Nominalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de lernejo de la 14-a jarcento.

Nominalismo estas la doktrino de filozofoj eldiritaj “nominales” (nominalistoj), kiu reprezentas unu el pensobranĉoj de Skolastikismo. Nominalisma doktrino lokiĝas en la tieldirita mezepoka disputo pri universalaĵoj subtenanta ke la konceptoj, nome la ĝeneralsencaj terminoj kaj tiuj kiujn la filozofio nomas universalaĵoj, ne posedas sian propran ekziston antaŭan aŭ disigitan el la aĵoj, nek ekzistas ekstere aŭ ene de la aĵoj sed ili estas konceptitaj kiel nomoj.

Nominalismo estis konvencie kategoriita ekstrema kiam ĝi similas al tiu de Roscellino, kaj modera kiam ĝi similas al la pensado de Abelardo.[1]

Nominalismo plue kontraŭas konceptismon kaj filozofian realismon, kiuj akceptas ke la ĝeneralaj konceptoj (kiel “arbo”, “verdo”...) reprezentas formojn posedantajn ekziston en mondo de abstraktaĵoj sendependaj el la mondo de la aĵoj fizike kontaktiĝantaj. Tiu pozicio resendas, kvankam ne tiel realisma, al platonismo.

La universalaĵoj estas nuraj nomoj[redakti | redakti fonton]

La universalaĵoj estas abstraktaj signoj kiu povas esti “predikataj” (aplikitaj) al konkretaj objektoj, nome al subjektoj kiuj estas la solaj realaj, dum la konceptoj ekekzistas nur post rem (sekve de la ekzisto de la aĵo koncernata)[2], kiel vortaj konvencioj asociitaj al specifaj objektoj, nome al imagipovo aŭ memoripovo de la parolanto.

Historio de nominalismo[redakti | redakti fonton]

Nominalismaj aspektoj eblas malkovri en la filozofio de grekaj Gorgio, Antisteno, Epikuro kaj eĉ pli klare en la filozofio de stoikuloj kiuj distingas la sonon (phoné), percepteblan pere de la sensoj kiuj provizas ŝajnaĵojn, el la signifo de la vorto (lektòn) kiu ne identiĝas kun la sono kaj estas rekondukebla al neniu korpo kaj do estas konsiderinda ne ekzistanta en la reala mondo: estas do utila kaj necesa ellaborado de la menso.[3] Okazas nur komence de la 14-a jarcento ke oni ekenmetis en la kultura lingvaĵo la esprimojn nominalis kaj terminista. Sed la unua eble estis Roscellino, laŭ Ottono el Frizingo.[4]

Modera nominalismo[redakti | redakti fonton]

Okam en ilustraĵo (el manuskripto de 1341 el lia Summa Logicae)

Modera nominalismo estas la filozofia pozicio defendita kaj diversmaniere disvastigita de Vilhelmo el Okam (kromnomita Princeps Nominalium = princo de nominalistoj) 14-a jarcento, kiu, kvankam ne rezignante ilin uzi kaj ne neglektante (ekstere de la polemiko), la universalan valoron de la konceptoj, fakte reduktis la unuversalaĵojn al puraj konstruaĵoj de nia menso. Pro tio, li insistis, ke necesas forigi la universalaĵojn ĉar, krom senuntilaj, ili devigas duobligi la serĉon pri la vero (Razilo de Okam (se vi volas scii pri Sokrato, kia neceso devigas ke mi duobligu la serĉon por scii kio estas la universalaĵo “homeco”, al kiu la atena filozofo apartenis?). Pri tio Okam verkis en Quaestiones in IV libros sententiarum (I, d. II, q. 7 S-T).

Kritikistoj vidas en tiu okama pozicio ripetadon de la pensoj de Severino Boecio kaj Cicerono [5]

Portreto pri John Locke

Kvankam modera, la nominalismo de Okam ekscitis malkvietojn en siaj kolegoj de la pariza universitato kiuj lin denoncas ĉe la supera eklezia aŭtoritato, tiam en Avinjono: li ne estis kondamnita sed fakte forigita el la instrua katedro.

Ekstrema nominalismo[redakti | redakti fonton]

Inter la elstaruloj de tiu filozofia tendenco oni kutimas citi, el la mezepoka filozofio, la jam menciitan Roscellino, fakte veran kaj propran ekstreman nominaliston, laŭ kiu la universalaĵoj estas nura voĉsonoj (flatus vocis)[6], esprimo hodiaŭ, foje, uzita por indiki tion kio, en la interhomaj klaĉoj, havas neniun fundamenton.

Sed fundamenton tiu teorio ne povas havi, diras kritikistoj, ĉar nerefutebla atesto de nia konscienco montras ke, trans la universalaj terminoj, ankaŭ universalan enhavon de la penso, kiu fundamentas la logikan fluon de ĉiuj sciencoj. Ankaŭ teologio kun ĝiaj rilataj sciencoj, reagis skolastikuloj, estus senfundamenta.

Moderna nominalismo[redakti | redakti fonton]

En la moderna filozofio oni vidas nominalismajn spurojn en la filozofio de George Berkeley, en tiu de David Hume kaj de John Locke. De Lockiana nominalisma koncepto oni trovus spurojn el lia verko “Eseo pri la homa intelekto” (1690). Spuroj de nominalismo troviĝas ankaŭ en empirismo, pozitivismo, kaj precipe en la nuntempa analiza filozofio.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alcide Pierantozzi, Uno in diviso, Halley Editrice, 2006 p.121
  2. . ante rem kaj post rem en Treccani.it.
  3. Oni vidu Terminismon kiu similas al nominalismo, sed koncernas aplikadon de filozofia metodo celanta enkonduki rigoron en la uzo de la vortoj kaj rilate iliajn signifojn kaj rilate sintaksan konstruon de la propozicio.
  4. . Vortaro Treccani, voĉo rilata.
  5. Nicola Abbagnano, Protagonisti e testi della filosofia, Vol. A Tomo 2, Torino, Paravia, pp. 577-578, 1999. ISBN 88-395-3311-7; ISBN 978-88-395-3311-1.
  6. Cf. flatus vocis in Treccani.it.
  7. *Verkoj konsilitaj:
    • Antiseri, Dario, Dal neopositivismo alla filosofia analitica, Abete, Roma, 1966.
    • Coliva, Annalisa (zorge), Filosofia analitica. Temi e problemi, Roma, Carocci, 2007.
    • Cremaschi, Sergio (zorge de), Filosofia analitica e filosofia continentale, La Nuova Italia, Firenze, 1997.
    • D'Agostini, Franca - Nicla Vassallo (zorge de), Storia della filosofia analitica, Torino, Einaudi, 2002.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nicola Abbagnano, Dizionario di filosofia, ed. UTET, Torino, 1971
  • Jacques Verger, Nominalisme en Dictionnaire encyclopédique du Moyen âge p. 1081, Cerf, 1997 ISBN|2204058661
  • P. Martínez Gómez S.J., Bosquejo de historia de la filosofía española, apéndice a la «Historia de la Filosofía», de J. Hirschberger, Barcelona 1965.
  • E. Gilson, La filosofía en la Edad Media, Gredos, Madrid 1972, 197-242.
  • A Dempf, Metafisica en la Edad Media, Gredos 1987, 268-284.
  • Enciclopedia filosofica, Lucarini, Gallarate, vol. VI, (Italio), 1982.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]