Konebleco pri la ekzisto de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

{Polurinda}} Konebleco pri la eksisto de Dio, aŭ perracia konebleco pri la ekzisto de Dio kaj ties atributoj, ĉi-tie raportas pri la sinteno de religioj kaj filozofioj rilate la kapablon de la homa racio atingi certecon, per raciaj pruvoj, pri la ekzisto de Dio. Pli ol diskuto pri la valoro de iliaj argumentadoj ĉi tie estas celataj iliaj sintenoj kaj juĝoj pri la konfido je la homa racio rilate la malkovron pri supernaturaĵoj. Kiel sciate, la religioj distingiĝas en revelaciitaj kaj tute homaj, kvankam distingo iom superebla ĉar ĉiuj religioj proklamas ke je sia origino agas manifestacio de io dia aŭ persona supernaturaĵo. Do, se la supoze revelaciitaj religioj ignorus la fonton de sia kredo, ĉu ili ankoraŭ konfesus la konvinkon pri la ekzisto de Dio? Kaj tiun konvinkon ili gajnus argumentante per la racio?

Tiu ĉi artikolo ignoras la diskutojn pri la valoro pruvanta de la argumentoj kaj ankaŭ des pli estas ignorataj la kontraŭargumenadoj eventuale priskribeblaj en alia artikolo.

La revelaciitaj religioj kiuj metis antaŭ si la problemon donis malsamajn respondojn. Oni komencu el kristanismo.


Ĉu, laŭ kristanoj, Dio estas konebla, ankaŭ per la homa racio?[redakti | redakti fonton]

Por kristanoj tiu konebleco koncernas koneblecon pri Dio laŭ ilia aparta monoteisma vidpunkto, nome Dio-persono, kreanto kaj reganto de la mondo, kiu posedas karakterizojn de ĉioscio kaj ĉiupovo kaj ankaŭ bonvolemo.

A) Jam la Ekleziaj Patroj rekonas tiun povon de la homa racio. Ili, fakte, aprobas la klopodojn de la paganaj filozofioj kiuj atingis per la pura racio kelkajn informojn pri Dio, kvankam ofte neklarajn aŭ makulitajn je politeismo. Ilian sintenon rilate tiun problemon estas, fakte, sintezita en la verkoj de Pseŭdo-Dionizo, kiuj priskribas, implicite, la gnozeologian (konigan) forton de la racia kaj instigas, ke tiu kono pri Dio neniel pli povas esti ol analogia [1].

Sankta Aŭgusteno diras: “Demandu la belecon de la tero, de la maro, de la aero maldensa kaj tamen ĉie ekspansiita, demandu la belecojn de la ĉielo, [...] demandu ĉiujn tiujn realaĵojn. Ĉiuj al vi respondos ke ilia beleco estas himno de laŭdo [...]” kaj ili reirigas al sia kreinto.

Tiuj Eklaziaj Patroj apogiĝas kaj citas erojn de la libro Saĝeco, kiu estis kanona por la tiamaj kristanoj (nun kanona nur por katolikoj, ortodoksuloj kaj mezorientaj eklezioj; kaj kontente kaj kontetige komentas Rm 1,19-20: “ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili. Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo[2]. Ankaŭ la psalmoj estas eluzitaj, kiuj proklamas la gloron de Dio videblan en la naturaj eventoj.

B) Teologio kaj, precipe, filozofio de la skolastika epoko sekvas la vojon de la patroj kaj provas demonstri ilian pravecon per novaj argumentoj, kies ekzempleco estas indikata, hodiaŭ ĉe historiistoj de la filozofio, en la famaj kvin vojoj de la Teologia Sumo de Sankta Tomaso el Akvino. Sed tiaj filozofoj etas centoj, miloj...

Tamen en la postskolastika epoko la unuanimeco rilate la efikecon de la argumentaro displitiĝis en mil distingojn ĉe diversaj, kredantaj aŭ nekredantaj, filozofoj kaj teologoj. Por atingi la certecon pri la ekzisto de Dio oni uzis diversajn argumentojn foje malvalorigante tiujn de la kontraŭaj filozofiaj fluoj: kaj venis nominalismo, kartezismo, kritikismo, ideismo, materiismo, pozitivismo, novpozitivismo, feblismo, fideismo kaj tiel pli. La natura konebleco de Dio iom obskuriĝis kaj, foje, estis neata aŭ eĉ pruvate ke mem Dio ne ekzistas, aŭ kiam estis montrata lia ekzisto Dio karakteriziĝis monisne aŭ panteisme aŭ tute ne kristane.


