Alano el Lille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
TEOLOGOJ
MEZEPOKAJ
Nomo Alano
Kromnomo El Lille
Sekso Viro
Nacieco Franca
Loko de naskiĝo Lille (Francio)
Naskiĝdato Ĉirkaŭ 1125
Morto-loko Citeaux (Francio)
Morto-dato 1202
Aktiveco1 Teologo
Aktiveco2 Filozofo
Aktiveco3 Monaĥo
Aktiveco4 Verkisto

Alano el Lille, aŭ Alano de la Insuloj (latine: Alanus ab Insulis), franca filozofo kaj teologo, naskiĝis en Lille ĉirkaŭ la jaro 1125 kaj forpasis en Citeaux, (1202).

Pri lia vivo oni nemulte scias: li eduke formiĝis en la Skolo de Chartres, instruis en Parizo kaj Montpellier kaj pro tio li estis nomata ankaŭ Alano Montpeljerano; eble li partoprenis en la Tria Laterana Koncilio de 1179. Oni lin ankaŭ epitetis Doctor universalis (Universala doktoro) pro lia vastega sciaro. Li forpasis en la monaĥejo de Citeaux, kien li retiriĝis kaj inter ties klostroj monaĥe travivis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De planctu naturae, proze kaj verse;
  • Anticlaudianus, verse;
  • Contra haereticos, kvar libroj;
  • Regulae de sacra theologia;
  • Summa "quoniam homines;
  • De Arte seu articulis catholicae fidei;
  • Sermones;
  • Liber parabolarum;
  • Liber distinctionum.

Doktrino de Alano[redakti | redakti fonton]

Alano partianiĝas kun la aro de intelektuloj reagantaj, ĉe la fino de la 12a jarcento, kontraŭ la nova penso, kiu profitis la servon de la racio por pli kompreni la kredon mem, nome la unuaj skolastikuloj. Lia mistikismo, kvankam malpli intensa kaj absoluta ol tiu de la skolo de Viktorinoj. En Anticlaudianus li esprimas la opinion ke la racio, gvidata de prudento, eble povas malkovri la plejparton de la veroj en la fizika sfero, sed por atingi la veron rilate la religion ĝi devas konfidi al la kredo. Pliprecize, en la flanko teologia de sia verkaro li elpensas apartan spekulativan gramatikon aplikeblan al la teologio.

Inter la filozofiaj kaj teologiaj aŭtoritatoj kutime cititaj en la skoloj de 13a kaj 14a jarcentoj, liaj verkoj estas cititaj tuj post Petro Lombarda, Tomaso de Akvino kaj Bonaventura.

En Regulae de sacra theologia Alano establas sian teologion, startante el principoj ,“regulae”, necesaj kiel postulatoj el kiuj descendigi propoziciojn sinsekve deduktitajn el tiuj: la unua el liaj 125 reguloj diktas: “ĉiu scienco sin fundas sur reguloj propraj... per kiuj estas protekta kvazaŭ per limsignoj; la dialektikaj reguloj estas maksimoj, tiuj de la retoriko komunaj eldiroj, tiuj de la etiko sentencoj, tiuj de la fiziko aforismoj... la teologio, plej elstara scienco, havas regulojn pli noblajn kaj certajn ol la ceteraj sciencoj pro subtileco kaj obskureco... la teologiaj reguloj, male ol tiuj de ceteraj sciencoj taksendaj dubaj ĉar devenantaj el la maniero observi la naturon, estas absolutaj kaj neŝanĝeblaj”. La unua el 125 reguloj de Alano asertas ke la unueco devenas el nenio dum la plureco devenas el unueco: el tio fontas ke en Dio kuŝas la supera unueco kaj en la naturo ĉiu plureco".

Tamen, se iu per tiuj rezonadoj alvenas konfesi la ekziston de Dio, ili ne sufiĉas por komuniki la fidon, kaj se ili sufiĉus la kredanto nenion meritus antaŭ Dio. La ekzisto de Dio estas por Alano kiel postulato kaj, do, nepruvebla kaj samtempe premiso de ĉiuj sciencoj. La Triunuo kaj la Enkarniĝo de Kristo kaj la Elaĉeto postulas revelacion, kvankam la Enkarniĝo estas nur konvena kaj ne necesa.

Rilate la universon, Alano allasas ke, laŭ teorio florinta ĉe iuj novplatonistoj, ke ĝi estas senfina kaj tial en ĝi ne troviĝas centro: iusence, la centro estus, por observanto, ĉie: en tio li estos imitita de la penso de Nikolao el Kuzo kaj eĉ de modernaj fizikistoj. [1].

En Contra haereticos Alano batalas kontraŭ Albigensismo, kontraŭ Valdenanoj, kritikas Judismon kaj Arabojn. Se Albigensoj subtenas ke la mondo estas verko de malbona principo ĉar la efikoj neperfektaj kaj ŝanĝantaj – ĉio do spektebla en naturo – devas deveni el kaŭzoj samkvante malperfektaj, tial ne el Dio, Alano respondas kun Aristotelo, ke la movo antaŭsupozas senmovan movanton, nome Dio, kaj ke la efika kaŭzo restas senŝanĝa ankaŭ kiam produktas efikojn submetitajn al ŝanĝo kaj korupto. Al la albingensa neo pri la senmorteco de la animo Alano respondas, platonece, ke kio estas nekorpeca estas necese nekoruptebla kaj, anticipante ankaŭ la “veton” de Blaise Pascal, asertas ke ĉiukaze “se la animo estas mortema, sed ni kredas ke ĝi estas senmorta, ni ne suferas malavantaĝojn kiujn male ni povas suferi se ĝi estas senmorta dum ni ĝin opinias mortema”.

Citoj el verkoj de Alano[redakti | redakti fonton]

Multe konata estas la citaĵo surfacigita de Umberto Eco en "Il nome della rosa” (La nomo de la rozo):

"Mia bona Adso," diris la majstro. "laŭlonge de la tuta vojaĝo mi daŭrigis vin instruis rekoni la spurojn per kiuj la mondo parolas kiel granda libro, Alano de la Insuloj diris ke

omnis mundi creatura
quasi liber et pictura
nobis est in speculum.
(ĉiu monda kreaĵo
kvazaŭ libro kaj pentraĵo
por ni estas spegulo.)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelkaj envicigas tra tiu ero ankaŭ Albert Einstein. Vidu I. Toth, La filosofia e il suo luogo nello spazio della spiritualità occidentale, Bollati Boringhieri, Torino 2007, pp. 38-39.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [1] Alanus de Insulis, Opera Omnia el Migne Patrologia Latina kun analizaj indeksoj.