Boecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Boecio, nome Anicio Manlio Torquato Severino Boecio, estis elstarega kultanto de filozofio kaj mem filozofo grande influa tra la tuta mezepoko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Romo en 480 pK. Infanaĝe orfiĝis pro la perdo de la patro Manlio Boecio kaj estis adoptita de Kvinto Aŭrelio Memmio Simmako, atingis la rangon de konsulo kaj senatano kaj, pliposte, de konsilisto de Teodoriko (La Granda) reĝo de Gotoj en Italio. El la edukitiĝo ĉe Simmako li alprenis simpation al kristanismo al kiu montris ĉiam altiriĝon, kaj ankaŭ fariĝis lia bofilo edziĝinte al unu el la filinoj de sia adoptinto.

Boecio instruiĝis antaŭe en Romo, poste perfektigis siajn studojn en La Lernejo de Ateno tiam estrata de la lernejestro Izidoro, el kie li revenis por esti levita al la konsula ofico kun rajto je permanenta seĝo en la roma senato, en 487 (kaj denove en 510 kaj 511) fare de la imperia kortego de Konstantinopolo dum fare de reĝo Teodoriko li fariĝis ankaŭ responsulo pri gravaj oficoj ĉe la reĝa kortego. Sed lia “fortuno” certamomente dependis de la akuzo, ĉe Teodoriko, pri malfidelaj tendencoj al la konstantinopola romia imperiestro, per kies konsento Teodoriko jam konkeris kaj estris Italion sed tiujn jarojn malakceptita ĉe la sama romia kortego. Oni, laŭ akuzo, interhaltigis liajn leterojn urĝantajn intervenon de la imperiestro por savi la romiajn morojn kaj liberecojn. Teodoriko lin procesigis antaŭ la roma senato, kiu trovis lin kulpa kaj mortkondamnis: kion la suvereno efektivigis en Pavio en 525. Dekomence ankaŭ liaj bienoj estis konfiskitaj, sed la posteulino de Teodoriko, lia filino Amalasunta, ilin redonis al vidvino de Boecio.

Tuj post la mortigo de Boecio, la sama sorto kaptis la senatanon Simmakon kaj aliajn politikajn elstarulojn.

Ne pro tiuj eventoj, kvankam interesaj por la historio (fakte, pri lia vivo atentis biografiistoj kaj hagiografiistoj), Boecio eniris la liston de liaj tempaj elstaruloj pli sekvitaj kaj studitaj, sed pro liaj multegaj verkoj kiuj, eble, estis lia precipa tasko eĉ meze de la ŝtataj aferoj, kaj kiuj faris el li majstro kaj saĝulo por ĉiu epoko.

Verkoj de Boecio[redakti | redakti fonton]

Liajn verkojn oni reunuigis kaj publikigis en Venecio (1491), en Bazelo (1570), Glasgovo (1571) kaj Jena (1843). De consolatione philosophiae (Pri konsoligo per la filozofio), male, estis publikigita plurfoje kaj diverslingve tradukita ĉiuepoke, eĉ ankaŭ pro la fakto ke ĝi estis komentita de Tomaso el Akvino.

Jen listo de liaj verkoj:

  • Ad Iohannem diaconum utrum Pater et Filius et Spiritus Sanctus de divinitate substantialiter praedicentur
  • De fide catholica (necerte atribuita)
  • De geometria
  • De hebdomadibus
  • De institutione arithmetica
  • De institutione musica
  • De interpretatione
  • De sancta Trinitate
  • Liber contra Eutychen et Nestorium
  • De syllogismis categoricis
  • Analytica posteriora
  • De hypotheticis syllogismis
  • De differentiis topicis

Aldonendaj diversaj komentoj pri la aristotela logiko. Diversaj aliaj verkoj estis erare al li atribuitaj.

Filozofiaj pensoj de Boecio[redakti | redakti fonton]

Kiel oni vidas el la komplekso de la verkoj, Boecio estis plurfaka verkisto kaj pensulo tiom ke li estas taksata, fakte kaj oniopinie, la ligo inter la klasika filozofio kaj tiu mezepoka, kaj eĉ kun la moderna. Li kompilis verkojn pri filozofio, teologio, matematiko kaj muziko, logiko. Li adheris al la filozofio de Aristotelo, kies verkojn li komentis. Oni diskutas ĉu li estis kristana, kiel lia protektanto Simmako, sed el liaj verkoj eblas dedukti nur dubojn: li verkis kompetentece pri gravaj kristanaj teologiaj doktrinoj kaj samtempe en sia precipa verko, De consolatione philosophiae, li apogas siajn konkludojn sur la paganaj majstroj neniam sur Kristo kiun li eĉ neniam mencias; krome liaj verkoj estas impregnitaj je novplatonismo, kiu certe superas la krudan paganismon sed ankoraŭ ne havas klaran distingon inter la kreanto kaj la kreito. Oni emis fari lin vera kristano (eĉ kristana martiro), eble konfuzante lian vivon kun tiu de alia Boecio, sesjarcenta afrika episkopo. Eblas ankaŭ ke li adheris al kristanismo laŭkelkatempe aŭ ke li en lasta verko volis montri la proksimecon de la pagana saĝeco al tiu kristana.

Boecio verkis en la latina, sed multe tradukis kaj komentis el la greka, ekzemple li latinigis la prilogikan verkon “Isagoge” de Porfirio kiu fariĝis, laŭ diversaj jarcentoj la precipa fonto kaj ligo de okcidento kun la filozofio de Aristotelo, kies ses “kategorioj” li majstre aplikis fariĝante modelo por la Skolastikaj Lernejoj. Al li oni agnoskas la meriton de la konservado kaj transdonado de la esenco de la aristotela filozofio.