Ĉe katolikismo[redakti | redakti fonton]

Tamen la sinteno de la katolikaj filozofio kaj teologio ĝenerale restis alkroĉita al la konebleco de Dio per la homa inteligento [3]. Sed antaŭ la malmulta persvadiga forto de la tradicia argumentadoj, oni instigis ilian forlason ĉar eble netaŭgaj al la fakta pruvo, kaj proponis fideismon [4] kiu pretendas, ja jes, rekoni la ekziston de Dio, sed reale allasas, ke la homa racio ne fidindas en tia tasko: fideismo apelacias al fama esprimo, nekorekte atribuita al Tertuliano, "credo quia absurdum" (mi kredas ĉar tio absurdas), kiu tamen intencas alion, nome ke morto de homo-dio ne kompreneblas por la homa racio kaj ĝuste pro tia nekomprenebleco la nura fonto de scio estas la kredo.

Profiliĝis ankaŭ tradiciismo (plikorekte, tradiciismoj), laŭ kiu la unika argumento por atingi kun certeco la ekziston de Dio kuŝas en la adhero al tio kion universe oni opiniis en la pasinto. Ekzemplo pri tio en la katolika medio de la 19-a jarcento estas Joseph de Maistre, kiu emfazas la pruvigan forton de la komuna kredo mem [5].

C) La Katolika Eklezio fiksis sian koncepton pri la kapablo de la homa racio koni Dion, ĝenerale en la dokumentoj de la Oficiala Instruo de la Eklezio Katolika. La oficiala pozicio de katolikismo estas, ke dum la ekzisto de Dio povas esti pruvata per la racio, la homoj tamen povas esti allogitaj el iliaj pekema naturo ĝis la neado pri la kapabloj de la racio pruvi lian ekziston.

Tiel, fakte la Katekismo de la Katolika Eklezio (1997) instruas ke: “Ankaŭ se la homa racio estas, striktsence, vere kapabla per sia natura povo kaj iluminiĝo rilati al vera kaj certa kono pri persona Dio, kiu observas kaj kontrolas la mondon per sia Providenco, kaj al la natura morala leĝo enskribita en la koroj far la Kreinto; tamen estas multaj obstakloj malpermesantaj al la racio uzi efike kaj produktive tiun kunnaskan kapablon. Kaj tio pro la fakto ke la veroj koncernantaj rilatojn inter Dio kaj la homoj komplete transcendas la ordon de videblaĵoj, kaj, des pli se transformiĝantaj en homaj agoj kaj ilin enfluantaj, postulas cedon kaj abnegacion. La homa menso, siavice, estas obstaklata en la akirado de tiuj veroj, ne nur pro la kunpuŝiĝo kun la sencoj kaj de la imagopovo, sed ankaŭ pro la malmoderaj apetencoj kiuj estas la sekvoj de la origina peko. Tiel okazas ke la homoj rilate tiujn demandojn facile sin persvadas ke la vero kiu ne plaĉas estas falsa aŭ almenaŭ necerta” [6].

Jam en la kontraŭmodernisma ĵuro, promulgita de papo Pio la 10-a, estis postulite de la katolikoj konfesi, ke “Dio, origino kaj celo de ĉiuj aĵoj, povas esti rekonata kun certeco per la lumo de la natura racio, en la videblaj verkoj en la kreita mondo”. (vidu Acta Apostolicæ Sedis, 1910, pp. 669-672).

Papo Johano Paŭlo la 2-a, en encikliko Fides et Ratio (Fido kaj Racio), asertas, ke la ekzisto pri Dio estas reale demonstrebla per la racio, kaj ke klopodoj rezoni alimaniere estas la rezultoj de la peko. Kaj li admonas kontraŭ: “Renaskiĝo de fideismo, kiu ne rekonas la gravecon de racia kono kaj de la filozofia rezonado por la kompreno de la kredo kaj, tute rekte, por la ebleco kredi je Dio”.

La Unua Vatikana Koncilio: "La Eklezio, nia patrino, subtenas kaj instruas ke Dio, principo kaj celo de ĉiuj aĵoj, povas esti konata kun certeco per la natura lumo de la homa racio startante el la kreaĵaro (Denz. -Schönm., 3004; kp 3026). "Sen tiu kapablo, la homo ne povus ricevi la Revelacion de Dio. La homo havas tiun kapablon ĉar kreita laŭbilde de Dio" (Gn 1,27).

La saman sintenon la Dua Vatikana Koncilio en la konstitucioj

Dei Verbum [7];

Gaudium et Spes [8]

kaj Dignitatis humanae.


