Angla enlanda milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cromwell en Dunbar
Fare de Andrew Carrick Gow.

La Angla enlanda milito estis serio de militoj kaj politikaj movadoj en Anglio, kiuj okazis inter la subtenantoj de la parlamento kaj subtenantoj de la reĝo ekde 1642 ĝis 1651. Dum la unua kaj dua militoj subtenantoj de Karlo la 1-a batalis subtenantojn de la Longa Parlamento. Dum la tria milito subtenantoj de Karlo la 2-a batalis subtenantojn de la Eta Parlamento. La tria milito finiĝis per la parlamenta venko en la Batalo de Worcester je la 3-a de septembro 1651.

La Angla Revolucio estis la periodo de la historio de Britio ekde 1642 ĝis 1689. Ĝi ampleksiĝas ekde la fino de la reĝado de Karlo la 1-a, tra la Respubliko kaj la Protektorato de Oliver Cromwell kaj finos je la Gloria Revolucio, kiu forigos Jakobon la 2-an.

La parlamenta povo[redakti | redakti fonton]

La Protektorato de Cromwell (1653 - 1660) montris la povon de la Parlamento. Li nuligis la Ĉambron de la Lordoj kaj centrigis sian povon en la armeo kaj la Ĉambro de la Komunuloj. La sukceso de Cromwell okazis ĉar li scipovis pluhavi pacon kaj stabilecon, kaj havigis la necesajn resursojn por la religia tolero por nekatolikaj grupoj. Pro tio, la judoj, kiuj estis forpelitaj el Anglio en 1290, povis reveni en 1655. La energia ekstera politiko de Cromwell kaj la sukcesoj de la Armeo kaj la Floto havigis al Aglio grandan prestiĝon en fremdaj landoj.

La fazoj[redakti | redakti fonton]

Reĝado de Karlo la 1-a (1625 - 1649)[redakti | redakti fonton]

Surĉevala portreto de Karlo la 1-a de Anglio de Anthony van Dyck.

Kiam en 1603 mortis la reĝino Elizabeto la 1-a sen lasi filaron, Jakobo, filo de Maria Stuart, ricevis la kronon, estante la unua reĝo de la Domo de Stuarto; la politika situacio ŝanĝiĝis: lia taktomanko ĉe la Parlamento, pro sia ideo de la dia rajto de reĝoj, konfluis en longa konflikto, kiu akriĝis kiam okazis la sukcedo ĉe la krono de lia dua filo, Karlo la 1-a.

La tendenco al la absolutismo de Karlo la 1-a akrigis siajn rilatojn kun la Parlamento, kiu klopodis kontroli lian arbitran kreadon de impostoj kaj lian religian reformismon. Dum tiu reĝado sinsekvis du enlandaj militoj inter la partianoj de la reĝo kaj tiuj de la Parlamento. Karlo la 1-a estis la viktimo de la politika radikalismo kaj estis kondamita je mortpuno pro alta perfido al la Ŝtato en 1649.

Ekde la komenco de la reĝado, en 1625, la geedziĝo de la reĝo Karlo kun Henrieto Maria de Francio, provokis la koleron de siaj protestantaj subuloj ĉar la reĝino estis katolika. Karlo kredis, kiel sia patro, en la dia rajto de la reĝoj kaj en la aŭtoritateco de la Eklezio de Anglio. Tiuj kredoj kunfrontis lin kontraŭ la Parlamento, kiun poste li dissolvis ripetite trifoje, regante ĉirkaŭ dekunu jarojn sen ĝi, en la periodo nomita "Dekunu jaroj de tiranio". Kiam la trezoro de la registaro ekmalpleniĝis, kaj la necesoj tiom internaj kiom eksteraj (militaj konfliktoj kun Skotio, pro klopodi devigi la katolikan liturgion) pliiĝis iom post iom, Karlo, vidiĝis devigita kunvoki la nomotan la "Longan Parlamenton" kun la celo enspezi fundojn, sed ŝanĝe, la parlamentanoj postulis certajn politikajn garantiojn. Post ia politika polemiko, la Parlamento dividiĝis inter la partianoj de la reĝo, kaj de tiuj kiuj ne estis tio, eksplodante tiele enlanda milito en 1642.

