Patrologia Latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrologiæ cursus completus, sive Bibliotheca universalis integra, uniformis, commoda, œconomica, omnium SS. Patrum, doctorum, scriptorumque ecclesiasticorum qui ab ævo apostolico ad Innocentii III tempora floruerunt ; recusio chronologica omnium quæ exstitere monumentorum catholicæ Traditionis per duodecim priora Ecclesiæ sæcula, juxta editiones accuratissimas, inter se cumque nonnullis codicibus manuscriptis collatas, perquam diligenter castigata ; dissertationibus, commentariis lectionibusque variantibus continenter illustrata ; omnibus operibus post amplissimas editiones quæ tribus novissimis sæculis debentur absolutas detectis, aucta ; indicibus particularibus analyticis, singulos sive tomos, sive auctores alicujus momenti subsequentibus, donata ; capitulis intra ipsum textum rite dispositis, neenon et titulis singularum paginum marginem superiorem distinguentibus subjectamque materiam significantibus, adornata ; operibus cum dubiis tum apocryphis, aliqua vero auctoritate in ordine ad Traditionem ecclesiasticam pollentibus, amplificata… ;
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr

Patrologia Latina (PL) estas enorma kolekto da verkoj de la Patroj de la Eklezio kaj de aliaj ekleziaj latinlingvaj verkistoj, realigita en la jaroj ekde 1844 ĝis 1855 de franca pastro Jacques Paul Migne. Ĝi entute enhavas 221 volumojn inkluzive de la indeksoj. Ĝi estas kutime indikata per "Migne". Malgraŭ la nako de scienc kritika aparato ĝi reprezentas fundamentan instrumento por la studo pri la Ekleziaj Patroj, kies verkoj, manke de kritikaj eldonoj pli taŭgaj, estas kutime cititaj de studuloj surbaze de Migne.

Kovrilo de la kvina volumo de la Patrología Latina (1844-1845).

Tiu “patrologia latina” konsistas en serio da represoj de malnovaj eldonoj ofte entenantaj ankaŭ erarojn, sed enetenas ankaŭ tekstojn por kiuj ne ekzistas aliajn modernajn eldonojn kaj pro tio ĝi estas utiligita de esploristoj pri kristana antikva literaturo kaj pri la mezepoko sammaniere, ekzemple, estas utiligata Monumenta Germaniae Historica.

La verkoj kovras periodon de ĉirkaŭ 1000 jaroj, ekde la verkoj de Tertuliano ĝis al papo Inocento la 3-a por entute 217 volumoj. La unuaj 73 volumoj, de Tertulliano ĝis Gregorio de Tours estis publikigitaj en la periodo de 1844 ĝis 1849, la volumoj de 74 ĝis 217, ekde papo Gregorio la 1-a ĝis Inocento la 3-a estis publikigitaj de 1849 ĝis 1855.
La lasta volumo reiras al 1216. Migne reale volus inkluzivi ankaŭ dokumentojn ĝis la periodo de la protestanta Reformacio sed temis pri laboro tro longa kaj multekosta, ankaŭ se finfine estis inkluzivitaj iuj komentoj kaj dokumentoj rilate verkojn ĝis 1216.

La indeksoj estis publikigitaj ekde la jaroj 1862 kaj 1866.

La originalaj presplatoj estis detruitaj de incendio en 1868 sed helpe de la preseldonejo Garnier ili estis rekonstruitaj komence de la jaroj 1888. Tamen la nova eldonoj ne korespondas ekzakte al la antaŭaj kaj rilate kvaliton kaj rilate la ordigon, pro tio oni preferas, kiam eblas, referenci al la originalaj eldonoj.

Migne ankoraŭ zorgis en la jaroj 1856 ĝis 1858 la publikigon de la Patrologia greka (PG).