Ĉe ortodoksa kaj protestantaj kaj aliaj kristanaj konfesioj[redakti | redakti fonton]

Konceptoj pri la ekzisto de Dio en religoj ne kristanaj[redakti | redakti fonton]

Skiza listo de pruvoj por demonstri la ekziston de Dio[redakti | redakti fonton]

Ili estas varispecaj kaj ne ĉiuj tute aŭ parte akceptitaj de ĉiuj teologioj kaj filozofioj:

La argumento de la universala konsento: temas pri iama propono de Cicerono (de natura deorum), laŭ kiu la tutmonda kredo de la popoloj je io ajn dieca estas pruvo sufiĉa por aserti la ekziston de Dio. Tiukaze la malplimulto nuna nekredanta ne povus kontraŭi ĉar la argumento apogiĝas sur la pasinto.

La argumento ontologia: ĝin eltrovis Anselmo de Canterbury en la verko Proslogio. La argumento, plej ofte tiel disvolviĝas: Dio estas estulo tia ke ne eblas pensi ion pli grandan, kaj tio por la menso kaj en la realo. Tiel, se ni prikonsideras la estulon plej grandan, ni ne povas pensi konkrete ke Li ne posedas la karakterizon de la ekzisto ĉar la koncepto mem pri li entenas la ekziston. Laŭ jarcentoj filozofoj ĝin estimantaj, ellaboris diversmaniere. La versio Kartezia de la ontologia argumento prezentiĝas tiel: laŭ difino, aŭ laŭesence, Dio estas perfekta; nu, la perfekteco implicas, interalie, la ekziston kiel atributon aŭ kvaliton ĉar ĉiujn atributojn la perfekta estulo posedas ĝuste laŭdefine. Do, sekvas ke Dio ekzistas".

La argumento de la kaŭzeco de skolastika Aristotelismo. Vidu, ekzemple, la kvin pruvojn de Tomaso de Akvino. Temas pri la argumentado plej sekvata kaj disvolviĝinta.

La argumento teologia. Ĝi devenas el la teorio de la Inteligenta dezajno kiu spekulativas pri aparta pruvo pri la kreado: Subtenantoj de tiu scienca-filozofia fluo kredas konstati la kreantan intervenon de Dio antaŭ iuj apartaj biologiaj fenomenoj, kies celismo postulas inteligentan principon ordigantan sed neestantan en la fenomeno mem, kiel adaptiĝo de vivantoj, la kresko, la evoluo de unu simpla stadio al alia kompleksa. Kvankam estas alvokata la principo de kaŭzeco, tia teologia argumento ne similas la tiu kiu startas el konstato de la metafizika relativeco (kontingeco) de la estaĵoj postulantaj, do, la estulon absolutan, kaj ne el la fizika ne kapablo de la estaĵoj atingi sian celon. Do necesas distingi du tipoj de kreistoj.

La argumento morala: ĝi apogiĝas sur la konstato ke la morala norma ne estas kreita de la konscienco sed nur konstata kiel io sendependa kaj absoluta. Tiu absoluteco trovas sian originon en Estulo absolute sendependa, Dio. La sama argumento estas prezenta ankaŭ aliforme, tiel: se ne ekzistas Dio, ne povas ekzisti la moralo kaj la distingo inter la bono kaj malbono: tiu estus nur kaprica aŭ oportuna distingo. Moralo sen Dio estus nur feliĉa nekonsekvencaĵo! Estas la argumento kuŝanta en la romanoj de Fjodor Dostojevskij.

La argumento panteisma: ĝi vidas la diecon en ĉiuj aĵoj se ne indentigas en ĝi ĉion. Estas la argumento de la admirantoj de la mondo kaj ĝin beligantoj kiel iuj artfarantoj.

La argumento historia: la homo estas por procedi al la civilizo kaj domini la homajn kaj naturajn fenomenojn, sed bedaŭrinde li estas tiom dominita de egoismo ke mem ne povas sukcesi krei veran homan socion kaj civilizon: se malgraŭ tio okazas civilizo evidentas la interveno de la Supera Dio.

La argumento mistika: temas pri provpruvo malpli formala sed radikata en intima persona sperto – vidu mistikismon. En tiu kategorio kalkuleblas la revelacioj, mirakloj kaj simiulaĵoj.

La argumento antropica: oni konstatas, ke multegaj cirkonstancoj konverĝis por taŭgigi la medion al la apero kaj disvolviĝo de la vivo memkonscia kaj inteligenta kaj libermorala, kaj tiu vivulo ne povas produktiĝi el la naturo. Nur eksternatura supera estulo povis plani kaj aperigi.

