Anna Rucińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anna Rucińska (naskiĝis en 1950) - pola hindologo kaj tradukistino. Ŝi studis hindan filologion en Orientalistika Instituto de la Universitato de Varsovio kaj finis en 1976 defendante magistran tezon sub la titolo „Hymny Siankary” (Himnoj de Adi-Ŝankaro). En 1997 forveturis al Barato kaj ekloĝis en Varanasio. Tie en 2007 en Jogatantra-Fakultato de Sampurnananda Sanskrit University defendis doktoran tezon verkitan en sanskrito sub la titolo Yoga-sādhanāyāṁ yoga-tantra-dṛṣṭyānuṣṭheya-paddhatīnām anuśīlanam (ties angla titolo: Yoga-sadhanas).

Ĝisnunaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (1) Bhagawadgita, Święta Pieśń Pana (Bhagavadgitao, Sankta Kanto de Sinjoro), Eldonejo Sawitar, Warszawa 2002 (traduko de sanskrito),
  • (2) Hymny Siankary (Himnoj de Ŝankaro), Miniatura, Krakovo 2006 (traduko de sanskrito),
  • (3) Baba Loknath, Życie i nauki himalajskiego jogina (Vivo kaj instruoj de himalaja jogano), Miniatura 2007 (traduko de la angla lingvo),
  • (4) Siwaswarodaja, starożytna nauka wróżenia z oddechu (Ŝivasvarodaja, antikveca scienco pri [[aŭguro] laŭ spiro), Miniatura, Krakovo 2009 (kun traduko de sanskrita teksto),
  • (5) Niezwykłe opowieści o królu Bhodży, (Eksterordinaraj rakontoj pri maharaĝo Bhoĝa), Pilgrims Publishing, Varanasio 2008 (traduko de la angla lingvo),
  • (6) Amir Khusro, Opowieści czterech derwiszów (Rakontoj de kvar derviŝoj), Pilgrims Publishing Varanasi 2008 (traduko de la hindia lingvo),
  • (7) Durga – Zwycięska Bogini, (Durgo - Venka Diino), aŭtora eldono 2012 (traduko de sanskrita teksto Durgasaptaśati kun vasta enkonduko),

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]