Skolo de Chartres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Skolo de Chartres estis alta lernejo de filozofiaj kaj teologiaj studoj, naskiĝinta en Chartres komence de la 11-a jarcento iniciate de Fulberto, episkopo de la diocezo de la sama urbo, kaj daŭrinta ĝis la sekva jarcento. Ĝi havis kiel programon la disvolviĝon de la kristana teologio pere de la utiligo de la filozofio de Platono.

Temis pri unu el la plej elstaraj institutoj apartenantaj al eduka sistemo de la mezepoka Skolastikismo.

La filozofoj de Chartres asimilis la platonan doktrinon tra la novplatonisma penso de Aŭgusteno de Hipono kaj de Boecio.

Rilate ontologion ili subtenis ke la ideoj estas kreitaj de Dio Patro (nome ili antaŭekzistas en Dio kreinto), dum rilate kosmogonion ili sekvis la interpreton de Kalcidio pri la Timeo de Platono, identigante la kristanan Sanktan Spiriton kun la la platona Animo de la mondo, reprenante tiel la tezon de Abelardo. Allasinte la imanenton de tiu ĉi en la Naturo, ili ekvojaĝis en la direkton de panteisma vizio de la mondo kreita. POste esploristoj diris ke naskiĝis nova platonismo: tiu de Chartres!

En tiu skolo elstaris majstroj kiel Bernardo el Chartres, Yves el Chartres, Teodoriko el Chartres, Vilhelmo el Conches (kiu identigas la novplatonisman monadon kun la Dio kreinto de la juda-kristana tradicio) [1] », Gilberto Poretano, Johano el Salisbury, Bernardo silvestro kiu verkis Cosmographia, kiu estas "poeta variacio sur la pitagoraj temoj” [2].

Tiu skolo havis grandan konsideron por la artoj de quadrivium kiel oni povas percepti vizitante la katedralon de Chartres.

Filozofío (Katedralo de Chartres).
Filozofo sur unu el la arkivolboj de la uesta pordo de la katedralo de Chartres.
Gramatiko (Katedralo de Chartres).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. E. Jeauneau, «Macrobe, source du platonisme chartrain» dans Studi medievali 3 série, 1, 1960, p. 3-24, cité par M. M. Davy, op. cit., p. 157.
  2. Ibid., p. 55. Oni trovas en tiu verko (1148 ĉirkaŭ)unuafojon la nocion pri la rilato inter makrokosmo kaj mikrokosmo: “la homo estas miniatura universo”.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Karl Heyer, La meraviglia di Chartres, ed. Treuno, 2003, ISBN 88-88408-00-3
  • La doctrine de la création dans l'école de Chartres, études et textes de Jean-Marie Parent, Institut d'études médiévales, 1938.
  • Les écoles de Chartres au Moyen Âge, du Ve au XVIe siècle d'Alexandre Clerval, Slatkine Reprints, 1977.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]