Argumento scienca aŭ el la scienco: se ĝi vere elpensebla, oni anticipe avertas ke scienco procedas per konstato kaj sperto dum pri Dio ne povas esti sperto aŭ fizika demonstro. Tiu argumento, eventuale, utiligas la malkovrojn de la scienco.


La famaj kvin pruvoj de la teologia Sumo de Sankta Tomaso[redakti | redakti fonton]

El la Summa Theologiae ( I, quaestio 2, artikilo 3) de Tomaso de Akvino:

1) Vojo el la movo. Ex Motu.

La unua kaj plej evidenta estas tiu deduktebla el la moviĝanta estas movata de alio. Fakte, nenio ŝanĝiĝas se ne estas en stato de kapablo ricevi (stato de supozita kapablo esti pliperfektigita=latine: in potentia) rilate la celon de la movo, dum la movanto jam havas (latine: in acto). Ĉar movi alion signifas nenioalian ol eltiri ion el la nehavo (potentia) al havo (acto); kaj neniu povas esti tirita el la nehavo al havo se ne ol pere de tio kio jam havas. Ekzemple, fajro kiu nun havas varmon (latine: in acto) varmigas lignon kiu kapablas ricevi varmon (latine: in potentia), kaj tiel ĝin movas kaj modifas. Sed ne eblas, ke iu aĵo estas samtempe kaj rilate la saman aspekton havanta kaj nehavanta: tio eblas nur rilate malsamajn aspektojn: tiel kio estas en stato de varmo ne povas esti en stato de ne havanta varmon. Ne eblas, ke rilate la saman aspekton iu aĵo estas movata kaj movanta. Se, do, la estaĵo kiu movas estas siavice subigita al movo, necesas ke ĝi estas movata de alio, kaj tio de tria aganto kaj tiel plu. Nu, ne eblas tiamaniere pluiri senfine, ĉar alimaniere ne ekzistus la unua motoro, kaj sekve neniu alia motoro, ĉar la interaj motoroj moviĝas nur pro tio ke ili estas movataj, same kiel la bastono kiu estas movata de la mano. Tial necesas alveni al la unua motoro kiu ne estu movata de alio; kaj ĉiuj rekonas ke ĝi estas Dio (=Motoro Nemovita).

2) Vojo el kaŭzeco. Ex Causa.

La dua vojo startas el la nocio de efika kaŭzo. Oni trovas en la sensebla mondo, ke estas ordo inter la eficientaj kaŭzoj, sed oni ne trovas, kaj tio ne eblas, ke iu kaŭzo estas eficienta kaŭzo de si mem, ĉar ĉi-kaze ĝi ekzistus antaŭ ekzisto de si mem: kio estas nepensebla. Nu, senfina procedo de eficientaj kaŭzoj estas absurda, ĉar en la sinsekvo de la eficientaj kaŭzoj la unua estas kaŭzo de la intera, kaj la intera de la lasta, sendepende la la intera estas unu aŭ multaj; nu, se oni eliminas la kaŭzon oni eliminas ankaŭ la efikon: se do en la sinsekvo de la eficientaj kaŭzoj ne estus la unua, eĉ la lasta, aŭ la intera, ne ekzistus. Sed progresi senfine en la eficientaj kaŭzoj egalas elimini la unuan kaŭzon, kaj tiel ni trovos nek la lastan efikon kaj nek la interajn kaŭzojn: kio estas evidente falsa. Tial necesas allasi iun unuan kaŭzon, kiun ĉiuj nomas Dio (=Kaŭzo Nekaŭzita).

3) La tria vojo el Kontingenco. Ex Contingentia.

La tria vojo estas ĉerpita el la sfero de la eblo (kontigenca: kio povas ekzisti kaj ne ekzisti) kaj de la neceso. Tio tiel jenas: en la sfero de la estaĵoj oni konstatas, ke iuj povas ekzisti aŭ ne ekzisti: fakte, iuj naskiĝas kaj malnaskiĝas kaj tio signifas ke ili povas esti kaj ne esti. Nu, ne eblas ke tianaturaj estaĵoj ĉiam ekzistis, ĉar tio kio povas ne ekzisti, iam ne ekzistis. Se, tial, ĉiuj estaĵoj (kaj tia estas kio ekzistas en la universo) povas ne ekzisti, iam nenio povi ekzisti reale. Sed se tio veras, ankaŭ nun nenio ekzistus ĉar neekzistaĵo ne komenciĝas ekzisti sen alio jam ekzistanta. Tial, se ne estus alio, ne eblas ke kelkaĵo komenciĝus ekzisti, kaj ankaŭ nun nenio ekzistus: kio estas falsa. Tial ne ĉiuj estaĵoj estas kontingencaj, sed necesas ke ekzistas io ajn necesa. Nu, ĉio kio estas necesa havas kaŭzon de sia neceso aŭ en alio aŭ en si mem. Aliflanke, en la necesaj estaĵoj havantaj kaŭzon de sia neceso el alia estaĵo ne eblas senfine procedi, same kiel en la eficientaj kaŭzoj kiel jam pruvite. Do, necesas racie postuli ekziston de estulo kiu estu necesa por si mem kaj ne ricevu el alia fonto sian neceson. Kaj tiun ĉiuj diras Dio (= Necesulo).

