Maciej Stanisław Zięba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maciej Stanisław Zięba
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1957 (1957-01-01) (67-jaraĝa)
en Gdańsk
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Okupo
Okupo esperantistofilozofo
TTT
Retejo https://www.kul.pl/maciej.st.zieba/
vdr
Maciej Stanisław Zięba
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1957 (1957-01-01) (67-jaraĝa)
en Gdańsk
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Profesio
Okupo esperantistofilozofo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maciej Stanisław Zięba (naskiĝis en 1957 en Gdańsk) – pola filozofo, historiisto pri orienta filozofio (hinda, tibeta, ĉina, japana, korea, vjetnama, malaja-indonezia ktp.) kaj afrika etnofilozofio. Oficisto de civila servo. Esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maciej Zięba finis liceon en Gdynia. Diplomito de studoj pri teoria filozofio en Katolika Universitato en Lublin (1981), studis sub gvido de patro Mieczysław Albert Krąpiec OP, kaj de aliaj profesoroj. Kampe de orientaj filozofioj li daŭrigas laboraĵojn komencitajn de pastro Franciszek Tokarz, disĉiplo de Leon Cyboran, Tadeusz Margul kaj Tomasz Ruciński. Li studis ankaŭ en Parizo (1985-86: INALCO, Centre Sèvres SJ, Sorbono; 1990: IIAP, en Montrealo (1995-97: Universitato McGill), Romo (1999-2000: LUISS Guido Carli) kaj sur Tajvano (2012-13: Universitato Tunghai en Tajĉung).

En Katolika Universitato en Lublin li akiris en 1989 sciencan gradon de doktoro. En la jaroj 1984-2013 estis scienca laboranto en la Fako de Filozofi-Historio. Redaktoro de paĝaro pri la filozofio de Oriento en Powszechna Encyklopedia Filozofii (Universala Enciklopedio de Filozofio) (PTTA: Lublin, 2000-2009, volumoj 1-10: A-Ż + Suplemento) kaj ankaŭ de Encyklopedia Filozofii Polskiej (Enciklopedio de Pola Filozofio) (PTTA: Lublin 2011, volumoj 1-2, ISBN 978-83-60144-46-6).

En la jaroj 1991-1997 estis konsulo de la Pola Respubliko en Parizo kaj Montrealo; en la jaroj 1993-1997 paralele - estro de Pola Lernejo je la nomo al Nikolao Koperniko en Montrealo. De 1998 li laboras en Lublina Vojevodia Oficejo, en la jaroj 1998-2007 estis direktoro respondeca pri eksterlanda kunlaboro, eŭropa integrado kaj regiona evoluo, en la jaroj 2008-2012 pri civitanaj kaj eksterlandanaj aferoj; de 2000 – nomumita oficisto de la civila servo.

En la jaroj 1998-2013 engaĝita en multaj projektoj de la landlimo pola-ukraina kaj pola-belorusa, precipe sur areo de la Eŭroregiono Okcidenta Bugo, esploro de migrado, eduko de administraciistoj pri etiko kaj tipografio. Li kunlaboris interalie kun la Fondaĵo Młoda Demokracja (Juna Demokratio), kun Bresta Centro de Translima Informado TRIC Arkivigite je 2015-12-10 per la retarkivo Wayback Machine, kun Deutsch-Weißrussisches Haus Arkivigite je 2015-11-18 per la retarkivo Wayback Machine el Karlsruhe, kun Fondaĵo Nowy Staw kaj Fondaĵo Instituto favore al Justic-Ŝtato - interalie kadre de Regiona Apog-Reto de Enmigrintoj en Lublin.

En 2012 estis distingita per Ora Medalo pro Longjara Servo.

Nuntempe (2019) li laboras ĉe la Universitato de Zaozhuang (Ĉinio).En Zaozhuang Universitato estas instruata lingvistiko en Esperanto. Maciej instruas tie.