Li kreis la terminologion «Quadrivium» (Kvarvojo), kiun li profilis por la kvar studobjektoj Aritmetiko, Geometrio, Astronomio kaj Muziko, kaj «Trivium» (Trivojo) kiu rilatis al lingvaj sciencoj, nome Gramatiko, Dialektiko kaj Retoriko. Tiu terminologio restos en la kultura lingvaĵo de la estontaj jarcentoj.

De consolatione philosophiae[redakti | redakti fonton]

Se Boecio malofte estas originala filozofo, eble lia De consolatione philosophiae meritas la respekton pri originaleco kune kun tiu de la eleganta literatura formo, pri kiu en aliaj verkoj li ne zorgis.

De Consolatione philosophiae estas ekzemplo de Prosimetro[1], nome kompilaĵo en kiu poezio alternas kun prozo, laŭ modelo kies originon oni agnoskas al la latina verkisto Varono kaj praktikita de Marksiano Cappella kaj de cinika Menippo el Gadara de la tria jarcento en verko simila kompilita unu jarcenton antaŭe. Modelo imitita poste ankaŭ en la Vita Nuova de Dante Alighieri.

La verko dividiĝas laŭ libroj, kvin se necesas precizigi: ĉiu el ili pritraktas temon je filozofio karakterizita. La aŭtoro imagas, laŭ literatura kutimo ege disvastigita en mezepoko kaj en la klasika epoko (ekzemplon konstitigas la paŝtisto de Ermaso), esti konsolita de la Filozofio, personigita de virino.

Gvidita de sia Majstrino, Boecio sin demandas pri la ĉeesto kaj furiozo de la malbono kaj pri ties naturo, pri fortuno, pri feliĉo kaj libera volo.

En la verko revenas la temo pri la sufero de la justulo, la justulo kiu pagas dum la pekulo triumfas. Boecio komparas sian vivofinon kun tiuj de antaŭaj filozofoj kiel Anaksagoro forigita el Ateno, Sokrato kaj Seneko mortigitaj, Zenono eble malaperigita pro persekuto. Al tiu surtera maljusteco li kontraŭmetas la Filozofion, kiu estas konsolo providenca, ŝatinda virino kiu forigas putinojn el la scenejo, frivolajn muzojn kiuj ekscitas nur vantemon kaj ne veremon. Filozofio tial estas la unika Diino inda je amo.

Dio, kiu identiĝas kun Filozofio, estas la plejalta bono kiu, ĉiam respektante la liberan volon, ne nur antaŭvidas la homan konduton sed ankaŭ ĝin havas ĉiam antaŭ si ĉar en li ne estas pasinto kaj estonto, kaj do lia antaŭvido estas Providenco kaj inter Fato kaj Providenco ne estas kontrasto.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Pierre Courcelle La Consolation de Philosophie dans la tradition littéraire : Antécédents et postérité de Boèce. Paris, 1967

Pierre Courcelle, Les Lettres Grecques en Occident de Macrobe à Cassiodore, Paris, de Boccard, 1948. English Translation : Harvard University Press, 1969

Bernard Quilliet, la tradition humaniste, Fayard, 2002, ISBN 2-213-61243-9

John Marenbon, Boethius, Oxford University Press, 2003. Collection: Great Medieval Thinkers. XVI-252 pages. ISBN 0-19-513407-9

Axel Tisserand, Pars theologica : logique et théologique chez Boèce. Paris, Vrin, 2009

Battista Mondin, La prima Scolastica: Boezio, Cassiodoro, Scoto Eriugena

A. de Libera, Il problema degli universali da Platone alla fine del Medioevo, Firenze, 1999

Christine Mohrmann, Introduzione alla "Consolazione della filosofia", BUR, 1977

Claudio Moreschini, Boezio e la tradizione del Neoplatonismo latino, in «Atti del

Convegno Internazionale di Studi Boeziani», Roma, 1981

Claudio Moreschini, Neoplatonismo e Cristianesimo: «partecipare a Dio» secondo Boezio e Agostino, Catania, 1991

Claudio Moreschini, Varia boethiana, D'Auria M., 2003

C. Micaelli, Dio nel pensiero di Boezio, Napoli, 1994

C. Micaelli, Studi sui trattati teologici di Boezio, Napoli, 1984

E. Rapisarda, La crisi spirituale di Boezio, Catania, 1953

F. Gastaldelli, Boezio, Roma, 1997

F. Troncarelli, Boethiana Aetas. Modelli grafici e fortuna manoscritta della «Consolatio Philosophiae» tra IX e XII secolo, Firenze, 1993

G. d'Onofrio, Fons scientiae. La dialettica nell'Occidente tardo antico, Napoli, 1984

Henri Chadwick, Boezio: la consolazione della musica, della logica, della teologia e della filosofia, Bologna, 1986

Luca Obertello, Severino Boezio, 2 voll., Genova, 1974

P. Heather, The Goths, Boston, 1996, ISBN 0-631-20932-8

R. Pinzani, La logica di Boezio, Milano, 2003

Boëthius, Anicius Manlius Torquatus Severinus. Konsolo de la filozofio / Boecio ; ellatinigis Albert Goodheir. 1984

Verkoj de Boecio esperantigitaj[redakti | redakti fonton]

Konsolo de la filozofio aperis en 1984 ĉe eldonejo Kardo en brila traduko de Albert Goodheir.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]