Listo de la volumoj entenataj la aŭtorajn verkojn[redakti | redakti fonton]

Vol. Aŭtoroj
1-2 Tertulliano
3-5 Minucio Feliĉo, Dionizo el Aleksandrio, papo Kornelio, Novaciano, Stefano la 1-a, Sankta Cipriano, Arnobio, Comodiano
6-7 Latancio
8 Konstantino la 1-a de la Romia Imperio, Viktorino
9-10 Sankta Hilario de Poitiers
11 Sankta Zeno, Optato Milevita
12 Sankta Eŭzebio de Verĉelo, Julio Firmiko Materno
13 Papo Damaso la 1-a, Paciano, Sankta Lucifero
14-17 Ambrozio de Milano
18 Ulfilo, Papo Simako, Sankta Marteno de Tours, Tikonio Afro
19 Gajo Vetio Akvilino Jovenko, Sedulio, Publilio Optaciano Porfirio, Severo Endeleka, Faltonia Beticia Proba
20 Sulpicio Severo, Paolino de Milano, Fausto Manikea, Papo Inocento la 1-a
21 Tiranio Rufino, Pelagio
22-30 Sofronio Eŭsebio Jeronimo
31 Flavio Lucio Dexter, Paŭlo Orosio
32-47 Sankta Aŭgusteno
48 Marius Mercator
49-50 Johano Kasiano
51 Prospero de Akvitanio
52 Sankta Petro Crizologo
53 Klaŭdiano Mamerto, Salviano el Marsejlo, Arnobio la pli juna, Sankta Patricio
54-56 Papo Leono la Granda
57 Sankta Maksimo el Torino
58 Papo Hilario, Papo Simplicio, Papo Feliĉo la 3-a
59 Papo Gelasio la 1-a, Alcimo Ekdicio Avito, Faŭsteno el Breŝo
60 Prudencio, Blasio Emilio Drakoncio
61 Paolino el Nola, Oriencio, Aŭspicio Tulensa
62 Paskasio Diakono, papo Simako, Petro Diakono, Vigilio Tapsensa, Papo Leono la Granda, Aktoj de la Koncilio de Kalcedono, Atanazio el Aleksandrio, Rustiko Helpidio, Eŭgipio Afrika
63 Anicio Manlio Torquato Severino Boecio, Magnus Felix Ennodius, Trifolio presbitero, Papo Hormisdaso, Elpio
64 Boecio
65 Fulgencio el Ruspo, Papo Feliĉo la 4-a, Papo Bonifaco la 2-a
66 Benedikto de Nursio
67 Dionizo la eta, Vivenciolo el Liono, Trojano santorensa, Pontiano de Afriko, Cezario el Arles, Fulgencio Ferando
68 Primasio Adrumetano, Aratoro, Niketo episkopo de Treviro, Aùreliano el Arles
69-70 Kasiodoro
71 Gregorio el Tours
72 Papo Pelagio la 2-a, Papo Johano la 2-a, Papo Benedikto la 1-a
73-74 Vitae Patrum (Vivoj de la Patroj)
75-79 Papo Gregorio la Granda
80 Aŭtoroj de la 5-a kaj 6-a jarcentoj (Maksimo el Zaragozo, Eŭtropio Episkopo, Tara Monaĥo, Dinoto Abato, Dinamo Patricio, Aŭgusteno el Canterbury, Papo Bonifaco la 4-a, 3-a Roma Koncilio, Bulgarano, Paŭlo Emeritano Diakono, Tamajo De Vargas, Tomaso, Gundemaro, Marko Kasinena, Varnahario Lingona Episkopo, Sankta Kolombano, Alfano Beneventtano Episkopo, Ailerano Skoto Hiberno, Etelberto el Kent, Papo Adeodato la 1-a, Sisebuto, Bertikramno Kenomanensa, Protandio Vesuntino Ĉefepiskopo, Papo Bonifaco la 5-a, Soniato Remensa Ĉefepiskopo, Veru Rutenensa Episkopo, Klotario la 2-a, Papo Honorio la 1-a, Dagoberto la 1-a, Hadoinudo Kenomanensa Episkopo, Sulpicio la Piulo, Autberto Kameracensa, Papo Johano la 4-a, Eŭtrando Tiĉino Diakono, Viktoro Kartagena Episkopo, Braŭliono el Zaragozo, Taio Cezaraŭgustena Episkopo)
