John Locke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Locke

John Locke [ĝan lak] (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1632; mortis la 28-an de oktobro 1704) estis angla filozofo, kiu disvolvigis kaj popularigis la bazan politikan filozofion de moderna demokratio. Locke ankaŭ fondis la skolon de brita empiriismo, kiu staris kontraŭ la de Raciismo fondita de Kartezio.

Locke plejparte filozofiis pri la naturo de scio kaj pri politiko.

Naturo de scio[redakti | redakti fonton]

Kiel filozofo pri la naturo de scio, Locke fondis la skolon de empiriismo. En sia tago, la regnanta skolo estis la de Kartezio, Raciismo, kiu diris, ke la bazo de homa scio estas racio kaj iuj denaskaj ideoj. Locke malkonsentis kaj klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri Homa Kompreno") en 1690.

Naturo de registaro[redakti | redakti fonton]

La revoluciistoj kiuj fondis Usonon uzis la ideojn de Locke. Por deklari la sendependecon de Usono for de Britio, Thomas Jefferson skribis la jenon, trafe kaj koncize resuminte la politikan filozofion de Locke (la dika tipo kaj numeroj estis aldonitaj de mi):

Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj:

  1. ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj,
  2. ke ili estas dotitaj de sia Kreinto kun iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj la strebo al feliĉeco;
  3. ke por teni ĉi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, haviĝante siajn justajn potencojn de la konsento de la regitoj;
  4. ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝas detruema al ĉi tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝin kaj starigi novan registaron, metante ĝian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante ĝiajn potencojn en tian formon, kiu ŝajnas al ili plej probable efiki iliajn sekurecon kaj feliĉon.
Thomas Jefferson, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

Locke kredas ke homo estas nature bona, racia, tolerema kaj egala, ke li celas esti feliĉa kaj racie komprenas, ke li devas pace kunlabori kun aliaj por prosperi. La nune tipa burĝa kredo. En tio, Locke staris kontraŭ Hobbes, kiu supozas ke homo estas nature perforte egoisma. Tial la politiko de Locke estas multe pli libera ol la de Hobbes. Kie Hobbes donas ĉiun rajton al la registaro kaj neniun al la popolo (kies prauloj fordonis siajn rajton por gajni pacon kaj socian ordon), Locke donas al la popolo, al la individuo la rajton de "vivo, sano, libereco kaj posedaĵo", donante al la registaro la minimume necesan rajton kaj potencan por gardi tian rajton. Plue, laŭ Locke registaro estas bazita sur la konsento de la regitoj, t. e., la popolo. Tial se la registaro detruas ilian liberecon, la popolo rajtas renversi la registaron. La registaro ile servas la popolon, ne inverse. Al Hobbes (kiu vidis Brition ŝiritan de enlanda milito), la grava danĝero estis socia malpaco kaj ĥaoso, sed al Locke ĝi estis tiraneco kaj la perdo de libereco. La fondintoj de Usono konsentis kun Locke.

Se Locke estas la baptopatro de moderna, liberala demokratio, Hobbes iusence estas tiu de la banana respubliko.

Locke kredas, ke registaro devas gardi la posedaĵon kaj rajton al posedaĵo de siaj civitanoj (laŭ Locke, tio estas la ĉefa celo de registaro) tiel, ke homo povas ĝui la frukton de sia laboro en paco. La registaro ankaŭ devas gardi liberecon de religio – escepte de katolikismo kaj ateismo.

Locke ankaŭ diris ke registaro bezonas sistemon de bridoj kaj seloj por gardi liberecon kaj gardi kontraŭ tiraneco. Tia sistemo estas konstruita en la konstitucio de Usono.

En la 18-a jarcento Adam Smith, skota ekonomikisto, poste klarigis, kiel tia lokea socio povus funkcii ekonomike per libera merkato, t. e., kapitalismo. Sed la ideo, ke la ekonomio funkcius pli bone sen registara regado devenas de Locke.

Poste, en la 19-a jarcento, la brita filozofo Mill disvolvigis la politikon de Locke pri demokratio, socio kaj libereco.

Locke klarigis sian politikon en la verko Second Treatise of Government ("Dua Traktaĵo pri Registaro") en 1690.

John Locke

Lia unua, malpli fama traktaĵo, parenteze, argumentas kontraŭ la ideo, ke la rajto de reĝo al regado devenas de Dio. Hobbes ankaŭ argumentis kontraŭ tio. Dum ambaŭ Hobbes kaj Locke konsentis, ke tia rajto devenas de la popolo, Hobbes diras, ke la rajto estis fordonita por ĉiam, dum Locke diras ke ĝi estas reprenebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]