Hindologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hindologio - scienco okupiĝanta pri esplorado de lingvoj, literaturo, historio, arto, kulturo kaj religio de Barato. Fakulo pri tiu scienco estas hindologo.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

La unua eŭropano esploranta malnovan literaturon de Barato estis anglo Charles Wilkins, kiu en 1785 tradukis Bagavadgiton al la angla lingvo. Franco Abraham Hyacinthe Anquetil-Duperron tradukis fragmentojn de upaniŝadoj de la persa lingvo al latino en laboraĵo Oupnek'hat, publikigitan en la jaroj 1801-1802. La hinda filologio komenciĝis kun establo de katedro pri sanskrito en la universitato de Parizo en la jaro 1815. Profesora katedro estis estabita en Bonno en 1818 de August Wilhelm Schlegel. Centra intereso de la germana hindologio koncernis - krom la filologio de sanskrito - la Vedojn, plej malnovajn skribajn atestilojn de la hinda kulturo. Kun la religia pensado de hinduoj kaj hinda filozofio okupiĝis precipe la filozofo kaj teologo Helmuth von Glasenapp en sia ĉefverko La filozofio de la hindoj.

Hindologoj[redakti | redakti fonton]

Anglaj hindologoj

Germanaj hindologoj

Polaj hindologoj

Al hindologoj oni kelkiam alkalkulas ankaŭ tradukantajn de sanskrito poetojn kiel Antoni Lange aŭ popularigantojn kiel Wanda Dynowska.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] - Tri grandaj nomoj de polaj hindologoj (en esperanto)