Nuits-Saint-Georges
| Nuits-Saint-Georges | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | ||
| Departemento | ||
| Arondismento | Beaune | |
| Kantono | Nuits-Saint-Georges | |
| Urbestro | S-ro Alain Cartron 2008-2014 |
|
| Interkomunumreto | Communauté de Communes du Pays de Nuits Saint Georges | |
| Poŝtkodo | 21700 | |
| Kodo laŭ INSEE | 21464 | |
| Retpaĝaro | www.ville-nuits-saint-georges.fr | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 5 600 (2010) | |
| Loĝdenso | 274 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
47°8′18″N 04°57′04″O / 47.13833°N, 4.95111°OKoordinatoj: 47°8′18″N 04°57′04″O / 47.13833°N, 4.95111°O | |
| Alto | 224 m - 516 m | |
| Areo | 20,5 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Nuits-Saint-Georges estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La komunumo enhavas la urbon Nuits-Saint-Georges kaj la vilaĝetojn Concoeur kaj Corboin. La rivero la Meuzin trafluas tra la urbo.
La aŭtovojo A31, la departementa ŝoseo D74 kaj la trajno komunikigas la urbon kun Beaune kaj Dijon.
Demografio [redakti]
Ekonomio [redakti]
Unua sektoro [redakti]
La ĉefaj kulturoj estas vinberujo kaj nigra ribo.
Dua sektoro [redakti]
La ĉefaj industrioj estas metalurgio, kartono, presejo, manĝaĵa industrio.
Tria sektoro [redakti]
Estas lernejoj por knaboj kaj malsanulejo por maljunuloj.
Historio [redakti]
La unuaj spuroj de homoj en la komunumo datiĝas de la Magdalenio en la loko Trou-léger. En la loko les Bolards[1], romana urbo estis. Tie estis interalie templo de Mitrao. La urbo prosperis ĝis ĝia tuta detruado en la komenco de la 5-a jarcento. Hodiaŭ eĉ ĝia nomo estas forgesita.
Mezepoke urbo estis menciita ekde la 10-a jarcento. En la jaro 1212, la duko Odo la 3-a donis al la suda parto de la urbo nomita Nuits-Aval rajton de komunumo. La preĝejo Saint-Symphorien estas konstruita dum la 13-a jarcento. Ekde 1362, la komunumo konstruis remparojn. La belfrido estas konstruita en 1610.
La 18-an decembron de 1870, batalo okazis tie inter la armeo de la generalo Camille Crémer kaj la generalo August von Werder kun la badena divizio de la generalo Adolf von Glümer.[2]
Esperanto vivo [redakti]
La 21-an de junio 1908, tie la dua federacia festo de la "verda stelo" okazis.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (0,23 % de voĉoj) en 2004, kaj 2 voĉojn (0,14 % de voĉoj) en 2009.
Partneraj urboj [3] [redakti]
Tamines, 1958 en Belgio (hodiaŭ en Sambreville)
Bingen am Rhein, 1961 en Germanio
Hitchin, 1976 en Britio
Ichinomiya, 1992 en Japanio
Avanos, 1993 en Turkio
kaj ankaŭ
Famuloj [redakti]
- Félix Tisserand : Astronomo.
- Cecile Royer : Esperantistino.
Literaturo [redakti]
- Alain Fauconnier, La Bataille de Nuits, 2012. Historia romano okazanta en 1870 ĉe Nuits.