81-84 Isidoro de Sevilo
85-86 Mozaraba rito
87 Aŭtoroj de la 7-a jarcento
88 Venancio Fortunato, Kriskonio Afrika
89 Papo Serĝo la 1-a, Papo Johano la 6-a, Feliĉo episkopo de Raveno, Bonifaco Episkopo
90-95 Bedo la Venerinda
96 Ildefonso el Toledo, Juliano el Toledo, Papo Leono la 2-a
97-98 Karolo la Granda, Ludoviko la Piulo, Lotario la 1-a, Rodolfo la 1-a el Burgonjo
99 Paŭleno la 2-a el Aquileia, Teodoro el Canterbury
100-101 Alkvino el York
102 Smaragdo el Sankta Mikaelo
103 Benedikto el Aniano, Sedulio Skoto
104 Agobardo el Liono, Eginardo, Klaŭdio Torina, Ludoviko la Piulo
105 Teodulfo, Eigilo Fuldensa, Ssnkta Dungalo, Ermoldo Nigelo, Simfosio Amalario
106 Papo Gregorio la 4-a, Papo Serĝo la 2-a, Jona Aŭrelianensa, Frekulfo de Lisieŭ, Frotario episkopo Tulensa
107-112 Rabano Maŭro
113-114 Valafrido Strabo
115 Papo Leono la 4-a, Papo Benedikto la 3-a, Eŭlogio Toleta, Prudencio Trecensa, Angelomo Leksoviensa
116-118 Hajmo Halberstatensa
119 Papo Nikolao la 1-a, Floro el Liono, Lupo Servato
120 Paskasio Radberto
122 Skoto Eriugena
123 Ado Vienensa
124 Usuardo Sangermano, Karolo senhara
125-126 Inkmaro el Reims
127-129 Kopntraŭpapo Anastasio la 3-a
130 Pseŭdo-Izidoro
131 Remigio el Auxerre, Notkero la 1-a el Sankt-Galo
132 Regino el Prüm, Hukbaldo
133 Odo de Cluny
134 Ago de la ĉefdiocezo de Verĉelo
135 Flodoardo Remensa, Papo Johano la 13-a
136 Raterio episkopo de Verono, Liutprando episkopo de Kremono
137 Rosvito el Gandersheim, Vidukindo el Corvey, Sankta Dunstano, Adso el Montier-en-Der, Johano Arnulfo Metensa
138 Rikero
139 Papo Silvestro la 2-a, Aimoino Floriacensa, Abono el Fleury, Tietmaro el Merseburgo
140 Burkardo el Worms, Henriko la 2-a imperiestro, Adaboldo la 2-a episkopo de Utrecht, Tangmaro
141 Fulberto el Chartres, Gvido Aretino, Papo Johano 19
142 Bruno el Würzburg, Berno el Reichenau
143 Hermano la Kontrakta, Umberto el Silvacandida, Papo Leono la 9-a
144-145 Sankta Pier Damiani
146 Otlono S. Emmerammi, Adamo el Brem, Gundekaro la 2-a episkopo de Eichstätt, Lamberto el Hersfeld, Petro Maleacensa
147 Johano episkopo de Avranches, Bernoldo el Konstanco, Bruno el Querfurt, Mariano Skoto, Landulfo Mediolanensa, Alfano el Salerno
148 Papo Gregorio la 7-a
149 Papo Viktoro la 3-a, Anselmo el Luko, Vilhelmo el Jumièges
