsovio
Universitato de Varsovio (pole Uniwersytet Warszawski, UW) estas unu el la plej grandaj universitatoj en Pollando. Ĝi estis fondita en 1816, en 1831 fermita kaj en 1857 denove malfermita. Nun en ĝi studas pli ol 60.000 studentoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
1816–1831
Novembre 1816 imperiestro de Rusio kaj reĝo de Pollando Aleksandro la 1-a aprobis iniciaton de Stanisław Kostka Potocki kaj Stanisław Staszic, permesante la 7-n (19-an) de novembro fondi Reĝan Varsovian Universitaton – pere de kunligo de Szkoła Prawa i Nauk Administracyjnych (Lernejo de Juro kaj de Administraj Sciencoj; fondita en 1808) kaj Szkoła Lekarska (Kuracista Lernejo; fondita en 1809). Post kompletigo la altlernejo konsistis el 5 fakultatoj:
- Juro kaj Administraj Sciencoj (9 katedroj)
- Kuracistaj Sciencoj (10 katedroj):
- Teologia (6 katedroj)
- Filozofia (kreigixs en 1817)
- Sciencoj kaj Belartoj, kreiĝis en 1818, (en la jaroj 1826–1829 studis ĉi tie Frederiko Ŝopeno)
Post falo de novembra ribelo, en kiu partoprenis multaj studentoj, la universitato estis fermita.
Strukturo [redakti]
La Universitato havas 20 fakultatojn kaj multajn didaktikajn kaj administraciajn unuojn.
Fakultatoj
- Fakultato "Artes Liberales"
- Fakultato de Biologio
- Fakultato de Ekonomiko
- Fakultato de Filozofio kaj Sociologio
- Fakultato de Fiziko
- Fakultato de Geografio kaj Regiona Studado
- Fakultato de Geologio
- Fakultato de Historio
- Fakultato de Juro kaj Administracio
- Fakultato de Ĵurnalismo kaj Politikaj Sciencoj
- Fakultato de Kemio
- Fakultato de Aplikata Lingvistiko
- Fakultato de Aplikataj Sociaj Sciencoj kaj Readaptado
- Fakultato de Matematiko, Informadiko kaj Mekaniko
- Fakultato de Novfilologio
- Fakultato de Orientalistiko
- Fakultato de Pedagogio
- Fakultato de Pola Lingvo
- Fakultato de Psikologio
- Fakultato de Estrado
Ceteraj didaktikaj kaj administraciaj unuoj
- Centro pri Meditaranea Arkeologio je la nomo de profesoro Kazimierz Michałowski
- Eŭropa Centro
- Eduk-Centro de Instruistoj pri Fremdaj Lingvoj kaj pri Eŭropa Edukado
- Centro de Aperta kaj Plurmedia Edukado (COME)
- Stud-Centr de Aŭtonomia Teritorio kaj de Loka Disvolvo
- Instituto de Amerikoj kaj de Eŭropo
- Stud-Centro pri Latin-Ameriko (CESLA)
- Centro de Eŭropaj Regionaj kaj Lokaj Studoj (EUROREG)
- Stud-Centro pri Amerikoj (OSA)
- Instituto de Klasika Filologio
- Instituto pri Sociaj Studoj
- Interfaka Centro pri Genetiko de Konduto
- Interfaka Centro de Matematika kaj Komputika Modelado (ICM)
- Katedro al Erasmo de Roterdamo
- Unesko-Katedro – de Firma Evoluo
- Kolegio de Interfakultataj Individuaj Studoj pri Homa scienco (Kolegium MISH)
- Kolegio de Interfakultataj Individuaj Studoj Matematik-Naturaj (Kolegium MISMaP)
- Interfakultataj Studoj pri Mediprotekto
- Esplor-Centro pri Antikveco de Sud-Orienta Eŭropo
- Centro de Franca Kulturo kaj de Franclingvaj Studoj
- Centro de Britaj Studoj
- Pola Komitato Alliance Française
- Studumo pri Korpa Edukado kaj Sporto
- Lernejo de Fremdaj Lingvoj
- Media Laboratorio de Pezaj Jonoj
- Universitata Esplor-Centro pri Natura Medio
- Universitata Centro pri Transdonado de Teknologio (UOTT)
- Aperta Universitato de la Universitato de Varsovio (UOUW)
Aliaj unuoj
- Arkivo
- Biblioteko
- Akademia Koruso
- Muzeo
- Teatroj Akademia kaj Hybrydy
- Eldonejoj de Varsovia Universitato
- Grafika Establejo
- Ensemblo de Kantoj kaj Danco "Warszawianka" (varsovianino)
- Studenta Rondo de Ĉiĉeronoj pri Beskidoj
- Akademia Scienca Televido (ATVN)
- Akademia Radio Kampus
Famaj diplomitoj [redakti]
Nobel-premiitoj:
- Henryk Sienkiewicz (1846–1916)
- Menaĥem Begin (1913–1992)
- Józef Rotblat (1908–2005)
- Leonid Hurwicz (1917–2008)
Prezidentoj de Pollando:
- Kazimierz Sabbat (1913–1989)
- Lech Kaczyński (1949–2010)
- Bronisław Komorowski (n. 1952)
Ĉefministroj de Pollando:
- Jan Kucharzewski (1876–1952)
- Leopold Skulski (1877–1940)
- Jan Olszewski (n. 1930)
- Włodzimierz Cimoszewicz (n. 1950)
- Jarosław Kaczyński (n. 1949)
Aliaj
- Leon Cyboran, filozofo pri hinda filozofio
- Elżbieta Dzikowska, vojaĝistino kaj verkistino
- Krystyna Krahelska, poetino kaj soldatino
- Bożena Mamontowicz-Łojek, historiistino kaj teatrologo
- Janusz Korwin-Mikke, politikisto