La unua enlanda milito (1642-1645)[redakti | redakti fonton]

La kontraŭo inter la parlamentaria povo kaj la reĝa povo finiĝis favore de la unua, malpliigante la reĝo sian absolutistan politikon kaj vidante sin kontrolitan de la Parlamento. Estis tiam kiam tiu aprobis multnombrajn kontraŭabsolutismajn leĝojn. Ekzemple, oni nuligis la Korton de la Stela Ĉambro, oni forprenis el la reĝo la povon dissolvi la parlamenton kaj oni kondamnis je morto na William Laud, arkiepiskopo de Canterbury kaj la grafon de Strafford, grava aliancano de la reĝo.

Antaŭ du jaroj, Oliver Cromwell estis reveninta al la Parlamento post sia abandono en 1629. Kiam eksplodis la enlanda milito en 1642, kunigis kavalerian regimenton, por lukti favore la parlamenton. Per tiu trupo li sukcesis grandan prestiĝon kiel militisto dum la unua fazo de la milito.

La dua anglenlanda milito (1648 - 1649)[redakti | redakti fonton]

La disputoj inter la partianoj de la reĝo Karlo la 1-a, kiu troviĝis enkarcerigita de la parlamentaj fortoj, kaj tiuj de la "Longa Parlamento" pludaŭris. Tamen la malmultaj monarkiaj apogoj inter la propraj parlamentanoj ĉesis kiam la reĝo forfuĝis, alianciĝis kun la skotoj kaj eksplodigis denove la enlandan militon en 1648. Cromwell subpremis ribelon en Kimrio kaj venkis sur la skotoj en Preston (aŭgusto de 1648). Denove li alianciĝi kun la armeo kontraŭ la Parlamento, kiu klopodis renegocii kun Karlo. Decembre li permesis la forigon de la opozicio, pluhavante nur kelkajn membrojn kiuj samopiniis pri kreado de komitato juĝonta la Reĝon pro perfido. Estis milito por ĉevaliroj kie Oliver Cromwell finvenkis danke al sia Roto de Sanktuloj (Ironsides) sur la promonarkianoj. La fino de la milito kialis la juĝon pro alta perfido de la reĝo kaj ties posta senkapigo, kaj kiel konsekvenco oni proklamis la ununuran respublikon en la angla historio.

Interregnado aŭ Respubliko (1649 - 1669)[redakti | redakti fonton]

Oliver Cromwell, Protektanta Lordo, dum la Interregado aŭ Respubliko.

La tria angla enlanda milito (1649 - 1651)[redakti | redakti fonton]

La unua tasko de Cromwell dum la Respubliko, kiu estis proklamita post la ekzekuto de Karlo la 30an de januaro de 1649, estis la repacigo de Irlando kaj Skotio. Liaj ĉefaj celoj estis atingi stabilan registaron kaj toleremon por ĉiu puritanaj grupoj. Cromwell venkis super la monarkianoj en Irlando kaj Skotio kaj kontrolis Anglion.

La Protektorato de Cromwell (1653 - 1660)[redakti | redakti fonton]

La neceso, ke la armeo kontrolu la situon provokis tuje la ŝanĝon de la Respubliko en militista diktaturo regata de Cromwell laŭ la radikala puritanismo. Li nuligis la Ĉambron de la Lordoj kaj centrigis sian povon en la armeo kaj la Ĉambro de la Komunuloj. Unu de la plej signifaj leĝoj de tiu periodo estis la Aktoj de Navigado. La sukceso de Cromwell okazis ĉar li kapablis pluhavi la pacon kaj la stabilecon, kaj havigi la necesajn resursojn por la religia toleremo por nekatolikaj grupoj. Pro tio, la judoj, kiuj estis forpelitaj de Anglio en 1290, povis reveni en 1655. La energia ekstera politiko de Cromwell kaj la sukcesoj de la Armeo kaj de la Floto havigis al Anglio grandan prestiĝon eksterlande. La angloj, aliance kun Francio, forprenis Dunkerkon el Hispanio en 1658, atingante tiele fortikaĵan urbon en la kontinento ekde kie invadi Calais, urbo kiun Anglio estis perdinta antaŭ 100 jaroj.