150 Lanfranko el Pavio, Herluino Becensa, Ilhelmo Becensa Abato, Boso Becensa Abato, Teobaldo el Bec ĉefepiskopo de Canterbury, Letardo Becensa Abato, Aŭgusteno el Canterbury, Bonicio episkopo de Nepi kaj Sutri, Vilhelmo Metensa Abato, Wilhelmo Hirsaugensa Abato, Herimano Metensa Episkopo, Theodoriko S Aŭdoeni Monaĥo, Gvido Farfensa Abato, Aribo Skolastiko, Henriko Pomposia Kleriko, Roberto el Tumbalena Abato, Gerardo Kameracensa Episkopo, Rejnaldo Remensa Ĉefepiskopo, Johano Koto, Fulko Korbeiensa Abato, Gilleberto Elnonensa Monaĥo, Bernardo de Clairvaux, Vilhelmo Klunia Monaĥo, Durando Klaromontana Episkopo, Hemmingo Vigorniensa Monaĥo, Radbodo Tornacensa Episkopo, Agano Aŭgustodunensa Episkopo, Oldariko Superulo, Bernardo Lutevensa Episkopo, Fulkojo Meldensa Subdiakono, Konstanteno la Afrika, Deusdedit Kardinalo, Vilhelmo Piktavensa Ĉefdiakono, Johano el Garlandia, Rufino Episkopo
151 Papo Urbano la 2-a
152-153 Bruno el Kolonjo
154 Hugo Flaviniacensa, Ekehardo el Aŭra, Volfelmo Brunvilerensa
155 Gotfredo de Bouillon, Radulfo Ardensa, Lupo Protospata
156 Guiberto el Nogent
157 Gofrido Vindocinensa, Tiofrido Efternacensa, Petro Alfonso
158-159 Sankta Anselmo el Aosta
160 Sigeberto Gemblacensa
161 Ivo el Chartres
162 Ivo el Chartres, Grosolano, Anselmo el Laon
163 Papo Paskalo la 2-a, Papo Gelasio la 2-a, Papo Kalisto la 2-a
164-165 Bruno el Segni
166 Balderiko el Bourgueil, Papo Honorio la 2-a, Kosma el Prago
167-170 Ruperto el Deutz
171 Ildeberto el Lavardin, Marbodo el Rennes
172 Honorio el Ratisbono
173 Leono el Ostio, Petro Diakono, Rodulfo Trudono
174 Godefrido Admontensa
175-177 Ugo el Sankta Viktoro
178 Petro Abelardo
179 Vilhelmo el Malmesbury
180 Papo Eŭgeno la 3-a, Vilhelmo el Saint-Thierry
181 erveo Burgidolensa
182-185 'Bernardo de Clairvaux
186 Sugerio el Saint-Denis, Roberto Pulo, Zeĥarja Krizopolita
187 Graciano
188 Orderiko Vitale, Papo Anastasio la 4-a, Papo Hadriano la 4-a
189 Petro la Venerinda
190 Tomaso Becket, Herberto el Boseham, Gilberto Foliot
191-192 Petro Lombarda
193 Valtero el Sankta Viktoro, Gerhoh el Reichersberg
194 Gerhoh el Reichersberg, Hugo Piktavinua, Isaak el Stella, Alkero Klaraevallensa
195 Aelredo el Rievaulx, Volbero Pantaleono, Elizabeto el Schönau
196 Rikardo el Sankta Viktoro
197 Hildegarda el Bingen
198 Adamo Skoto, Petro Komestoro, Gofredo el Viterbo
199 Johano el Salisbury
200 PapoAleksandro la 3-a
201 Arnolfo Leksoviensa, Vilhelmo el Tiro
202 Petro Celensa, Papo Urbano la 3-a, Papo Gregorio la 8-a, Hugo Eteriano, Gilberto Foliot
203 Filipo el Harvengt
204 Reinerus S. Laurentii Leodiensis, Papo Klemento la 3-a
205 Petrus Cantor
206 Papo Celesteno la 3-a, Tomaso Cisterciensa, Johano Algrino
207 Petro el Blois
208 Marteno Legionensa
209 Marteno Legionensa, Vilhelmo Danio, Gautiero el Châtillon
210 Alano el Lille
211 Stefano el Tournai, Petro el Poitiers, Adamo el Perseigne
212 Helinando el Froidmont, Guntero Cisterciensa, Odo el Sully
213 Sikardo, Petro Sarnensa
214-217 Papo Inocento la 3-a
218-221 Indeksoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]