Ekspliko: 1. La universo estas komplekso de estaĵoj kontingencaj; 2. De la estaĵo kontingenca postulas la necesulon kiel sian unua kaŭzon; 3. Do, krom la universo, ekzistas necesulo kreinta, kiu estas Dio).

4) La kvara vojo el la malegalaj gradoj de perfekteco. Ex Gradu.

La kvara vojo estas prenita el la malegaleco de perfekteco en la aĵoj. Estas fakto, ke en la aĵaro troviĝas bono, vero, noblo kaj aliforme similaj perfektaĵoj pli aŭ malpli elstaraj. Sed la gradon pligrandan aŭ malplipgrandan oni atribuas al la diversaj aĵoj laŭ ilia plia aŭ malplia alproksimiĝo al io plejalta kaj plejplena: tiel plivarma estas kio pli alproksimiĝas al altgrade varma. Estas do io kio estas vera elstarege, plejbone kaj noblege, kaj sekve treege estulo ĉar, kiel diras Aristotelo, kio estas treege vera, tia estas ankaŭ kiel esto. Nu, kio estas plej granda en sia tipo, estas eficienta kaŭzo de ĉiuj apartenantoj al la samtipo, kiel la fajro, treege varma, estas kaŭzo de ĉiuj varmoj, kiel diras la sama Aristotelo. Tial, estas kio por ĉiuj estaĵoj estas kaŭzo de ilia esto, bono kaj de kiu ajn perfekteco. Kaj tiun oni nomas Dio (La perfektulo).

5) La kvina vojo dedukta el celismo aŭ teleologio. Ex Fine.

La kvina vojo eltiriĝas el regado de la estaĵoj. Ni vidas ke iuj estaĵoj, al kiuj mankas la konscio, nome la fizikaj korpoj, agas por celo, kiel aperas el la fakto ke ili agas ĉiam aŭ preskaŭ ĉiam sammaniere por atingi perfektecon: el kio evidentas, ke ne hazarde, sed per iu antaŭdispono atingas ilian celon. Nu, tio, kio senas je inteligento, tendencas al celo nur pro tio ke estas direktata de esto posedanta scion kaj inteligenton, simile al sago de pafarkisto. Estas, do, inteligenta estulo, de kiu ĉiuj naturaj estaĵoj estas orientigitaj al celo: kaj tiu estulo ni nomas Dio (La celiganto).

La kvin vojoj de Tomaso, kiu opiniadis ke la kono estas atingebla nur pere de la sensaro, rifuzas la konceptadon pri kono de Aŭgusteno, por kiu la kono okazas nur per la dia iluminigo.

Argumentadoj kontraŭ la ekzisto de Dio referencas sendistinge al pruvoj kaj al provoj sendepende, do, de juĝo pri ilia scienca - nome respekto de la postuloj de la racio - valoro. Argumentoj por pruvi la neekziston de Dio paralelas al alia artikoloj kiu prezentas la favorajn argumentojn, kaj ĉi tie, oni tion rebatu, ne estas diskutataj iliaj pruvaj valoroj. Kiel sciite, la fenomeno de ateismo interesas precipe la du lastajn jarcentojn kaj precipe la regionojn kie disvastiĝis kristanismo. Raris la voĉoj kontraŭ la dia ekzisto en mezepokaj kaj antikvaj tempoj: raris, sed ne mankis ĉar ankaŭ la Biblio aludas al tio per alfronta sinteno dirante: "diras la stultulo: "Ne estas Dio" (Psalmo 14 aŭ 13), dum la elpensita epizodo de la malobeo de Adamo, en Edenujo, manĝinta la malpermesitan frukton estas juĝebla pli kiel provo elimini Dion ol ekpruvo ke li ne ekzistas.