Pli gravaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Libroj

Pli gravaj artikoloj aŭ ĉapitroj en kolektitaj laboraĵoj

  • Trójświatowiedny (Trimondscia), ZSKOwL (Kajeroj de Studenta Orientalisma Rondo en Lublin) 4/1981;
  • Buddyjska teoria zbawienia (Budhisma teorio de savo), ZSKOwL 7/1981;
  • Contributions to the History of the Buddhist Classification of Dharmas. Pañcavastuka of Vasumitra, Biuletyn PINK (Bulteno de PINK), 1996;
  • Swāmī Prajñānpād - między vedāntą a psychoanalizą (Svamio Praĵnapad - inter vedanto kaj psikanalizo), en: L. Borowski (redaktoro), Z Indyj ku jedności (De Hindio ĝis unueco), Eldonejo UMCS, Lublin 2000 ISBN 83-227-1673-7;
  • Hinduizm (Hinduismo), en: H. Zimoń (redaktoro), Religie w świecie współczesnym (Religioj en la nuntempa mondo), TN KUL, Lublin 2000;
  • Miejsce guru w indyjskiej tradycji duchowej (Loko de guruo en la barata spirita tradicio), en: A.Maryniarczyk (redaktoro), Wierność rzeczywistości (Fideleco al la realo), KUL, Lublin 2001 ISBN 83-909705-9-7;
  • Człowiek jako agregat pięciu grup składników (pañca-skandha) w buddyzmie abhidharmicznym (La homo kiel agregato de kvin elemento-grupoj en abhidharma budhismo), en: A. Maryniarczyk (redaktoro), Dusza - Umysł - Ciało (Animo - Menso - Korpo), KUL, Lublin 2007 ISBN 978-83-60144-07-7;
  • Chińska koncepcja człowieka i społeczeństwa (Ĉina koncepto pri la homo kaj socio), en: Włodzimierz Dłubacz (redaktoro) Godność - Praca - Globalizacja (Digno - Laboro - Globaligo, NSZZ Solidarność, Stalowa Wola 2014 ISBN 978-83-924779-4-5;
  • Badania i wykłady z filozofii Wschodu (indyjskiej i chińskiej) w Katedrze Historii Filozofii Starożytnej i Średniowiecznej KUL (Esploroj kaj lekcioj pri filozofio de Oriento (hinda kaj ĉina) en Katedro pri Historio de Antikveco kaj Mezepoko ĉe Katolika Universitato en Lublin), en: J. Wojtysiak (redaktoro), Księga Pamiątkowa 50-lecia Wydziału Filozofii KUL (Memor-Libro de 50-jariĝo de la Filozofia Fakultato de KUL), KUL, Lublin 2000 ISBN 83-228-0726-0;
  • tradukoj de fragmentoj de budhismaj filozofiaj verkoj (Vasumitra, Hṛdayasūtra, Śāntarakṣita kaj Kamālaśīla), de la barata skolo de nyāya (Annambhaṭṭa, Gangeśa) kaj de novkonfuceisma (Chu Văn An, Lê Quý Ðôn, Kobong i T'oegye), en: M. Kudelska (redaktoro), Filozofia Wschodu: wybór tekstów (Filozofio de Oriento. Elekto de tekstoj), Eldonejo UJ, Kraków 2002 ISBN 83-233-1487-X;
  • traduko de la fragmentoj de Wyróżnienia drogi (Distingoj de la vojo) (Bendō) de Ogyū Soraia, en: "Roczniki Filozoficzne" (Filozofiaj Jarlibroj) 2008 kajero 2 - 2009 kajero 1;
  • tradukoj de la fragmentoj de la barataj filozofiaj verkoj (Aniruddha/Анируддха, Śāntarakṣita kaj Kamalaśīla/Шантаракшита и Камалашила), en: Сергей В. Пахомов (redaktoro), Свет дхармы. Антология индийской философии, Амфора, Санкт-Петербург (Sankt-Peterburgo) 2013 ISBN 978-5-367-02823-2;
  • ĉ. 100 artikoloj pri filozofioj de Azio, en: Powszechna Encyklopedia Filozofii, en tio signifaj: (1-a volumo): Budho, buddha, budhismo; (dua volumo): Chen Liang, ĉina filozofio, Cyboran Leon, konebleco pri la ekzisto de Dio en la hinda kaj ĉina filozofioj; (3-a volumo): etnofilozofio, Gautama Akṣapada, Gangeśa, gcod; (4-a volumo): gter-ma, hīnayāna, hetu, Huong Hai, hinda filozofio; (5-a volumo): Kang Youwei, Kātyāyanīputra; (6-a volumo): Kūkai, Liu An, Lê Quý Ðôn; (7-a volumo): mahāsanghika, Mangku Negara IV, Maticandra, Myōe; (9-a volumo): Tokarz Franciszek.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Who is Who w Polsce, (Hübners blaues), 1-a eldono 2002, 2-a volumo, p. 2245-6;
  • S.Janeczek, Filozofia na KUL-u. Nurty - osoby - idee (Filozofio en KUL. Direktoj - personoj - ideoj), Lublin 1998 ISBN 83-228-0603-5.
  • M.Rusecki (redaktoro): Księga pamiątkowa w 75-lecie Katolickiego Uniwersytetu Lubelskiego (Memor-Libro en 75-jariĝo de Katolika Universitato en Lublin), Lublin 1994 ISBN 83-228-0341-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]