Etiko (Spinozo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paĝo de Etiko

Etiko estas la ĉefverko de Spinozo kaj unu el la majstroverkoj de okcidenta filozofio. Tiu libro estis skribite latinlingve sub la titolo Ethica Ordine Geometrico Demonstrata (Etiko demonstrata laŭ geometria ordo) sed aperis nur post la morto de Spinozo en 1677.

La libro estas dividita en kvin partoj :

  • Pri Dio
  • Pri Origino kaj Naturo de la Menso
  • Pri Origino kaj Naturo de la Afektoj
  • Pri la Homa Dependeco aŭ pri la Forto de Afektoj
  • Pri la Potenco de Komprenpovo Homa aŭ pri la Homa Libereco

Etiko estas redaktita laŭ geometria ordo, tio volas diri ke Spinozo uzas difinojn, aksiomojn, postulatojn, proponojn (kvazaŭ teoremojn) kaj demonstrojn por montri sian koncepton de Dio kaj de la homo. Tiumaniere, Etiko de Spinozo estas libro sensama. Por kompleti, por komenti siajn demonstrajn argumentadojn, Spinozo kromaldonas skoliojn.

La celo de Spinozo en tiu verko estas gvidi la homojn al beateco. Etiko estas la rezulto de la projekto anoncita en lia nefinita libro Traktato de Intelekta Reformo (Tractatus de Intellectus Emendatione) skribita en 1661.


Pri Dio[redakti | redakti fonton]

En tiu parto, Spinozo demonstras ke Dio necese ekzistas, ke Li estas ununura, nefinita, kaŭzo de ĉio, ĉiopotenca, perfekta, eterna, ktp... Li ne estas homa. En la Apendico de tiu parto, Spinozo radikale kritikas la dion de religioj, "tiu azilo de nescio". Dio ne estas egoista, morala. Dio ne estas persono kiu aranĝas la mondon laŭvole. En la parto 4 (La Homo Dependeco), Spinozo precizigos sian koncepton de Dio skribante diskrete "Dio, tio estas Naturo..." (Et IV, pr. 4, dem.). Fakte lia koncepto de Dio estas tiu de Dio-Naturo. Laŭ Spinozo, Naturo identiĝas al Dio. Pri lia filozofio oni povas paroli pri imanentismo.

Debatoj okazis por montri ĉu Spinozo estas ateisto ĉu li estas panteisto. Liaj verkoj (Etiko kaj ĉefe Traktato Teologio-Politika) almenaŭ montras lin kiel la unua radikala pensulo kontraŭ religioj.

Laŭ Spinozo, Dio ("tio estas Naturo") estas substanco (ununura, nefinita ktp...) kiu konsistas en nefiniteco de atributoj pri kiuj la homoj povas nur koni la Penson kaj la Vastecon tra la ege multnombraj kaj diversaj modoj (t.e la korpoj, la ideoj, ĉio kiu estis, estas aŭ estos...). Sed tiuj tri konceptoj de Spinozo (gravegaj en lia filosofio) ne estas apartigitaj sed estas nur facoj de sama realo. Ekzemple, ia konkreta penso estas nur esprimo de la atributo Penso de la substanco Dio-Naturo. Oni povus skribi : Dio-Naturo = Penso = ia penso sed ankaŭ Dio-Naturo = Vasteco = ia korpo.

Tio enhavas almenaŭ du gravajn konsekvencojn :

1) Se ĉio estas esprimo de la substanco Dio-Naturo, ne povas ekzisti en la Naturo "bono" aŭ "malbono". Tiuj ideoj "bono" kaj "malbono" estas nur pensmanieroj de la homo. En Et. II def 6, Spinozo skribas "Per realo kaj per perfekto mi komprenas la saman aferon."

2) Nenio en la Naturo estas sen kialo, ĉio estas rezulto de determinismo. Nur Dio estas "kaŭzo de si", "kaŭzo libera" kaj "kaŭzo de la esto de aĵoj". Neniu konkretaĵo povas esti kaŭzo de si. "Oni devas, al ĉiu konkretaĵo, atribui kialon ne nur de ĝia ekzisto sed krome de ĝia neekzisto" (Et I, pr 11, alia dem.). Pro tio, la homoj ne estas liberaj (ili ne estas "imperio en imperio"). Ili kredas je sia libereco nur ĉar ili ignoras la kialojn de siaj agadoj. Laŭ Spinozo, la memvolo ne ekzistas.

Naturo naturata - Naturo naturita[redakti | redakti fonton]

Atentu ke ni ne konfondu la naturo (la arboj, la birdoj ktp...) kaj la Naturo. La naturo estas modo de la Naturo. La Naturo est la Tuto, la Realo.

La Naturo laŭ Spinozo (sed tio devenas de la skolastikismo) estas duaspekta. La Naturo naturata, tio estas la Naturo kiel kaŭzo de si kaj de ĉiuj atributoj eternaj kaj nefinitaj de la substanco Dio. La Naturo naturita estas ĉiuj modoj finitaj kiuj dependas de io (kiel la homo ekzemple), ĉiuj efektoj de la Naturo naturata, ĉiuj ekzistoj aŭ neekzistoj (ĉar ankaŭ neekzisto dependas de io !), konkrete la mondo.

Pri Menso[redakti | redakti fonton]

En tiu parto, Spinozo detalas sian teorion de la homo. Homo estas ekzistada modo laŭ du atributoj (Penso kaj Vasteco) de la substanco Dio-Naturo : homo estas samtempe Penso (per sia Menso) kaj Vasteco (per sia Korpo). Laŭ Spinozo, ne estas dualismo kiel por Kartezio kie Menso kaj Korpo estas apartigitaj. Laŭ Spinozo, Menso kaj Korpo montras samtempe la saman realon.

Pri Afektoj[redakti | redakti fonton]

"Mi komprenas per Afektoj la afekciojn de la korpo per kiuj ties agopotenco estas kreskigita aŭ malkreskigita, helpita aŭ subpremita kaj samtempe tiuj afekcioj, ties ideoj" (Et.III def3)

La Homa Dependeco[redakti | redakti fonton]

La Homa Libereco[redakti | redakti fonton]