Pruvo de la universo nekreita[redakti | redakti fonton]

La Dio kreanta ne povas konceptiĝi pro tio ke la naturo de la tempo tion ne permesas: la kosma tempo estas dimensio de la universo kaj do la kreado povas esti realigata nur ekster la kosman tempon, do en tempo absoluta kaj sendependa. Sed la koncepto pri absoluta tempo estas io absurda en mondo unika kaj ĉiam transformiĝanta ĉar la pasinto povas esti nenio pli ol senfina (mondo ŝuldas sian ekziston al antaŭa mondo). Nu, se la pasinto estas senfina, nenio povas ĝin antaŭi kiel pretendas la kreago: nur iluzio povas imagi tempon antaŭ tempo senfina. Do la mondo ne povas esti kreita kaj ne bezonas kreinton.

Portantoj de tiu argumentado ne akceptas ke mem preteratentis la kompletan nocion de kreado laŭ kiu la kreinto kreis samamaniere la mondon kaj la tempon. Nome, la kreinto, respondas kreistaj filozofoj, kreas sammomente la mondon kaj ties tempon, ĉar ankaŭ la tempo estas kreaĵo. Dume aliaj kristanaj filozofoj opinias ke kreado ne kontraŭas eternecon: la mondo ab aeterno ne estas kontraŭdira nocio, ĉar la eterneco ne estas longa tempo laŭ la sugestoj de homa fantazio: eterneco ne havas sinsekvon! Ĉi-kaze imagopovo malprave enrajdas.

Neebleco de la metafizika dedukto[redakti | redakti fonton]

Tiu argumento rifuzas ke la ekzisto de Dio dedukteblas el la koncepto mem pri Dio, laŭ la tieldirita ontologia pruvo (de Sankta Anselmo kaj uzita de Kartezio, Spinoza ktp). Ke la atributo de ekzisto apartenas al la ideo «Dio» certe akcepteblas sed ni ne havas sperton ke Dio vere ekzistas: realo dedukteblas el realo, ideo de ideo: la unua estas konfirmata de la empiria sperto, la dua neniel. Nu la ideo pri Dio ne havas fundamenton. La karakterizo de tiu argumento estas ke ĝi elstrekas la debaton koncernantan la eblecon mem demonstri ĉu Dio ekzistas aŭ ne ekzistas ĉar Dio estus io preskaŭ tuj evidenta por kredantoj.

Ankaŭ multaj dikredantaj filozofoj konsentas kun tiu obĵeto, ĉar por ili la dedukta pruvo devas starti, eventuale, el la konstato de la ekzisto-kondiĉoj de la realo, do el empiria mondo.

Argumentado el la kontraŭdiraj karakterizoj de la ideo de Dio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tiuj karakterizoj troviĝas ĉiopoveco aŭ ĉiopotenco kaj fundamenta eterneco. Sed estante ĉiopotenca, Dio posedas povon detrui ankaŭ sin mem: se tia, li do povas ne plu esti, kaj povi ne plu esti signifas ke Dio ne estas eterna. Kaj se ne eterna, ankaŭ ne ĉiopova, do iu kiel ni... povra dio!

La ĉiopotenco en Dio, diras teistoj kaj kredasertantoj, koincidas kun ĉioboneco kiu siavice koincidas kun amo al ĉiobono: esti estas bono, malesti (sindetruado) ne estas bono dezirebla, do ne ebla.


Argumento el la logiko[redakti | redakti fonton]

Diversaj pruvoj por diekzisto, kiel tiu de Anaksagoro, kaj ĉi-fone ties sekvantoj, kiuj el ordo en naturo rajtis postuli planon kaj ordiganton, do transpasi de la ideo de ordo al tiu de supera inteligento kreanta, difektas pri kohereco ĉar ili apriore supozas:

1) La materio estas el si meme senorda, do netaŭga spontane produkti ordon.

2) La kaŭzo de la ordo en naturo estas supernatura.

Sed naturo ne bezonas tion.

Por tiuj neantaj la dian ekziston nenion valoras la observoj ke estaĵoj, seninteligentaj, agadas ĉiam direktiĝantaj al celo (oni vidu la antropican fenomenon kaj, ekzemple, la insekton kiu deponinte ovon sur dorso de si ĵus paralizita alia insekto, mortas sen sperti la rezulton de sia ago kiu, fakte, provizas freŝan viandon al sia naskota sen kio tiu ĉi mortus malaperigante sian specion.

Oni utilas la teorion de Darvino por malkaŝigi ke la kredo je iu diaĵo estas konsekvenco de natura selekto, nome frukto de evoluo. Kiel la aparteno al komunumo, ĉar grupo estas pli forta ol izolitaj individuoj, tiel ankaŭ la iluzio de kontrolo kiu allasas ke la dikredo faciligas la malpliiĝon de la anksieco de la individuo antaŭ al nekonata naturaj fenomenoj: La alvokata Dio kvietigas la timojn.