Tamen la politika situacio retis malstabila kaj kontraŭis la Protektantan Lordon kontraŭ la Parlamento iome malfortigita de tiu, kiu klopodis ŝanĝi la principojn de la Konstitucio. En 1657 li akceptis la nomitan Humilan Peton kaj Konsilon: peto krei duan parlamentan ĉambron kaj povecon nomumi lian sukcedonton, sed li ne akceptis la titolon de reĝo.

Je la morto de Cromwell, la 3a de septembro de 1658, la Respubliko fandiĝis. Cromwell estis enterigita en la Abatejo de Westminster kaj lia filo, Richard Cromwell, kiun li estis nomuminta sian sukcedonton, estis malkapabla pluhavi la povon. La generalo George Monck kunvolis la parlamenton kie oni decidis restarigi la monarkion kaj la Ĉambron de la Lordoj en 1660.

Restarigo de la familio Stuarto: Karlo la 2-a (1660 - 1685) kaj Jakobo la 2-a (1685 - 1688)[redakti | redakti fonton]

Karlo la 2-a restarigis la dinastion Stuarton.

En 1660, Karlo la 2-a restarigas la monarkion kaj la dinastion Stuarton en Britio, pluhavonta poste relativan trankvilecon post la fino de la enlanda milito.

Jakobo Stuarto (frato de Karlo la 2-a) iĝis lordo kaj supradmiralo de Anglio. En 1672 Jakobo anoncis publike sian konverton al la katolikismo. Venontjare, la angla Parlamento aprobis la Akton de Pruvo, laŭ kio la katolikoj iĝis kontraŭleĝaj por la posedo de publikaj postenoj, kaj Jakobo demisiis kiel supra admiralo. En 1679, la Ĉambro de la Komunuloj klopodis ekskludi Jakobon el la trono, malsukcese.

Je la morto de Karlo en 1685, Jakobo iĝis reĝo. Li apartigis multajn ej siaj sekvantoj per severaj reprezalioj, ĉefe kiel konsekvenco de serio de subpremataj juĝoj konataj laŭ la nomo de "Sangaj Juĝoj". Jakobo klopodis atingi la apogon de la disidentoj kaj de la katolikoj en 1687, finigante la religian problemaron, sed li sukcesis nur pligrandigi ĝin. La naskiĝo de lia filo, Jakobo, la 10an de junio de 1688, preskaŭ garantiis la katolikan sukcedon. Malmulte poste, la estroj de la opozicio invitis la bofilon de Jakobo, Vilhelmo de Oranĝe, posta Vilhelmo la 3-a de Anglio, ekposedi la anglan kronon, eksplodigante tiele la Glorian Revolucion.

Gloria Revolucio (1688 - 1689)[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo ekatingis la portempan kontrolon de la registaro, kaj en februaro de 1689 estis oferita, al li kaj al Maria la 2-a (Anglio), la krono kondiĉe ke ili akceptu Deklaron de Rajtoj. Tiu leĝoprojekto donis la sukcedon al la fratino de Mary, (Ana de Anglio), kaze ke Mary ne havu filojn, malpermesis la aliron al la trono de katolikoj, garantiis liberajn balotadojn kaj oftajn konvokojn de la Parlamento, kaj deklaris kontraŭleĝan la ekzisto de konstanta armeo en paca epoko.

La Gloria Revolucio sukcesis, sen sangoverŝo: la Parlamento regis kaj Anglio estis riĉa. Ĝi estis venko de la whig aŭ liberaluloj, ĉar, se katolikoj ne rajtis reĝi, neniu monarko rajtis esti absoluta.

Grava en ĉiu tiu revolucia procezo estis la politika antaŭeniro (dum la sistemo en la eŭropa kontinento pluestis absolutista, la britoj jam havis parlamentan monarkion stabilan) kie troviĝis Britio post la fino de la 17-a jarcento, kio havigis la intelektajn eblecojn por esti dum la tuta 19-a jarcento la nedisputebla hegemonia potenco. Krome ĝi semis la politikan bazon por ke baldaŭe dosvilviĝu la nomita Industria Revolucio, kio certigos la tutmondan hegemonion por preskaŭ unu jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]