Por tiuj oponantoj de dia ekzisto senefikas la konstato ke eĉ la dikredantoj peterlasas la subjektivan fenomemon de la anksieco por esplori senperturbe la universon kaj pri ĝi rezonadi: se kapablas ili, kial ne tiuj ĉi?

Ankoraŭ el la teorio de evolucio. Tiu ĉi havas sian historion kaj ordon kiuj ne bezonas demiurgon. La scienco estas konstato de la dependeco de unu fenomeno de la alia kaj ne konstatas la ĉeeston de io ekstera de la fenomenoj.

Tiuj teorimuloj juĝas fantaziaj la dikredantojn asertantajn ke mem respektas la sciencajn konstatojn; sed ke mem, estante krom scienculoj ankaŭ homoj, esploras respondante al demandoj de la homo, kiuj ne elĉerpiĝas en la scienca esploro.

Iuj skeptikuloj alkroĉiĝas al la principo de Eŭklido: "kio estas asertata senpruve povas esti rifuzata senpruve". Tra la sencebla realo ne estas spertata Dio, do oni rajtas negi lian ekziston.

La ideo de Eŭklido supozas certecon ke la unika realo ekzistanta estas tiu sensebla. Tiu aserto estas kredago. Transmonda realo, eventuale, montreblas per alia homa potenco: la intelekto.


Argumentoj el afekciemo[redakti | redakti fonton]

Pluraj dogmoj asertas ke Dio estas Patro. Tial, li estas senmorala kaj kruela pro tio ke li akceptas ke filoj kredu aŭ ne kredu je li. Nesciigo estas danĝera ofendo des pli se aranĝita de patro.

Se li ekzistus kaj amus la homojn, li certe ne tolerus tiom da hororaĵoj kaj maljustaĵoj. En tiu argumento reeĥas la tezo de Primo Levi laŭ kiu ne plu eblas kredi je Dio post Aŭŝvico (koncentreja komplekso).

Por ili la respondo ke se la mistero de la malbono kaŝiĝas en la mistereco de Dio kaj ke ĝi, ĉiu-kaze, lumiĝas (laŭ kristanismo) en la agado kaj triumfo de Kristo, antaŭfigurado de la destino de ĉiu homo, estas taksata senfundamenta superstiĉo. Kaj nenio valoras por ili ke Dio kreis la homojn liberaj elekti la bonon kaj la malbonon kaj respektas tian liberon.


Argumentoj el sciencoj[redakti | redakti fonton]

Scienculoj kutime ne pretendas pruvi ke Dio ne ekzistas, tamen ili sukcesus montri ke la inklino «kredi» trovas bazon en la cerbo. Neŭroscienculoj malkovris en la cerbo elementojn (ekzemple serotonino) kies kvantaj modifoj favoras aŭ malfavoras la bezonon kredi kaj mistikumi.

La psikologio, siavice, malkovris ke la homo havas denaskan percepton de io kio kuŝas inter la superrealo kaj realo. Tiu sfero, se senbremse aganta, krom sperton pri tiaĵoj enokulas certecon pri ilies ekzisto, spite racian konvinkon laŭ kiu tiaĵoj ne povas esti realaj. Ankaŭ esploroj sur konsentemaj tibetaj monaĥoj tio evidentiĝus.

Subtenantoj de tiu tezo nemalsereniĝas antaŭ teistemaj respondoj ke ili ne dubas pri la sciencaj rezultoj ĉar ne penseblas ke tiu inklino al supernaturaĵoj ne lasu spurojn en la cerbo kaj en la psikologio. Sed la finan juĝon la racio ŝuldas aldone eskpliki.

Plue oni diras ankaŭ tiel: ĉiuj karakterizoj de Dio estas pale "propraĵoj mensaj" (havi planon, celojn, voli, koni, antaŭvidi decidi ktp). Nu, la neŭrosciencoj jam pruvis ke la mensaj propraĵoj antaŭsupozas la ekziston de cerbo. Do se Dio ekzistus li havus cerbon materisencan. Sed ĉar la Dio de kredantoj estas senmateria, ne povas ekzisti cerbo de Dio. El tio la evidenta kontraŭdiro, kiu eliminas la koncepton mem pri Dio.

Por tiaj teorimuloj eble ne interesas la teista respondo ke estas senmotiva kaprico konfuzi menson kun cerbo, kies tiu lasta estas la kondiĉo por ĝin (la homan menson) funkciigi. La sfero de la racio malsamas ol la sfero de la materio-biologio. Eblas pruvi ke la du sferoj interrilatas sed ne eblas pruvi ke unu estas rezulto de la alia.

La senrajta pruvo el la miraklo[redakti | redakti fonton]

Koncedite ke okazas mirindaĵo en naturo ankoraŭ nekonataj, neniu rajtas aserti ke ili estas pruvo de interveno de iu dia. Kaj do pruvo ke Dio ekzistas.

Veras ke la mirakla mirindaĵo, kiel improviza sanigo de mortiga kancero, povas esti frukto de naturaj ecoj ankoraŭ nekonataj. Veras ankoraŭ ke portantoj de la tezo de la pruvoforto de miraklo, por tion difini tia, nome ago de supera estulo, apogiĝas ankaŭ, kaj precipe, sur aliaj kriterioj tute religiaj (pensu kanonizon en kanona juro). Tial la efiko de tiu fakto valoras nur ĉe la specifaj kredantoj, jam kredantaj.

Dio probable ne ekzistas[redakti | redakti fonton]

Temas pri la moto (There’s probably no God!(Probable ne estas Dio), aperinta sur la ekstera surfaco de busoj de Londono, per kiu brita biologo profesoro Richard Dawkins informas la civitanojn ilin invitante ĝui, konsekvence, la vivon. Vidu la verkon The God Delusion (Boston: Houghion Mifflin, 2006), kie estas profitata la brila komparo de Bertrand Russell: nome pri la eventuale troviĝonta tekruĉo, kiu cirkulas ĉirkaŭ la tero kaj oni ne povas pruvi ĝian neekziston. Russell volis per tio esprimi senvaloron de la demando pri la dia ekzisto, komparata per evidenta senvaloro de tekruĉa ekzisto en orbito ĉirkaŭ la planedo tero. Precize same sensence – sekvante la logikon de Russell – estas nei ekziston de dio kiel nei ekziston de la orbita tekruĉo. Same sensence estas komuniki – laŭ la logiko de Russell kaj Dawkins – ke oni estas a-teisto, kiel estus sensence komuniki, ke oni estas a-tekruĉisto.

La komparo, diras teismemuloj, ne respektas la malegalecon de la komparigitaj terminoj. La ekzisto aŭ ne de tekruĉo, fakte, estas io senkonsekvenca kaj ĝia eventuala troviĝo nur farus la fortunon de ĝia malkovranto, sed la ekzisto de Dio alvokas ion kio renversus la vivon; la kuriosaĵo tekruĉo distrus la homojn, Dio donus sencon kaj celon al vivo. La malkovro de tekruĉo ŝuldus teknikaĵojn, Dio ŝuldus la menso-spirito-racion de la homoj. Do, la malkovraĵoj ne samvalorus.

Ĉu eblas pruvi la neekziston de Dio? Ateistoj kaj agnostikuloj ne trafas en malfacilaĵon rekonante ke pruvoj de la neekzisto de Dio sekuraj ne troviĝas; sed la samon ili ŝuldas al la dikredantoj kiuj same ne havus pruvajn argumentojn.

Ateismo vola, ateismo intelekta[redakti | redakti fonton]

Ne mankas nune, kaj en la kultura historio, homoj kiuj honeste serĉas kaj konkludas ke Dio ne troveblas aŭ dubas pri lia ekzisto, sed ankaŭ ne mankas homoj kiuj volas ke Dio ne estu ĉar se li estus, la homo perdus aŭtonomion kaj dignon, kaj tial alstrebas lin nei sendepende de la konkludoj de la eventuala intelekta esploro. Tiun aprioraĵon rimarkigas esplorantoj pri la soci-kultura fenomeno "ateismo".

Laŭ Lorenzo Fazzini, ekzemple, [9] [10] Giacomo Leopardi kaj Ugo Foscolo estas ekzemploj de veraj ateistoj kiuj "puŝis la raciecon al la transcendo": nome ili obeis al sia racio sen ĝin perforti por atingi deziratan celon.

Voĉoj kunligitaj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[11]

[12]

[13]

[14]

[15]


Bibliografio kaj eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

[16] Reférences

[17]

[18]

[19]

Lorenzo Fazzini, Nuovi cristiani d'Europa, Lindaŭ, 2009


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ampleksa prezentado de la teologia penso de Sankta Tomaso el Akvino

Tomaso en Stanford Enciklopedio pri Filozofio


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[20]

Skizoj de filozofio pri la konebleco pri Dio

[21]

[22]